Top 10 similar words or synonyms for spermophilus

zizelo    0.934764

urocitellus    0.916490

lepus    0.912669

bornea    0.909072

blankorela    0.906355

aethiopicus    0.904954

unicolor    0.902461

merops    0.899051

longirostris    0.898262

fischeri    0.897782

Top 30 analogous words or synonyms for spermophilus

Article Example
Spermophilus richardsonii La Zizelo de Richardson ("Spermophilus richardsonii"), en la angla Vikipedio kromnome flagrovostulo ("Urocitellus richardsonii"), estas nordamerika zizelo en la genro "Spermophilus" (laŭ angla Vikipedio "Urocitellus"). Parenca familio estas la Geomiedoj aŭ Sciuredoj "Sciuridae".
Spermophilus richardsonii Indiĝena el la mallongherbaj prerioj, la Zizelo de Richardson estas trovita plejparte en la nordaj statoj de Usono, kiel ekzemple Norda Dakoto, kaj en suda Kanado, kiel ekzemple suda Alberto kaj suda Saskaĉevano. La vivejo de tiu besto disetendiĝis kiam arbaroj estis dehakitaj por krei agrikulturan teron (senarbarigo). Ili ne estas simple limigitaj al prerio; foje adaptiĝanta al antaŭurbaj medioj, ili traktatas kiel damaĝbestoj pro la nestkavernoj kiujn ili fosas. Estas ne malkutime trovi sciurajn fostunelojn sub la trotuaroj kaj kortoj de urbaj hejmoj.
Spermophilus richardsonii Tipaj plenkreskuloj estas proksimume 30 cm longaj. Pezoj varias multe laŭ sezono kaj laŭ loko: ĉe eliro el dormostato la sciuroj pezas inter 200 kaj 400 g, sed ĝis ili denove travintras la pezo eble pliiĝis al preskaŭ 750 g. Maskloj estas iomete pli grandaj kaj pli pezaj ol inoj averaĝe. Ili estas malhelbrunaj sur la supra flanko kaj sunbrunaj sube. La vosto estas pli mallonga kaj malpli tufa ol en aliaj zizeloj, kaj la eksteraj oreloj estas tiom mallongaj ke ili similas truojn en la kapo de la besto. Konduto similas pli tiun de prerihundo ol tiun de tipa zizelo. La vosto estas konstante tremetanta, tiel ke la besto foje estas nomita la "flagrovostulo".
Spermophilus richardsonii La Zizelo de la Richardson en la lastaj jaroj fariĝis populara kiel ekzota dorlotbesto.
Spermophilus richardsonii la zizeloj de Richardson ŝajnas vivi komunume, sed ili organizas sian socian strukturon ĉirkaŭ ina parenceco. Ina Richardson-zizelo toleras ĉeeston de parencaj inoj, sed estas teritoria kontraŭ aliaj individuoj. Individuoj estas teritoriaj ĉirkaŭ siaj nestejoj, kaj la nestokavernoj estas grupigitaj proksime en kolonioj. La individuoj elsendas aŭdeblajn alarmvokojn kiam eventualaj predantoj alproksimiĝas. Lastatempa esplorado montris ke en kelkaj kazoj, ultrasonaj alarmvokoj uziĝas, kaj reciprokiĝas fare de aliaj membroj de la kolonio. Idoj genetike havas kriojn kiuj similas tiujn de siaj gepatroj, tiel la plenkreskuloj povas rekoni ilin kiam danĝero minacas.
Spermophilus richardsonii Predantoj inkludas akcipitrojn, mustelojn, melojn kaj kojotojn.
Spermophilus richardsonii Tiuj bestoj estas omnivoruloj (ĉiomanĝantoj), manĝante semojn, nuksojn, grajnojn, herbojn kaj insektojn.
Spermophilus richardsonii Plenkreskaj zizeloj povas ektravintri jam en julio, kvankam en sia unua jaro, la junaj zizeloj ne travintras ĝis septembro. La maskloj eliras el la vintrodormo en marto, kaj establas teritoriojn antaŭ ol la femaloj aperas du semajnojn pli poste. Forlasitaj nestokavernoj foje estas transprenitaj de aliaj prerispecioj kiaj ekzemple la Kuniklostrigo.
Spermophilus richardsonii Inaj Richardson-zizeloj produktas unu idaron jare. La idoj, ĝis 8 en idaro, estas naskitaj en aprilo aŭ majo. Junaj zizeloj restas subtere en la nestkaverno ĝis ili estas ĉirkaŭ 30 tagojn aĝaj.
Spermophilus richardsonii Terkultivistoj kaj agrikulturistoj evoluigis gamon da manieroj ekstermi geomidojn kaj zizelojn, krom la tradiciaj: kaptado, pafado kaj venenigo. Unu tia proceso estas plenigi la nestokavernojn per miksaĵo de oksigeno kaj propano kaj tiam ekbruligi la gasmiksaĵon. Tio senvivigas la bestojn kun kontuza forto, kiu ankaŭ kolapsigas la tunelajn sistemojn. Dum ambaŭ solvoj estas efikaj, bestoj de ekster la atakitaj areoj poste rekoloniigas ĝin.