Top 10 similar words or synonyms for sismaj

homfaritaj    0.734173

partiklaj    0.731650

diverstipaj    0.723855

vegetaĵaj    0.713842

mezuraj    0.709192

biokemiaj    0.709177

personecaj    0.708047

limfaj    0.706800

analitikaj    0.703839

heterogenaj    0.701036

Top 30 analogous words or synonyms for sismaj

Article Example
Terfiziko Terfiziko, aŭ geofiziko , estas la studado de Tero per kvantaj fizikaj metodoj, precipe per analizo de sismaj ondoj kaj metodoj magnetaj, elektraj, elektromagnetaj kaj radioaktivecaj. Temas pri grava parto de terscienco.
Vulkano La leĝoj de la sismaj aktivecoj estas sufiĉe komplikaj, sed ĝenerale validas la principo, ke plialtiĝo de la sisma aktiveco okazas mallonge antaŭ erupcio, precipe se antaŭe estis periodo de trankvilo.
Edmond Halley En 1692, Halley proponis la hipotezon pri la kava tero, ideo kiu fascinis multajn aŭtorojn al sciencfikciaj verkoj. Hodiaŭ - post pli bona kompreno de gravito, kaj kono de tertremoscienco kaj la disvastiĝo de sismaj ondoj - la hipotezo estas komplete rifutata. Kaj ŝajnas absurde, ke altrangaj sciencistoj kiel Newton kaj Halley entute okupiĝis pri ĝi.
Sismiko Sismiko nomiĝas metodo de la "aplikata" geofiziko, kiu esploras kaj grafike bildigas la terkruston per artefarite stimulitaj sismaj ondoj. Oni distingas inter tersismiko, uzata sur firma tero, kaj marsismiko, uzata sur la akvosurfaco. Distinge de tio la sismologio okupas sin pri la tektoniko de la terinterno kaj tertremesploro, uzante tre similajn metodojn, kiuj kontraŭe eluzas naturajn sismajn okazaĵojn, la tertremojn.
János Gálfi János Gálfi abiturientis en Cegléd en 1937. Li akiris matematikan-fizikan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter. Post la diplomo li ne akceptis peton de Rudolf Ortvay pri la instruado, sed li eklaboris en geofizika instituto, kie li okupiĝis pri sismaj mezuriloj. Post jaroj li laboris en alia instituto, kie li okupiĝis pri hidrologiaj elektraj esploroj.
Titano (monto) En la terciaro estis maro tie, kie nun situas la respubliko. Fortaj tertremoj perturbis la tersurfacon kaj levis rokamason, ĉirkaŭ 80 kilometrojn de la nuna monto, kaj malrapide glitigis ĝin al la maro. El tiu rokamaso ekestis pluraj montoj, inter ili Fumaiolo kaj Titano. Laŭ spertuloj la regionon influas neregulaj sismaj movoj, kiuj klinetigas la konstruaĵojn.
Evento de Tungusko Laŭ Vilhelm G. Fast la surcentro de la katastrofo, kiu okazis en alto inter 5 kaj 14 kilometroj, estis ĉe 60° 53'09" N / 101° 53' 40" E. Registraĵoj sismaj kaj barometraj indikas, ke la evento okazis je 0.14 UT (loka tempo: 7.14).
György Szénás György Szénás akiris ekonomian diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1944, poste geologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1950. Inter 1949 kaj 1974 li laboris en la geofizika instituto en Budapeŝto, kie li okupiĝis pri sismaj movoj kaj geofizikaj mezuradoj. En 1966 li doktoriĝis pri geologio. Li estis nomumita titulara profesoro en Universitato Loránd Eötvös, krome li estis gastoprofesoro unu jaron en Montrealo.
Ondo Speco de ondo kiun ni ofte renkontas estas sono - mekanika ondo kiu antaŭenigas sin tra la aero, likvidoj, aŭ solidoj, kaj havas frekvencon detektebla per la aŭda sistemo. Lumo, radioondoj, X-radioj, ktp. konsistigas elektromagnetan radiadon, kie la antaŭeniĝo estas perturbo de la elektromagneta kampo. Por multaj homoj, la vorto "ondo" pensigas pri marondoj, kiuj estas perturboj tra akvo. Ankaŭ gravaj estas la sismaj ondoj de tertremoj, kiuj ekzistas en specoj S, P, kaj L.
Inge Lehmann Inge Lehmann ( – ) estis dana sismologino kaj geofizikistino kiu eltrovis la internan kernon de nia planedo. En 1936 ŝi asertis surbaze de jam ekzistanta sismaj datenoj la ekziston de interna kerno havanta fizikajn ecojn diferencajn de tiuj en la ekstera kerno, tiel ke la tera kerno ne estas simple unu likviĝinta sfero. La sismologoj, ĝis tiam ne trovinte bone funkciantan hipotezon por klarigi la observitan fakton, ke la tertrema P-ondo malrapidiĝas, kiam ĝi atingas iujn certajn regionojn en la tera internaĵo, baldaŭ akceptis ŝian konkludon.