Top 10 similar words or synonyms for oberbalm

oberhünigen    0.938293

gurbrü    0.931360

gündlischwand    0.930568

recherswil    0.930534

wölflinswil    0.928880

siselen    0.927581

schwarzhäusern    0.927412

mirchel    0.927291

bleienbach    0.924762

walperswil    0.924681

Top 30 analogous words or synonyms for oberbalm

Article Example
Oberbalm Oberbalm situas en la Svisa Mezlando, proksimume 5 kilometrojn sude de la federacia urbo Berno. La sudokcidentan limas de la komunumo formas la rivero Schwarzwasser, kie sur alteco de 600 m s.m. troviĝas la plej malalta punkto de la komunumo. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 940 m s.m. sur la monteto "Tschuggen". La nordan limon formas la rojo "Scherlibach". La komunumo konsistas el la vilaĝo Oberbalm kaj la vilaĝetoj Weier (en nordokcidento sur alteco de 719 m s.m.), Chligschneit (en okcidento sur alteco de 741 m s.m.), Schlatt (en sudokcidento sur alteco de 734 m s.m.), Borisried (en sudo sur alteco de 879 m s.m.), Schneitershus (en sudsudoriento sur alteco de 891 m s.m.), kaj Oberflüe (en oriento sur alteco de 927 m s.m.). Krome al la komunumo apartenas multnombraj izolitaj bienoj kaj domgrupoj.
Oberbalm La komunumo Oberbalm limas en nordokcidento kaj en nordo al Köniz, en oriento al Wald, en sudoriento al Niedermuhlern, en sudo al Rüeggisberg, kaj en sudokcidento al Schwarzenburg.
Oberbalm La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,41 km², de kiuj 20,8% estas kovritaj de arbaro, 74,0% servas por agrikulturo kaj 4,6% por setlado.
Oberbalm Oberbalm situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingebals per flanka vojo de Niederscherli (komunumo Köniz) al Niedermuhlern. Per la poŝtaŭtolinio de Köniz al Riggisberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Oberbalm La unua dokumenta mencio de Oberbalm datiĝas el la jaro 1228 kiel "Balmes". La mezepoka pilgrimejo apartenis al la "Grafoj de Laupen-Sternenberg" kies prasidejo troviĝis supre de Scherliau proksime de Oberbalm. Ĝi estis parto de la kampargrafejo Arburgonjo kaj ek de la jaro 1388 de la berna kampartribunalo Sternenberg. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Oberbalm estis atribuita al la distrikto Berno, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando.