Top 10 similar words or synonyms for gündlischwand

mirchel    0.931913

oberbalm    0.930568

epsach    0.930127

reitnau    0.929728

oberhünigen    0.926187

gelterfingen    0.926028

tschugg    0.925043

bergdietikon    0.923436

hermrigen    0.923066

soyhières    0.922753

Top 30 analogous words or synonyms for gündlischwand

Article Example
Gündlischwand Gündlischwand estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 280 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Gündlischwand La komunumo Gündlischwand limas en nordo al Bönigen, en nordoriento al Iseltwald, en oriento al Lütschental, en sudo al Lauterbrunnen, en sudokcidento al Wilderswil, kaj en okcidento al Gsteigwiler.
Gündlischwand La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,89 km², de kiuj 39,8% estas kovritaj de arbaro, 32,4% servas por agrikulturo kaj 1,7% por setlado, la resto, proksimume kvarono de teritorio estas almontara dezerto.
Gündlischwand Gündlischwand situas en Berna Oberlando en la valo de Lütschine ĉe la kunfluo de la du fontriveroj Blanka Lütschine kaj Nigra Lütschine. En nordo de la komunumo situas la monto Schynige Platte, al kiu kondukas montara dentoradofervojo, kaj de kie ekzistas mirinda elvido al la regiono de Jungfrau. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Gündlischwand (norde de la Nigra Lütschine, sidejo de la komunuma administracio) kaj Zweilütschinen (ĉe la kunfluo de la du fontriveroj de Lütschine, kie situas la stacidomo). Krome al la komunumo apartenas la setlejo Alpweg (sur alteco de 705 m s.m. en la valo de Nigra Lütschine) kaj [alpopaŝtejo]] en la valo Sägistal, kiel troviĝas sur alteco de 1936 m s.m. la Lago de Sägistal. Kun 2463 m s.m. la monto "Sägissa" estas la plej alta punkto de la komunumo.
Gündlischwand En Gündlischwand kuniĝas la kantona ĉefvojo n-ro 222 de Grindelwald kun la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Lauterbrunnen al Interlaken. Ĉi-lasta kondukas laŭlonge de la okcidenta limo de la komunumo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A8 troviĝas proksimume 8 kilometrojn norde en Interlaken. En la stacidomo Zweilütschinen disbranĉiĝas la fervojlinioj de Interlaken al Grindelwald kaj de Interlaken al Lauterbrunnen, la du alveturebloj al la fama montara fervojo al Jungfrau. Sur la teritorio de la komunumo situas ankaŭ la montara stacidomo de la fervojo al Schynige Platte.