Top 10 similar words or synonyms for shihab

workman    0.896132

greer    0.895016

hutcherson    0.880517

connors    0.878039

curly    0.876807

hemphill    0.870763

spanier    0.867363

jymie    0.867325

cozy    0.867161

osie    0.866627

Top 30 analogous words or synonyms for shihab

Article Example
Sahib Shihab Sahib Shihab (* 23-an de junio 1925 en Savannah, Georgio, kiel "Edmund Gregory"; † 24-an de oktobro 1989 en Knoxville, Tenesio, estis usona ĵazmuzikisto (aldo-, bariton- kaj sopransaksofono, fluto).
Sahib Shihab Post tio Shibab laboris en Novjorko ĉe Thelonious Monk (kun kiu li estis intime amika), Tadd Dameron, Art Blakey kaj Dizzy Gillespie. Inter 1952 kaj 1955 li membris en la bando de Illinois Jacquet, kun kiu li ankaŭ koncertvojaĝis tra Eŭropo. En ĉi tiu tempo li transiris al baritonsaksofono kaj trovis je ĉi tiu instrumento memstaran ludmanieron; li kunlaboris kun Dakota Staton, Oscar Peterson kaj denove kun Gillespie. En 1956/57 li surdiskigis kun propra sesopo, sed ankaŭ kun Phil Woods. En 1959/60 li koncertvojaĝis kiel membro de la bandego de Quincy Jones al Eŭropo, kie li ekloĝis en Svedujo kaj poste en Danujo. Li laboris kiel ĉefa soloisto kun la bandegoj de Kenny Clarke/Francy Boland, de George Gruntz kaj gaste en la orkestroj de la radiostacioj, partoprenis projektojn kiel "Flute Summit" kun Jeremy Steig, James Moody kaj Chris Hinze kaj surdiskigis je propra nomo. En 1973 li reiris al Nordameriko, por denove reveni al Eŭropo, kie li laboris kun Thad Jones kaj la Dana Radio-Bandego. En 1984 li definitive reiris al Usono, kie li instruis ĉe la Universitato Rutgers.
Sahib Shihab Shihab studis post privatlecionoj ĉe Elmer Snowden en 1941/42 je la konservatorio de Bostono. Antaŭe li jam en 1938/39 ludis en la bandoj de Luther Henderson kaj de Larry Noble. Ekde 1944 ĝis 1946 lin dungis Fletcher Henderson kiel unuan aldiston; krome li prezentis ĉe Roy Eldridge kaj Ray Perry. En 1946 li konvertiĝis al islamo kaj alprenis sian novan nomon. Inter 1946 kaj 1948 li muzikis kun Phil Edmund kaj Buddy Johnson.
Sahib Shihab Shihab evoluigis aparte je transversa fluto per preterblovado memstaran stilon kaj kontribuis – simile kiel ankaŭ Frank Wess – decide al la venko de la instrumento en ĵazo.
Baritonsaksofono La plej gravaj reprezentantoj de la ĵaza baritonsaksofono estas Céline Bonacina, Harry Carney, Cecil Payne, Leo Parker, Gerry Mulligan, Sahib Shihab, Stephen Kupka, Pepper Adams, Julián Argüelles, Hamiet Bluiett, Nick Brignola, Serge Chaloff, Ronnie Cuber, Lars Gullin, George Haslam, Günter Kronberg, Ronnie Ross, Gary Smulyan, John Surman, Scott Robinson, Ian Underwood.