Top 10 similar words or synonyms for pettiford

mulligan    0.888752

benny    0.888654

thelonious    0.881887

monk    0.877878

rollins    0.875694

sonny    0.873963

coleman    0.871014

adderley    0.868791

corea    0.864343

waller    0.863966

Top 30 analogous words or synonyms for pettiford

Article Example
Oscar Pettiford En februaro de 1943 li havis en la ĉikaga Savoy la okazon de improvizad-kunsido kun Charlie Parker kaj Dizzy Gillespie („Sweet Georgia Brown“). Ankoraŭ la saman jaron Pettiford iris kun la orkestro de Barnet al Novjorko, kie li en majo forlasis la bandon kaj anstataŭis Nickon Fenton kiel dombasisto en Minton’s Playhouse, la ĵazejo, kiu en la naskotempo de bibopo estis kristaliĝopunkto de la nova muziko, tiam sentata revolucia. Post tio li ludis en la kvinopo de Roy Eldridge en Klubejo Onyx.
Oscar Pettiford Post registradoj kun Wynonie Harris („Everybody's Boogie“) kaj Johnny Otis "& The Jubilee All-Stars" li ludis ekde novembro de 1945 en la Duke Ellington Orchestra, en kiu li restis ĝis marto de 1948. Tiel li tenis en la 1940-aj jaroj la du bazajn poziciojn, kiujn basisto tiam povis atingi: la fondadon de la unua bibopgrupo sur la 52-a Strato de Novjorko kaj la sukcedon de la mortinta Jimmy Blanton ĉe Ellington. Krome Pettiford apartenis en 1943, 1944 kaj 1945 al la "ĉiustelularoj" de la revuoj Esquire kaj Metronome
Oscar Pettiford Ekde februaro de 1949 li ludis kvin monatojn ĉe Woody Herman. Jam tiam li okupiĝis pri violonĉelludo, kiun li intensigis, kiam li post braka rompiĝo ne havis la forton por ludi bason. Post prezentadoj kun la ĉiustelularo "Serge Chaloff All-Stars" meze de 1949 okazis 1950 kunlaborado kun la bando de Louie Bellson kaj Charlie Shavers; kun Duke Ellington tiam ekestis kvaropaj sonregistraĵoj, en kiuj li ludis violonĉelajn versiojn de „Perdido“ kaj „Blues For Blanton“. Aprilon de 1951 li sonregistris ŝelakdiskon je propra nomo pro la franca diskeldonejo Swing („Swingin’ Till The Girls Come Home“); someron de 1951 li apartenis al la triopo de Wynton Kelly kaj surdiskigis kun li kelkajn titolojn por Blue Note "(New Faces, New Sounds)". La United Service Organizations (USO) sendis la grupon de Oscar Pettiford (kun J. J. Johnson kaj Howard McGhee) fine de 1951 / komence de 1952 al Koreio kaj Japanio por prezentadoj kadre de la trupa prizorgado. Liaj kunsidoj registritaj en Guamo kun McGhee kaj Johnson poste aperis sur la disko de Savoy "South Pacific Jazz"
Oscar Pettiford Dum la sekvaj jaroj Pettiford estis liberprofesia muzikisto en Novjorko, laboris kun propraj grupoj (i.a. kun dungiteco en en Cafe Bohemia je 1955) kaj ankaŭ kun pli granda orkestro ("The O.P. Orchestra in Hi-Fi, Vol 1 & 2" ce ABC-Paramount). Liaj bandego-registraĵoj kun aranĝoj de Gigi Gryce, Lucky Thompson kaj Oscar Pettiford mem prezentis tiam nekutiman sonon; sonis en ili harpo (Betty Glamann) kaj kornoj (Julius Watkins kaj David Amram).
Oscar Pettiford La kvaropo "Hans Koller-Oscar Pettiford Quartett" estis tiutempe unu el la plej gravaj bandoj de la germana ĵazmondeto. En Baden-Baden ekestis kunlabore kun Joachim-Ernst Berendt radio-produktaĵoj por la radiostacio Südwestfunk "(The Radio Tapes)" kun Kenny Clarke. La ritmosekcio el Kenny Clarke kaj Pettiford ludis dumpase de malmultaj monatoj je multaj kombinaĵoj kun gastmuzikistoj, ekz. kun Roger Guérin aŭ Dusko Goykovich kaj prezentis i.a je la NDR-ĵazkurso en Hamburgo. Ĝis la printempo de 1959 li restis en Baden-Baden, kie li luis loĝejon. Dum veturado al Vieno dum la kristnaska tempo de 1958 Oscar Pettiford suferis aŭto-akcidenton kun Hans Koller. Post lia resaniĝo januaron de 1959 ekestis sonregistraĵoj en Vieno kun la grupo de Hans Koller "(Vienna Blues)".