Top 10 similar words or synonyms for tyree

plaxico    0.902100

coryell    0.891277

workman    0.884816

stoller    0.884660

osie    0.878465

connors    0.877217

paltrow    0.877076

nance    0.874554

greer    0.873313

cozy    0.872434

Top 30 analogous words or synonyms for tyree

Your secret weapon. Online courses as low as $11.99

Article Example
Tyree Glenn Glenn enkondukis en la elingtonan orkestron la grumblego-stilon (ŭa-ŭa-efekto), konatan de Joe Tricky Sam Nanton, ludis tamen ankaŭ bonege svingo-trombonon. Foje li ankaŭ prezentis kiel vibrafonisto. Li estas aŭdebla en „"Melancholy Lullaby"“ de Benny Carter el 1939, „"Three Horn Parlay"“ de Rex Stewart el 1945, „"Hy’a Sue"“, „"Three Cent Stomp"“, „"Sultry Serenade"“ de Duke Ellington el 1947 kaj je sonregistraĵoj kun Don Byas, Cab Calloway, Sid Catlett, Milt Hinton, Billie Holiday, Hot Lips Page kaj Billy Taylor .
Tyree Glenn Evans Tyree Glenn (naskiĝis la 23-an de novembro 1912 je Corsicana je Teksaso; mortis la 18-an de majo 1974 je Englewood en Nov-Ĵerzejo) estis usona Jazz-trombonisto de svingo. Li laboris kiel muzikisto en la Orkestro Duke Ellington.
Tyree Glenn Tyree Glenn ludis ekde 1929 en lokaj orkestroj, post tio kun Tommy Mills en Vaŝingtono 1934–36 kaj en Novjorko kun Eddie Barefield 1936/37, en la studiobando de „ĵazbarono“ Timme Rosenkrantz 1938, ĉe Benny Carter 1939/40 kaj ĉe Cab Calloway 1940–46. Glenn vizitis en 1946 Eŭropon kun la orkestro de Don Redman kaj estis post sia reveno en Usonon dungita de Duke Ellington, je kiu li restis ĝis printempo de 1951. Ekde 1952 li laboris kiel studiomuzikisto por televidaj kaj radiaj stacioj en Novjorko kaj laboris kiel liberprofesia muzikisto por diversaj svingaj kaj diksilandaj ensembloj. Per propra kvaropo li prezentis en la dua duono de la 1950-aj jaroj en Novjorko, krome ekde 1952 ĝis 1963 en ĉiutaga radiospektaklo. Ekde 1965 ĝis 1968 Glenn vojaĝis kun la ĉiustelularo "All Stars" de Louis Armstrong; kun Armstrong li muzikis ĝis ties morto en 1971. En siaj lastaj jaroj li denove direktis propran bandon.
Peanuts Holland Holland surdiskigis kun Don Byas, Guy Lafitte, Tyree Glenn, Dodo Marmarosa kaj Mezz Mezzrow.
Ike Quebec Kvankam Quebec ne estis klara virtuozo sur sia instrumento, lia alta profesieco faris lin demandata studiomuzikisto kaj gastmuzikisto por pli longaj koncertvojaĝoj, de kiuj li faris multaj kun la granduloj de la svingerao – al liaj dungintoj apartenas ekzemple Ella Fitzgerald, Benny Carter kj aparte Cab Calloway. Sub propra nomo Quebec surdiskigis en 1944 kun muzikistoj kiel Tyree Glenn, Tiny Grimes, Milt Hinton kaj Oscar Pettiford kelkajn titolojn por Blue Note, inter ili „Blue Harlem“, kiu fariĝis furoraĵo.
Paul Gonsalves Krome ekestis aro da albumoj sub lia propra nomo, sur kiuj li muzikis i.a. kun Nat Adderley, Roy Eldridge, Rolf Ericson, Raymond Fol, Tootie Heath, Earl Hines, Johnny Hodges, Jo Jones, Wynton Kelly, Eddie Lockjaw Davis kaj Ray Nance. Lian 24-jaran membrecon en la bando de Ellington interrompis foje forestoj,kiujn kaŭzis lia alkoholismo kaj droga dependeco. Kiam li restis en Londono, li suferis sankolapson. Paul Gonsalves mortis la 14-an de majo 1974 pro kormalfunkcio, nur 10 tagojn antaŭ lia longjara amiko kaj bandestro Ellington, kiu estis tro malsana por akcepti la novaĵon. Gonsalves, Ellington kaj Tyree Glenn estis samtempe mortekspoziciataj ĉe la sama novjorka sepult-entreprenisto.
Mary Osborne Osborne estis filino de danca kaj ragtima muzikisto. Ŝi ludis komence violonon kaj kontrabason, poste gitaron en la lernejaj orkestroj. Aŭdinte Ĉarlion Christian en la orkestro de Alphonso Trent, ŝi transiris al elektra gitaro. Fine de la 1930-aj jaroj ŝi muzikis en la bando de radiostacio KDKA. Ekde 1941 ŝi muzikis kun Joe Venuti, poste kun Buddy Rodgers, Terry Shand kaj Russ Morgan. En 1945 ŝi transloĝiĝis al Novjorko. Tie ŝi fondis propran triopon, muziki tamen ankaŭ kun Mary Lou Williams, Charlie Shavers, Louie Bellson, Tyree Glenn kaj Mercer Ellington kaj surdiskigis kun Coleman Hawkins, kun Beryl Booker kaj kun Ethel Waters.
Don Redman En1937 Redman eksperimentis per re-aranĝado de malnovaj popularkantoj por la diskeldonejo Variety. Fine de 1938 li denove faris sonregistraĵojn je propra nomo por eldonejo Bluebird; januaron de 1939 "„Margie“" fariĝis la lasta furoraĵo el entute sep de Redman. Komence de 1940 li malfondis sian orkestron kaj koncentriĝis je la liberprofesia verkado de aranĝaĵoj por aliaj muzikistoj kiel Jimmy Dorsey, Jimmy Lunceford, Count Basie kaj Harry James. Li organizis en 1946 la unuan usonan bandon, kiu post la Dua Mondmilito denove koncertojaĝis tra Eŭropo kaj al kiu apartenis muzikistoj el Don Byas kaj Tyree Glenn.
Louis Armstrong Tiu grupo estis nomita "Louis Armstrong and his All Stars" (L.A. kaj ĉiuj siaj steluloj) kaj inkludis je variaj tempoj Earl "Fatha" Hines, Barney Bigard, Edmond Hall, Jack Teagarden, Trummy Young, Arvell Shaw, Billy Kyle, Marty Napoleon, Big Sid Catlett, Cozy Cole, Tyree Glenn, Barrett Deems, Joe Darensbourg, Eddie Shu kaj la perkutisto Danny Barcelona. Dum tiu periodo, Armstrong faris multajn registrojn kaj aperis en ĉirkaŭ dektri filmoj. Li estis la unua ĵazmuzikisto kiu aperis en la kovrilo de la gazeto "Time", la 21an de Februaro, 1949. En 1948, li partoprenis en la Nica Ĵazo Festivalo, kie Suzy Delair kantis "C'est si bon", de Henri Betti kaj André Hornez, por la unua fojo antaŭ publiko.
Denzil Best Best, kiu estis lerninta la ludon de piano, trumpeto kaj kontrabaso, koncentriĝis pro pulmodifekto ekde 1943 pri la frapinstrumentaro. Inter 1943 kaj 1944 li laboris ĉe Ben Webster, postsekve ĉe Coleman Hawkins (1944/45), Illinois Jacquet (1946) kaj Chubby Jackson. Li tie muzikis ankaŭ kun muzikistoj de moderna ĵazo. Li kunverkis sondiskon kun George Shearing en 1948 kaj fariĝis en 1949 kunfondanto de ties kvaropo (en kiu li anis ĝis 1952). En 1949 li tamen ankaŭ kunverkis gravajn sonregistraĵojn de Lennie Tristano ("Crosscurrents") kaj surdiskigis poste ankaŭ kun Lee Konitz. Post aŭto-akcidento li muzikis en 1954 kun Artie Shaw, por poste verki en la triopo de Erroll Garner (ekde 1955 ĝis 1957). Post tio li muzikis kun Phineas Newborn, Nina Simone, Billie Holiday kaj Tyree Glenn. En 1962 li ankaŭ kunverkis la unuan diskon de Sheila Jordan. Pro paralizoaperoj (supozeble pro sedimentadoj en la artikoj) li ne plu estis kapabla labori. Limortis pro falo de ŝtuparo en metroostacio.