Top 10 similar words or synonyms for sacerdotiĝo

eksedziniĝo    0.728687

famiĝo    0.714087

finstudado    0.712662

enpovigo    0.708373

rekomenciĝo    0.700723

diplomitiĝo    0.699032

reliberiĝo    0.697592

enveno    0.697339

separiĝo    0.696332

precipita    0.694126

Top 30 analogous words or synonyms for sacerdotiĝo

Article Example
Johano Paŭlo la 2-a Pri disputataj demandoj, Johano Paŭlo la 2-a staris kontraŭ aborto, artefarita naskolimigo, la sacerdotiĝo de virinoj aŭ edzoj, kaj samseksumado. Li ankaŭ subtenis politikajn kaj ekonomiajn rajtojn en malriĉaj landoj.
Giacomo Bresadola Ĝuste en Trento, post lia sacerdotiĝo atingita malgraŭ kontraŭaj puŝoj de la patro kiu celis lin igi inĝeniero, en 1866 ekinteresiĝis (1874) pri Botaniko en la vilaĝeto Magràs de la komunumo de Malè en Valo de Suno (Trento) kien estis destinita post la magistriĝo pri teologio.
Arnold Janssen La filo de farmisto kaj ekspedisto studis post la abiturienta ekzameno matematikon kaj natursciencojn en Münster kaj Bonn (1855-59) kaj teologion en Münster (1859-61; sacerdotiĝo en 1961). De 1861-73 li estis instruisto kaj vicestro ĉe la Supera burĝa lernejo de Bocholt kaj ekde 1869 ankaŭ direktoro de la Preĝa apostolado de la diocezo de Münster. En la servo de tiu ĉi apostolado li verkis de 1866-84 serion da religiaj verketoj, kiuj disvastiĝis multloke.
Suitbert H. Siedl La piega senŝua karmelano (monaĥaj votoj la 21-an de decembro 1941; sacerdotiĝo la 23-an de aprilo 1950 en Romo) kaj multlingva biblia fakulo estis universitata profesoro en Salcburgo ĝis 1987. Li doktoriĝis en Graz kun disertaĵo pri la simileco de la spirituala doktrino inter la Evangelio laŭ Johano kaj la verkoj de Johano de la Kruco. Krome li studis en Bonn kaj en Salcburgo kaj havis la okazon resti en la Sankta Lando 18 monatojn.
Wouter Lutkie Jam frue teologio kaj filozofio estis gravaj por Wouter Lutkies. Li malkovris la dekstremajn romantikajn teologojn Ernest Hello kaj Léon Bloy. Iliaj politikaj kaj sociaj imagoj donis novan direkton al la vivo de Lutkie: Li decidis fariĝi sacerdoto de la rom-katolika eklezio. De 1912 ĝis 1919 li studis en la seminarioj de la episkopujo Den Bosch. Post la sacerdotiĝo en 1919 li fariĝis vikario en Gemonde ĉe Boxtel. Tie li rekomencis sian publicistan agadon kaj korespondis kun personoj en kaj ekster Nederlando. Kelkfoje li ricevis pli da poŝtaĵoj ol ĉiuj aliaj loĝantoj de Gemonde.
Friedrich von Lama En 1930 Lama publikigis biografion pri la papo Pio la 11-a okaze de datreveno jubilea de ties sacerdotiĝo. Furoro granda faritis en 1932 pro historia-kritika aĵo sub la titolo "Die Friedensvermittlung Papst Benedikt XV. und ihre Vereitelung durch den deutschen Reichskanzler Michaelis (August-September 1917)". Dum ne tute 12 jarojn daŭrinta reserĉado Lama kolektis ĉiujn fontojn kaj aktojn en ĉiuj tuŝitaj landoj pri la pacfaradvolo de la Plej alta pontifiko dummilite. Lama volis montri ke la tiutempa kanceliero germana Georg Michaelis bruske reĵetis ĉiujn planojn papajn kiuj verŝajne malplilongigus la kruelon de la Unua mondmilito.
Pedro Calderón de la Barca Kiel 50-jara li iĝis mistikulo kaj li eniris en 1651 la pastran karieron. En 1653 li fariĝis laŭ ordono de lia reĝa moshto kapelano ĉe la ĉefepiskopa kirko de Toledo. Calderón restis surpostene, ankaŭ post kiam Filipo la 4-a donis al li la postenon de la reĝa kapelestro en Madrido: la reĝo simple volis havi la poeton en la proksimeco. Jam antaŭ la sacerdotiĝo Calderón plejofte artiste partoprenis en diversaj pli malpli sakralaj "agadoj" (hispane: "autos"), dum kiuj surscenigitis mallongaj teatraĵoj transportantaj diversajn mesaĝojn al la spektantaro (ekz. pri historio, teologio ktp.) Pli rapide ol la famo esti sekulara poeto lia poeteco religia konatiĝis tra tuta Hispanio: de ĉiuj gravaj urboj (Madrid, Toledo, Sevilla, Granada) li ricevis multajn komisiojn. En 1663 li nomumitis membro de la Fratio de Sankta Petro de Madrido kaj iĝis kelkajn jarojn poste ties ĉefkapelano.
Lionginas Vaičiulionis La 28-an de marto 2008 jaro Mons. Lionginas festis jubilean 50-an datrevenon de sia sacerdotiĝo. Solena Sankta Meso okazis en la nova preĝejo de Sankta Spirito. Ĉefcelebranto de la Sankta Meso estis arkiepiskopo – metropolito de Kaunas Mons. Sigitas Tamkevičius. Kuncelebris kun li kaj la jubileulo ankaŭ episkopo de Šiauliai Mons. Eugenijus Bartulis, emerita episkopo Mons. Juozas Preikšas kaj 28 pluaj sacerdotoj. Multnombre ĉeestis la kredantoj, geparencoj, samklasanoj kaj ankaŭ esperantistoj - IKUE-anoj. Dum homilio en la Sankta Meso la arkiepiskopo - metropolito alte pritaksis la honore travivitan 33-jaran sacerdotan vojon de Mons. Lionginas Vaičiulionis dum regado de terura ateisma periodo. Severa soveta reĝimo postulis de sacerdotoj labori sub rigoraj sovetaj komunistaj leĝoj. La sacerdoto Lionginas konscience servis al la katolika Eklezio en tre malfacilaj cirkonstancoj en paroĥo Radviliškis, netimante severajn punojn. "Monsinjoro Lionginas montris ĉiam la plej grandan fervoron dum ĉiuj jaroj, vizitinte kaj konsolinte centojn da malsanuloj" - akcentis la arkiepiskopo. "Vizitado de malsanuloj kaj ilia priservo per konfespreno estas senpaga devoservo de la sacerdotoj. La homoj en ĉiuj paroĥoj, kie Mons. Lionginas servis, lin nur bone rememoras. Por ĉiuj homoj lia rilato estas ĉiam agrabla kaj afabla. Estu dankemaj al Dio por sacerdota servo de Mons. Lionginas."