Top 10 similar words or synonyms for corea

chick    0.892767

mulligan    0.892638

quartet    0.875639

shelly    0.873206

cannonball    0.873190

quintet    0.872104

metheny    0.870672

brubeck    0.867243

adderley    0.866407

buddy    0.865182

Top 30 analogous words or synonyms for corea

Article Example
Chick Corea Dum la tempo ĝis 1998 sekvis pluaj kunlaboradoj, ekz. kun Roy Haynes aŭ Bobby McFerrin. En la jaro 2000 Corea sonregistris kune kun la Filharmonia Orkestro je Londono la albumon "corea.concerto", kiu aŭdigas krom trimovimentan orkestroversion de "Spain" ankaŭ la unuan pianokonĉerton de Corea.
Chick Corea Armando Anthony „Chick“ COREA (* 12-an de junio 1941 en Chelsea, Masaĉuseco) apartenas al la plej gravaj nuntempaj ĵazaj pianistoj kaj komponistoj. Li krome validas kiel unu el la prauloj de ĵazroko.
Chick Corea Chick Corea naskiĝis la 12-an de junio 1941 en la urbo Chelsea en la usona ŝtato Masaĉuseco. De la patro, bandestro, li lernis en la aĝo de kvar jaroj pianludadon precipe de klasika muziko. Jam frue li malkovris ankaŭ ĵazon, aparte soulĵazon. Kiel siajn plej grandajn influojn tiutempajn li nomas krom la ĵazmuzikistoj Horace Silver kaj Bud Powell ankaŭ klasikajn komponistojn kiel Mozart kaj Beethoven. Siajn unuajn koncertojn li prezentis kune kun Cab Calloway, Mongo Santamaría kaj Willie Bobo. Post kelkaj sonregistraĵoj por aliaj muzikistoj Chick faris en 1966 sian unuan soloalbumon "Tones for Joan's Bones". Du jarojn poste li produktis sian duan albumon "How He Sings, Now He Sobs" kun kun Miroslav Vitouš kaj Roy Haynes. Ĉi tiu dua disko, ofte rigardata kiel klasikaĵo, famigis Corean en la ĵazmondeto.
Chick Corea Post kiam li en la jaro 2004 estis reuniginta sian "Elektric Band", li sonregistris kun ĉi tiu novan albumon ("To the Stars"), por kiu li alprenis inspiron de la verkisto L. Ron Hubbard. Por la interpretado de "The Ultimate Adventure" de la sama verkisto Corea ricevis du Gramiojn.
Chick Corea En 1993 la organizanto de koncerto okazonta kadre de la Tutmondaj Atletismo-Konkursoj de 1993 en Stutgarto eksigis Corean. La kaŭzo estis, ke la subŝtata registaro de Baden-Virtembergo volis nuligi la subvenciojn por la evento, kialigante tion per la membreco de Corea ĉe Scientologio. Corea ekprocesis antaŭ la Administrado-Kortumo de Baden-Virtembergo kontraŭ manifestadoj de la subŝtata registaro, ke ĝi volas kontroli la prosperigon de eventoj, en kiuj prezentas scientologianoj. La kortumo forrifuzis la plendon.