Top 10 similar words or synonyms for variolo

morbilo    0.797382

disenterio    0.758495

malario    0.757235

poliomjelito    0.755943

malsato    0.755058

sifiliso    0.754879

lepro    0.743901

tuberkulozo    0.742568

aidoso    0.742558

tifo    0.735815

Top 30 analogous words or synonyms for variolo

Article Example
Variolo Inter la danĝeraj infektoj, la plej grandan damaĝon al la homaro kaŭzis variolo. Aliaj malsanoj, kvankam fifamaj, ne estis tiom disvastiĝintaj. Ekzemple ĥolero ĝis 1817 limiĝis precipe en en la t.n. endemiaj regionoj de Hinvariolo Pakistano, Indonezio, k. a. Poste, kiam okazis tutmondaj epidemioj (pandemioj), ili estis periodaj kaj plejparte ligitaj kun malbona higieno. Pesto, kvankam ĝi estis terura, preskaŭ ĉiam mortiga malsano, tamen dependis por sia disvastiĝo de ronĝuloj; tial vastaj epidemioj estis maloftaj kaj ne atingis ĉiujn regionojn. Kontraste, variolo estis ĉiama plago de la tuta homaro, mortigante ĉiun trian aŭ kvaran suferanton, blindigante multajn aliajn kaj lasante ĉiujn postvivantojn kun cikatroj sur la vizaĝo.
Variolo Pro la ĉesigitaj vakcinoj ekestis teorioj, ke eblas uzi variolon kiel biologian batalilon, ĉu en milito, ĉu en terorisma atako.
Variolo Priskriboj de variolo troviĝas en antikvaj ĉinaj kaj hindaj tekstoj. La malsano estis konata en Egiptio jam antaŭ almenaŭ 3000 jaroj. La mumio de la faraono Ramseso la 5-a (1160 a. K.) portas postsignojn de variolo sur la kapo. Komence de la 6-a jarcento p.K. oni komencis registri vastajn epidemiojn de la malsano en Eŭropo. En la „Eklezia historio de la angla gento” (verko de Bede la Sankta, finita en 732) troviĝas komparo inter pesto kaj variolo: „Pesto generis la terurajn dezertigojn, sed variolo minacis konstante, plenigante per la mortintoj niajn tombejojn." Ekestis eĉ proverboj kiel ekzemple: „La amo kaj variolo neniun preterlasas" kaj „Nur tiu ne malsanis pro variolo, kiu ne vivis". La enkonduko de variolo en la Novan Mondon havis terurajn sekvojn por la tieaj indiĝenoj, kiuj antaŭe ne spertis tiun malsanon. La penetro de variolo en Meksikon en 1520 mortigis 3,5 milionojn da homoj. Same okazis en Siberio en la 16-a kaj 17-a jarcentoj. La malsano ne esceptis monarĥojn. De ĝi pereis la franca reĝo Ludoviko la 15-a, la rusa caro Petro la 2-a, la germana imperiestro Jozefo la 2-a kaj aliaj. La angla reĝino Elizabeto la 1-a grave malsanis pro variolo, sekve perdis la harojn kaj devis porti rufan perukon, dum la vizaĝo por ĉiam portis la cikatrojn de tiu malsano.
Variolo Tamen, la praktiko de variolacio esence ne povis malgrandigi la disvastiĝon de variolo, ĉar morto sekvis en 1–2 % de la okazoj, kaj homo malsaniĝinta pro variolacio samtempe fariĝis fonto de infekto al aliaj.
Variolo Variolo estas infekta, virusa, epidemia, tre danĝera malsano, ofte mortiga, kun febro kaj vezikoj sur la haŭto, kiuj fariĝas krustoj lasantaj cikatrojn por ĉiam.