Top 10 similar words or synonyms for sambianoj

yoshiwatiso    0.800051

eijikato    0.799918

velejte    0.796902

tsesevich    0.796870

doncampbell    0.796323

ohshimaosamu    0.794381

sumerkin    0.793267

corradolamberti    0.793067

nozdrachev    0.792456

cecilgreen    0.792301

Top 30 analogous words or synonyms for sambianoj

Article Example
Sambianoj Engaĝita en la sukcena komerco, Sambio estis la plej riĉa kaj plej dense loĝata regiono de la praprusa teritorio. Estas multaj arkeologiaj trovaĵoj el la bronzepoko, inkluzive de importitaj varoj de la Romia Imperio. Laŭ historiistoj kiel ekzemple la litovino Marija Gimbutas, la sambianoj, malkiel aliaj praprusoj, ne bruligis siajn mortintojn, sed konstruis terajn montetojn super tomboj kaj ĉirkaŭis ilin per ŝtonaj rondoj. La nomo de la tribo unue estis menciita en 1073 de Adam von Bremen, kiu nomis ilin "plej humana tribo" (el inter la praprusoj). Militado kun la danoj daŭris de la mezo de la 9-a ĝis la komenco de la 13-a jarcentoj. Dum pli ol 300 jaroj floris vikinga kolonio en Sambio, nomata "Wiskiauten". La svedoj havis komercajn rilatojn.
Sambianoj Laŭ la ordena kronikisto Peter von Duisburg, Sambio estis subdividita en 15 teritoriaj unuoj. Siaj germanaj nomoj (de oriento al okcidento) estas: "Germau, Medenau, Rinau, Pobeten, Wargen, Rudau, Laptau, Quedenau, Schaaken, Waldau, Caimen, Tapiau, Labiau, Laukischken" kaj "Wehlau".
Sambianoj La sambianoj estis unu el la praprusaj triboj. Ili loĝis en la duoninsula regiono Sambio (germane "Samland") norde de la urbo Königsberg (nun Kaliningrado). La sambianoj vivis en marborda teritorio riĉa je sukceno kaj frue okupiĝis pri komerco de ĝi (vidu la paĝon Sukcena Vojo). Sekve, ili establis kontaktojn kun eksterlandaj nacioj antaŭ ajna alia praprusa tribo. Tamen, kiel ĉiuj aliaj praprusoj ili estis konkeritaj de la Ordeno de germanaj kavaliroj en la dua duono de la 13-a jarcento, kaj poste estis eksponitaj al kultura asimilado kaj germaniigo, tiel ke ili kiel etno malaperis iam en la 17-a jarcento.
Sambianoj En la 13-a jarcento aperis pli minaca malamiko, la Ordeno de germanaj kavaliroj, krucmilita armeo de la Sankta Romia Imperio. Ĝia celo laŭ propra deklaro estis konkeri ĉiujn paganojn kaj konverti ilin al katolikismo. La konkero de Sambio dum la praprusa krucmilito estis prokrastita per la unua praprusa ribelo en 1242. La ribelo formale finiĝis en 1249 per subskribo de la traktato de "Christburg", sed bataletoj daŭris kvar pliajn jarojn. Nur en 1254-1255 la kavalira ordeno sukcesis aranĝi grandan armean kampanjon kontraŭ la sambianoj. Reĝo Ottokar la 2-a de Bohemio partoprenis en la armea "ekskurso" kaj kiel tributo la kavaliroj nomis la nove fondita kastelon Königsberg ("reĝa monto") je lia honoro. La sambianoj leviĝis kontraŭ la kavaliroj dum la granda praprusa ribelo de la jaroj 1260 ĝis 1274, sed estis la unua praprusa tribo kiu kapitulacis. Kiam aliaj triboj provis revivigi la ribelon en 1276, "Theodoric", la germana vokto de Sambio konvinkis la sambianojn ne aliĝi al la ribelo; natangianoj kaj varmianoj sekvis la ekzemplon de la sambianoj kaj la ribelo estis disbatita ene de jaro. Instaliĝis kvar katolikaj diocezoj, el kiu unu estis tiu de Sambio. Fine de la 13-a jarcento, laŭ la historiistino Marija Gambutas restis nur proksimume 22 000 sambianoj. Ili cedis al germaniigo pli poste ol okcidentaj triboj kiuj konkeriĝis antaŭe.