Top 10 similar words or synonyms for surikato

kobajo    0.837616

furcatus    0.829688

kurtvosta    0.824928

flaviventris    0.824654

luteus    0.823149

leucas    0.822848

penika    0.819614

violaceus    0.818519

albiceps    0.816434

lanuginosus    0.812771

Top 30 analogous words or synonyms for surikato

Article Example
Surikato Surikato ("Suricata suricatta") estas malgranda mamulo el familio mungotedoj. Surikatoj troveblas en ĉiuj partoj de Kalaharo en Botsvano kaj Sud-Afriko. Ili loĝas je malgrandaj grupoj nomataj "klanoj", kiuj averaĝe nombras ĉ. 20 anoj, kvankam foje troveblas surikataj klanoj de pli ol 50 anoj. Averaĝa vivdaŭro de surikatoj estas 12-14 jaroj.
Surikato Surikatoj estas tre popularaj inter homoj kaj ekzistis multaj provoj hejmigi ilin. Ili, tamen, apenaŭ estas taŭgaj por vivo en homa domo. Ili malfacile akceptas dresadon kaj emas mordi homojn, kaj la mordoj enhavas infekton. Ili fiodoras kaj metas odor-markilon sur la posedanton kaj sian "teritorion". Estiel sociaj animaloj, ili iĝas histeriaj, se estas tenataj solece.
Surikato Surikato estas malgranda taga mungoto kun pezo de ĉ. 731 gramoj por iĉoj kaj 720 gramoj por inoj. Ĝi havas longan, maldikan, flekseblan korpon kaj longajn brakojn. La korpa longo estas 25 ĝis 35 cm, al kio aldoniĝas longa vosto de 17–25 cm. Malsimile al aliaj mungotedoj, vosto de surikato estas neharoza, longa kaj maldika, kaj finiĝas je nigra aŭ ruĝeca peniko. Kiam surikato ekstaras, ĝi uzas sian voston por balanco.
Surikato Felo de surikato estas griza, bruna aŭ oĥra, iam kun arĝenteca nuanco. La koloro iĝas pli malhela ĉe la muzelo, kovrita je mezlongaj vibrisoj ĝis bruna nazo. Sur sia dorso ili havas nelongajn paralelajn striojn de iom pli malhela koloro ekse la bazo de vosto ĝis la ŝultroj. La aspekto de strioj estas unika por ĉiu surikato kaj estas foje uzata poe identifikigo de individuoj. Plej ofte surikatoj havas nigrajn makulojn ĉirkaŭ okuloj, similajn al "masko" de prociono. Sur la ventro la koloro estas solida, sed sur ĝi estas preskaŭ senhara areo, kie videblas nigra haŭto. Surikato uzas tiun por kontrolo de korpa temperaturo.
Surikato Surikatoj furaĝas grupe. En ĉiu momento, almenaŭ unu el membroj de la grupo staras kiel "pikedisto", observante por eblaj danĝeroj, dum la aliaj serĉas por manĝaĵoj. Pikedistoj interŝanĝas averaĝe post unu horo. Junaj surikatoj ne furaĝas ĝis aĝo de ĉ. 1 monato kaj komence ĉie sekvas pli oldan membron de la grupo, kiu agas kiel "instruisto" por la junulo. La pikedisto produktas regulajn "pepojn" kiam ĉio estas en ordo. Kiam ĝi rimarkas danĝeron, ĝi laŭte blekas kaj fajfas.