Top 10 similar words or synonyms for sablobruna

ardezgriza    0.801474

rozkoloreca    0.800854

punkteco    0.798317

grizbrunaj    0.797522

blugriza    0.795933

skvameca    0.793536

bruneca    0.793285

uniforme    0.791301

blueca    0.791133

oranĝeca    0.790993

Top 30 analogous words or synonyms for sablobruna

Article Example
Maskanaso Reprodukta maskla plenkreskulo havas rustokoloran korpon kun nigra vizaĝo (kiu nomigas la specion kiel masko) kontrasta kun la kaŝtanbruna nukareo, kaj makulecaj flugiloj. En la nigra vizaĝo rimarkindas hela okulringo. La beko estas hela kun heblua larĝa bazo. Inoj, maskloj en eklipsa plumaro kaj junuloj havas striecan grizbrunajn korpojn, kun 2 horizontalaj malhelkoloraj strioj tra la senkolora (sablobruna) vizaĝo.
Flavbrova ammodramo La plej rimarkinda karaktero de tiu kamufla sablobruna birdospecio estas la brilflava traokula strio, kio nomigas la specion en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie "aurifrons" estas kunmetaĵo de du radikoj kiuj signifas respektive “or-” kaj “frunto”, kvankam vere la orflava marko estas pli ol frunta superokula elbrida.
Ruĝa perdriko Ĝia korpo longas 32-40 cm, la flugila enverguro estas 45-60 cm kaj vosto de pli da 10 cm, korpopezo 400-500 gramoj. Ĝia beko, okulringo kaj kruroj estas tre ruĝaj. La frunto estas griza, la gorĝo blanka kun nigra rando kiel kolumo al traokula strio, sube estas nigreca blanke makulita areo. Sur la flugiloj videblas vertikala bruna strio. Plenkreskulo estas sablobruna supre, kun ruĝecbruna al sablokolora ventro, helgriza brusto, kaj rimarkinda tipa makulo de strieco.
Tibeta perdriko La frunto, larĝa superokulo, vizaĝo kaj gorĝo estas blankaj. Larĝa nigra strio estas en vizaĝo el sub la okuloj kaj estas ankaŭ larĝa bruna malantaŭa kolumo. La supraj partoj estas sablokoloraj, striecaj kun ruĝeca kaj nigra koloroj. La eksteraj vostoplumoj estas brunaj kun blankaj pintoj. La suba plumaro estas pale sablokolora ege strieca je nigro, kun larĝaj brunaj strioj en la flankoj. La masklo havas nigran ventromakulon kiu estas strieca ĉe ino, kiu aliflanke estas simila al masklo sed pli senkolora, kaj la junulo estas sablobruna, kaj ne havas la distingajn markojn vizaĝajn kaj de subaj partoj de plenkreskuloj. Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ grando.
Sablopipio Tiu estas granda pipio, 16.5–18 cm longa, sed ĝi estas nedistingeblaspekta specio surgrunda, ĉefe sablobruna supre kaj pala sube. Ĝi estas tre simila al la Granda pipio, sed tiu estas iom pli malgranda, havas pli mallongajn krurojn kaj pli mallongan malhelan bekon. La Sablopipio estas ankaŭ multe malpli strieca kaj ne havas striojn en malsupraj partoj, kie brusto estas sablokolora inter gorĝo kaj ventro blankecaj. La kruroj estas flavecaj. Ties flugo estas forta kaj rekta, kaj ĝi faras karakteran alvokon "sĉip" pli altatonan ol tiu de la Granda pipio.
Alaŭdoparuo Ĝi estas 19 cm longa kaj 45 g peza birdo, grizecokra aŭ sablobruna kun milda plumaro. La supraj partoj estas pli brunaj kun la centraj vostoplumoj kaj flugilplumoj eĉ pli malhelaj; La supra kapo estas bruna kontraste kun la helgriza vizaĝo kaj estas nigreca brido el beko al okulo kaj hela nukomakulo, ĉio kiel spuro de paruedoj. La beko tamen estas nigra, pli longa, fortika kaj iome subenkurbeca; ankaŭ la gamboj estas nigraj, kaj longaj por rapidiri surgrunde. La flugo de tiu birdo ne estas forta kaj preferas flugi malalte supergrunde prefere al kuri aŭ salti rapide kion ili ĉiukaze faras se oni alproksimiĝas.
Nigraverta pasero La Saksaula pasero estas distinga, ĉefe ĉe la kapaj markoj, kaj ne konfuzeblas kun iu ajn alia birdo. La Saksaula pasero havas sablokoloran aspekton, kun plumaro varia inter kaj eĉ ene de subspecioj, kun gamo el sablokolore griza al varme sablobruna. Birdoj de la nomiga subspecio "ammodendri" estas sablogrizaj, dum birdoj "nigricans" estas similaj sed pli malhelaj, kaj la birdoj "stoliczkae" estas varme brunaj aŭ ruĝecaj. Birdoj de la subspecio "stoliczkae" kaj tiuj el sudokcidento de la teritorio de "ammodendri" diferencas ankaŭ el la kutima "ammodendri" pro manko de strieco en pugo kaj supra vosto. Birdoj de Mongolio havas pli grandan kaj fortan bekon kaj larĝajn bluecajn striojn en brusto.
Narcisomuŝkaptulo Maskloj de Narcisomuŝkaptulo estas tre distingaj en kompleta reprodukta plumaro, kun nigraj krono kaj dorso, briloranĝa gorĝo kun iom pli paloranĝa brusto, pli sulfurflava ventro ĝis la kruroj kaj blankeca pli suba ventro, oranĝaflava superokula strio (“brovo”), nigrecaj flugiloj kun po blanka flugilmakulo, oranĝaflava pugo kaj nigra vosto. Nereproduktantaj maskloj havas variajn nivelojn de flava koloro. Tiom da flavaj partoj nomigas la specion per rilato al la floro Narciso el kiu kelkaj specioj estas tre flavaj kaj aliaj montra flavajn partojn, kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo "F. narcissina". Inoj estas tute malsimilaj, kun ĝenerale sablobruna koloro, kun ruĝeckoloraj flugiloj kaj dunuancaj okulringoj. Temas pri evidenta kazo de seksa duformismo.
Ruĝa kurulo Tiuj birdoj havas longajn flavecajn krurojn—kun nur tri fingroj kaj neniu malantaŭe, do adaptitaj al kurado—kaj longajn flugilojn. Ili havas iome subenkurvitajn kaj pintakrajn bekojn nigrajn, mallongajn kaj maldikajn. La korpa plumaro estas sablobruna, paliĝante al blankeca koloro en pli malalta ventro kaj kun malhela strio inter brusto kaj ventro. La plej rimarkinda eco de tiu specio estas la kapa bildo: pli precize estas nigra traokula strio kiu malantaŭeniras ĝis la nuko suben, super ĝi estas blanka supraokula strio; super ĉio estas krono dekomence ruĝbruna sed supre griza ĝis la nuko kie kuniĝas kun la du strioj. De malantaŭe la birdo aperas tute helbruna kun tiu rimarkindaj buntaj nuko kaj krono.
Ruĝa perdriko La krono kaj supra nuko de plenkreskulo estas helbruneca kun iom da rozkolora nuanco; la frunto kaj flankaj bordoj de la krono estas helbluecgrizaj, kaj tiu birdo havas mallarĝan blankecan superokulon el suprabridoj al la rozbruna nuko. La brido havas markatan strion de nigraj plumetoj super makulo de rozruĝa haŭtaĵo. Tiu nigra koloro pluas malantaŭ la okulo, kie ĝi larĝiĝas, kaj tie etendiĝas suben ĉirkaŭ la blanka gorĝomakulo por konsistigi la supran bordon de la gorĝorando. Estas makulo de hela sablobruna plumaro ĉe orelkovriloj, kiu eliras el nigra malantxuokulo. La okulo estas ĉirkaŭata de tre brilruĝa okulringo, foje pli etenda ol ĉe la samgenranoj.