Top 10 similar words or synonyms for tiberio

nerono    0.777588

klaŭdio    0.755759

teodozo    0.747856

konstantino    0.742415

valentiniano    0.729225

diokleciano    0.721612

aleksio    0.721559

pompeo    0.709159

hadriano    0.705438

justiniano    0.704057

Top 30 analogous words or synonyms for tiberio

Article Example
Tiberio En la jaro 13 la politikaj titoloj kaj povoj de Aŭgusto kaj Tiberio estis pluvalidigitaj por kromaj dek jaroj. Tamen Oktavio Aŭgusto mortis post iomete da tempo, la 19an de augusto de la jaro 14 restante Tiberio kiel heradanto, kaj sekve ĉiuj povoj ligitaj al la imperiestreco estis transigitaj al li, kaj de tiam lia oficiala nomo estis: Tiberio Cezaro Aŭgusto Julio.
Tiberio Tiberio estis taksita kiel mizantropa, suspektema kaj obskura reganto, kiu vere neniam volis esti imperiestro; Plinio la Maljuna nomis li «"tristissimus hominum"», t. e. «la plej trista el la homoj». ("Naturalis Historiæ"). Kvankam li estis mallaŭde kritikita de la antikvaj historiistoj kiel Tacito kaj Suetonio, la moderna historiografio konsideras lin iun lertan kaj kapablan politikiston.
Tiberio En la jaro 12 a. K. mortis Vipsanio Agripo. Li estis edziĝinta al Julia, filino de Aŭgusto, post kiam ŝi vidviniĝis el ŝia kuzo Marcelo. Malaperinte tiuj du kandidatoj al la imperiestreco, Tiberio kaj Druso restis kiel unuavicaj heredontoj de la imperiestro. Tiberio eksedziĝis el Vipsania por edziĝi al Julia, la filino de la imperiestro. Ne estas klara afero ĉu la iniciato estis lia aŭ estis trudita al li de la Cezaro. Pli verŝajne estas ke ĉio estis rezulto de intrigo de lia patrino, Livia, kiu ambiciis por li la imperiestran heredon de Aŭgusto.
Tiberio La Imperiestro laŭleĝe disponis je la tiel nomata "Fiscus", konstituita de sekvaj rentoj:
Tiberio Iu el la roloj kaj taskoj de la imperiestro estis la censado. Kiel plejalta censisto de la imperio, Tiberio faris kaj aplikis leĝojn por:
Tiberio Post la morto de Aŭgusto, baldaŭ estis militistaj problemoj por Tiberio. Ribelis la legioj de Germanio kaj Panonio tial ke ili ne ricevis la bonifikon kiu oni promesis al ili dum la regado de Oktavio. Julio Cezaro Germaniko kaj la filo de Tiberio, Julio Cezaro Druso estis komisiitaj de la imperiestro por sufoki la ribelon. Germaniko, kondamnis al mortpuno la ĉefajn incitintojn de la insurektoj kaj sekve kondukis la trupojn laŭlonge de la Rejno-rivero en teritorio subkontrole de la germanoj por iu mallongdaŭra kampanjo en kiu la romiaj trupoj cele de la farataj predoj akiru la promesitan al ili bonfikon. Transirinte la riveron, la armeo komandita de Germaniko okupis la tutan teritorion inter la riveroj Rejno kaj Elbo. Germaniko rekuperis la standardojn, kiuj estis falintaj en la manojn de la germanoj post la malvenko de tri romiaj legioj en la batalo de Teutoburgo. Germaniko estis sufokinta ribelon de trupoj, atingis gravan venkon sur la germanaj malamikoj de Romo kaj rekuperis la perditajn standardojn. Tial li atingis grandan famon inter siaj kuncivitanoj. Post tiu sukcesa kampanjo en Germanio, oni koncesiis al Germaniko la celebradon de triumfo en Romo en la jaro 17. Tiu solenaĵo estis la unua okazanta en la urbo ekde tiu de Aŭgusto en la jaro 29 a. K. Druso, la filo de Tiberio sukcesis sufoki la ribelon de trupoj en Panonio kun la helpo de Elio Sejano kiu estis prosperanta en sia influo sur la imperiestro.
Tiberio Germaniko fariĝis la duaranga reganto en la imperio post Tiberio kaj ĉi ties plej verŝajna sukcedonto. En la jaro 18 oni asignis al li la orientajn provincojn, same kiel Aŭgusto estis farinta kun Agripo unue kaj kun Tiberio mem poste. La rilato de Germaniko kun Tiberio iome malboniĝis kiam li faris viziton al Egiptio ne konsultinte antaŭe kun la imperiestro. La kaŭzo estis iu dispono el la epoko de Aŭgusto malpermesante la vizitadon al tiu lando fare de altrangaj romanoj pro la danĝero ke la kontrolo de tiu teritorio, esenca por la romia ŝtato, falu for el la manoj de la Cezaro. La malkonfidema Tiberio komisiis la guberniestron de Sirio, Cneo Calpurnio Pisono por spioni kaj kontroli Germanikon. Ŝajnas ke Pisono translimiĝis en la plenumado de tiu komisio kaj poste oni akuzis lin esti kulpanto pri la morto de Germaniko, okazinta en stranga cirkonstancoj en la jaro 19. La familio de Pisono estis tre estimata de Livia, la patrino de Tiberio, kaj pro tio, antaŭ la popolo Tiberio fariĝis suspektinda pri la morto de sia nevo. Krome, en la juĝo kiun oni faris al Pisono en la Senato pri ĉi tiu afero, li minacis impliki Tiberion, La teniĝo kontraŭ Pisono estis malfavora en la Senato, en la popolo kaj fine ankaŭ en la imperiestra palaco. Fine li sin mortigis.
Tiberio En la jaro 22 Tiberio komencis asigni regad-taskojn al sia filo Druso kaj pasadis longan tempon for el la ĉefurbo. La sekvan jaron lia filo mortis, ankaŭ li en strangaj cirkonstancoj kaj li decidis retiriĝi al la Kapri-insulo.
Tiberio Timida kaj rezerviĝema homo, la honto-sento pro sia kalveco okazigis al li profundan deprimon, ĝis tia grado ke li kondamnis Lucion Cesianon tial ke ĉi tiu publike mokis pri li pro lia kalveco. Je sia maljunaĝo, li suferis ankaŭ iujn terurajn faciajn ulcerojn, kiuj malbeligis sian vizaĝon kaj devigis lin kovri ĝin per plastro; ĉi tiu haŭto-malsano igis ke Tiberio evitu aperi pubike. Sentante rankoron al la mondo, li havis amaran karakteron kaj kruelan temperamenton. Suetonio rakontas anekdoton laŭ kiu, iam en Kapri-insulo iu fiŝkaptisto eskalis klifon por oferi sian plej fajnan kaptaĵon al Tiberio, kiu troviĝis en la supro. Je la subita kaj neatendita apero de la homo ektimigis la Cezaron kaj ĉi tiu ordonis ke oni frotu la fiŝaĵon sur la vizaĝo de la fiŝkaptisto. La ulo esprimis kontenton pro tio ke li ne oferis al la imperiestro iun grandan languston kiun li estis kaptinta, Tiberio ordonis alporti la marestaĵon kaj ke oni frotu ankaŭ per ĝi sur la vizaĝo de la malfeliĉulo.
Tiberio Suetonio estis kavaliro de la "ordo equester" kiu laboris en la romia administracio dum lsa regado de Trajano kaj Adriano. Lia granda verko, titolita "La vivo de la dekdu cezaroj" estas unu biografio de Julio Cezaro kaj la unua dekunu imperiestroj de Romo, ekde la naskiĝo de Julio Cezaro ĝis la morto de Domiciano en la jaro 96. Same kiel Tacito, Suetonio ĝuis alirecon al la imperiestraj arkivoj, samkiel al la skribaĵoj de antikvaj historiistoj kiel Aufidio Baso, Kluvio Rufo, Fabio Rustiko kaj la leteroj de la imperiestro Cezaro Aŭgusto mem. La verko de Suetonio estas pli impresiga kaj anekdota ol tiu de lia samtempulo, reliefigante la partojn en kiuj oni priskribas la hipotezajn perversiojn de Tiberio en Kapri-insulo, kaj tamen laŭdante la agadon de la imperiestro komence de ĉi ties regado, substrekante ties modestecon.