Top 10 similar words or synonyms for schloss

schloß    0.892404

burg    0.879481

akvokastelo    0.861094

rathaus    0.857606

gondorf    0.833104

altes    0.830405

hof    0.830237

isenburg    0.826837

kloster    0.820145

altstadt    0.816947

Top 30 analogous words or synonyms for schloss

Article Example
Schloss Auerbach Ĉirkaŭ la jaro 784 la loĝloko Auerbach unuafoje menciiĝis en kodekso de la monaĥejo Lorsch. Per geedziĝo de la grafino Hildegard von Henneberg partoj de la regiono "monta vojo" ĉirkaŭ la jaro 1135 iĝis posedaĵo de Heinrich la 2-a de Katzenelnbogen, kiu en 1138 de reĝo Konrad la 3-a deklariĝis grafo. Auerbach nun apartenis al la graflando Katzenelnbogen. La grafejo dividiĝis en "suban graflandon" ĉe la Rejno ĉirkaŭ Sankt Goar kaj "supran grafandon" en suda Hesio.
Schloss Alsbach En la ekstera parto de la burgo kreiĝis pluraj ĝardenoj da kuiraj kaj kuracaj herboj, rozoj kaj vitoj.
Schloss Auerbach Ĉe la historia "monta vojo" viciĝas multaj ruinoj de mezepokaj burgoj. La plej bone konservitaj "najbaroj" de la burgo Auerbach estas Schloss Alsbach en rekta distanco de 2,5 kilometroj norde kaj "Burg Starkenburg" en Heppenheim en distanco de 4 kilometroj sude.
Schloss Auerbach En 1479 la graflando Katzenelnbogen kaj sekve ankaŭ la kastelo Auerbac pro heredo iĝis parto de la landgraflando Hesio "(Landgrafschaft Hessen)". Dum la 15-a jarcento la burgo pli kaj pli perdis signifon, jam dum la Tridekjara Milito ĝi ne plu uziĝis armee. Aparte la novaj kanonoj, kiuj pafis kuglojn tra pli granda distanco kaj ebligis ataki la burgajn murojn el la ebenaĵo, dum la burganoj havis la malhelpon treni ĉiujn bezonataĵojn el la valoj al la montopinto, kaŭzis la forlason de la burgo. Dum la sekva jarcento nur la loĝantaro de la proksimaj loĝlokoj Zwingenberg kaj Auerbach en kazo de armea atako serĉis rifuĝon en la burgaj muroj, sed plej ofte sen vera sukceso: Ekzemple dum la jaro 1674 en la Franca-Nederlanda Milito (1672 ĝis 1679) la burgo estis konkerita fare de armeo sub la franca marŝalo "Henri de Latour d'Auvergne", kiu masakris la tie fuĝintajn lokulojn kaj bruligis la burgon.
Schloss Auerbach Dum la 18-a jarcento la historia konstruaĵo pli kaj pli disfalis. En 1820 kolapsis la norda turo de la kerna fortikaĵa parto. Sekve lokuloj komencis sekurigi la ruinojn, por bremsi plian disfalon de la konstruaĵo, kaj sub gvido de arkeologoj kaj historiistoj singarde komencis partan rekonstruon, kiu principe daŭras ĝis la nuntempo. La norda turo rekonstruiĝis pli simile al la suda turo ol en la unua versio. En 1888 en la antaŭa korto de la burgo konstruiĝis gastejo, kiu ĉiusezone akceptis vizitantojn, kiuj migre aŭ ĉevalĉare venis por admini la pitoreskajn ruinojn kaj la panoraman vidaĵon tra la rejan ebenaĵo. Elde la 1950-aj jaroj la suda turo ne plu estis grimpebla, ĉar la ligna ŝtuparo tro kadukiĝis. En 1989 kaj 1990 konstruiĝis nova panorama restoracio, kiu ofertas inter alie mezepokajn festenojn en aŭtentika etoso kaj kontribuis pliigi la altirecon de la ruino. Krome plurfoje jare okazas mezepokaj kavaliraj turniroj kaj prezentoj de historia metilaborado.