Top 10 similar words or synonyms for respondecoj

liberecoj    0.775527

regularoj    0.761033

decidoj    0.754222

politikoj    0.751822

oficoj    0.751004

juĝejoj    0.750132

aktivaĵoj    0.750094

devigoj    0.747664

iniciatoj    0.741960

devoj    0.740346

Top 30 analogous words or synonyms for respondecoj

Article Example
Universala Deklaracio de Homaj Respondecoj La "respekto pri la vivo" en la deklaracio ne limiĝas al la homa vivo, sed inkluzivas aliajn bestojn, plantojn, la grundon, la akvon kaj la aeron. La homoj zorgu pri la protekto de la naturo kaj de la aliaj vivoformoj.
Universala Deklaracio de Homaj Respondecoj En alia artikolo postulatas "vivo en sincero kaj toleremo". Tio ekzemple signifas, ke neniu homo (ankaŭ neniu politikisto, komercisto, ĵurnalisto aŭ sciencisto) rajtu mensoge, trompe aŭ manipule rilati al la aliaj homoj. Malamo, perforto kaj milito nome de religio, de ideologio aŭ de politika opinio ne akordigeblas kun la celoj de la deklaracio. Religiaj komunumoj kaj aŭtoritatoj, kiuj predikas malamon, perforton, maltoleremon aŭ eĉ militon, meritas la perdon de sia anaro kaj de sia reputacio.
Universala Deklaracio de Homaj Respondecoj Altan signifon havas la "samvaloro de viro kaj virino", kaj la partnereco en geedzeco kaj simile firmaj interhomaj rilatoj. La duopa kunvivado de viroj kaj virinoj estu karakterizata per amo, fidelo, konstanteco kaj respekto. La geedzeco kaj simile firmaj interhomaj rilatoj donu protekton kaj subtenon al la partneroj kaj, se ili ekzistas, al iliaj infanoj. Neniu kontraŭ sia volo rajtas esti devigata al geedza rilato. Seksa ekspluato kaj perforto estas kondamnataj.
Universala Deklaracio de Homaj Respondecoj Plia artikolo postulas "justan kaj egalrajtan konduton", respondecan trakton de posedaĵoj de aliuloj kaj laŭregulan traktadon de tiaj posedaĵoj. Ĉiu formo de prirabo, de ekspluato, de trompo, de ruza erarigo kaj de socia subpremo de alia homo estas konsiderata malusta kaj malhumana. Ĉiu homo uzu sian posedaĵon tiel, ke ĝi samtempe servu al la universala bono de la homaro.
Universala Deklaracio de Homaj Respondecoj La Universala Deklaracio de Homaj Respondecoj – angle "Universal Declaration of Human Responsibilities", germane "Allgemeine Erklärung der Menschenpflichten" – estas iniciato de la Inter-Aga Konsilio, malformala ligo de eksaj ŝtatestroj kaj registaraj gvidantoj, kiun en 1983 iniciatis la eksa japana ĉefministro Takeo Fukuda, en proksima kunlaboro inter alie kun la eksa germana federacia kanceliero Helmut Schmidt. La deklaro estu ampleksigo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu estas la fundamento de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de la interŝtata kunlaboro post la Dua Mondmilito. La Universala Deklaracio de Homaj Respondecoj kreiĝis en 1997 kaj publikiĝis por diskuto ene de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la mondaj amaskomunikiloj. Laŭ la modelo de la deklaro pri homaj rajtoj, ĝi priskribas anstataŭ rajtoj vicon da devoj, kiuj estu ligaj por ĉiuj homoj, antaŭ ĉio la morala devo agi humanece.