Top 10 similar words or synonyms for vanelo

vanellus    0.962671

nigrakapa    0.902144

blankgorĝa    0.893742

accipiter    0.892311

pigmea    0.891833

nigragorĝa    0.890272

muŝkaptulo    0.889758

alaŭdo    0.888778

ruĝbeka    0.888139

longbeka    0.886794

Top 30 analogous words or synonyms for vanelo

Article Example
Vanelo Tamen “vanelo” estas pli ĝenerala vorto kiu utilas ankaŭ por ĉiu membro de la genro "Vanellus", iom simila al genro "Charadrius" de la sama familio; oni uzas ĝin specife por tiu ĉi specio, ĉar ĝi estas la plej disvastigata en Eŭrazio, dum la plej granda parto de la aliaj vaneloj loĝas ĉu en Azio, ĉu en Afriko, kaj malpli en Oceanio aŭ Ameriko.
Vanelo Temas pri vadbirdo kiu reproduktiĝas en kultivitaj teroj kaj similaj medioj kun malalta plantaro, kiel stepoj. Dum pariĝado okazas akrobataj ceremonioj kun laŭta pepado. La ino demetas 3 aŭ 4 verdecajn ovojn en surplanka nestotruo -kun herbo ŝtopita de la ino- elektita inter tiuj kiujn faris la masklo ĉu en eta deklivo ĉu proksime de akvo. Tio kaj la idoj estas defenditaj brueme kaj agreseme kontraŭ ĉiu fremdulo, eĉ kontraŭ ĉevaloj kaj alia brutaro. Kovado daŭras malpli ol monato. Tiuj zorgoj estas tasko de ambaŭ gepatroj, sed ĉefe ino plenumas ilin. La idoj elnestiĝas post eloviĝo kaj ekflugas post pli ol monato.
Vanelo Flugado estas tre specifa per malrapida kaj neregula flugilfrapado kiel de papilio.
Vanelo La multnombreco de tiu specio estis malpliigita de intensaj agrikulturaj teknikoj. Vintre ili formas grandajn arojn sur malferma kamparo, precipe en plukebla aŭ plukita terpecaro kaj kotaj zonoj. Tie ili manĝas ĉefe insektojn kaj aliajn etajn senvertebrulojn, kiel moluskoj, vermoj, araneoj kaj iom da vegetalo. Sed kiam la vintro estas tro seka kaj ne sufiĉe pluvas, la tero malmoliĝas kaj ili ne povas trovi manĝaĵojn; tiam ili malfortiĝas kaj ne povas facile ekflugi, pro tio ili povas esti atingitaj de kuranta homo.
Vanelo Tiu birdo estas komuna tra mezvarma Eŭropo, kaj tra mezvarma Azio. Ĝi eventuale estas vaganta ĝis Norda Ameriko.
Vanelo Temas pri specio plej kutime migranta en preskaŭ sia tuta teritorio. Tiele ili bredas en Eŭropo escepte la mediteraneaj regionoj, Rusio, centra Azio, Mongolio kaj Manĉurio kaj vintras en mediteraneaj regionoj -ekde Francio, Hispanio kaj Maroko ĝis Egiptio kaj Meza Oriento, Arabio, Irano, nordokcidenta Hindio kaj suda Ĉinio. Ili migras ĉefe dumtage, plej ofte laŭ grandaj aroj. Okcidentaj reproduktantoj, kiel en Britio, Francio, centra kaj suda Hispanio aŭ eĉ Turkio, estas loĝantaj kaj ne migras pli suden vintre.
Vanelo Inoj kaj junuloj havas pli mallarĝajn flugilojn kaj mallongan kreston kaj havas ne tiom markitan kapon, sed plumaro estas sufiĉe simile.
Vanelo "Shorebirds" de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-7099-2034-2
Vanelo Tiu specio de la genro "Vanellus" estas mezgranda birdo 28-35 cm longa kun 67-72 cm de enverguro. Ĝi havas rondformajn larĝajn flugilojn kaj fajnan kreston. Ĝi estas el la plej mallongkruraj inter vaneloj. Ĝi estas ĉefe blanka kaj nigra -pli precize fronto, kresto, ĉebeko kaj subokula strio, gorĝo kaj supra brusto nigraj kaj vizaĝo, suba brusto kaj ventro blankaj-, sed dorso estas brilverda kun rozkoloraj nuancetoj belegaj antaŭ sunlumo; krome nuko kaj malantaŭa kolo estas brunverdaj kaj sub vosto estas iom avelbruna, kio estas pli videbla kiam la birdo kliniĝas antaŭen por manĝi.
Vanelo Dumfluge supraj partoj aperas precipe verdaj ĉekorpe kaj malhelbrunaj la flugiloj -kun tri blankaj pintoj-, dum vosto aperas blanka kun nigra fina larĝa strio kaj finfina blanka mallarĝega strieto. Desube videblas klare la kontrasto inter nigraj kaj blankaj partoj, precize blankaj estas vizaĝo, korpo kaj ĉekorpa flugilduono kaj nigraj gorĝo, pintaj flugilduonoj kaj malantaŭa strio.