Top 10 similar words or synonyms for reproduktigis

pendigas    0.837021

stokis    0.831172

kulturas    0.830705

elhakis    0.829808

dresas    0.823794

enportis    0.822314

diserigas    0.820531

retrovas    0.816658

kultivadas    0.815513

hakis    0.809723

Top 30 analogous words or synonyms for reproduktigis

Article Example
Kondoroj Al tio aldonendas ankaŭ la malrapida reproduktado (po nur unu ido ĉiuj du jaroj). Tiele la Kalifornia kondoro eĉ malaperis de la sovaĝa vivo inter jaroj 80-aj kaj 90-aj de la 20-a jarcento. Poste oni reproduktigis ilin en bestoĝardenoj kaj reenalportis ilin al la sovaĝa vivo. Tamen tiuj idoj naskitaj nesovaĝe ne facile pretervivas, ĉar ili ne timas homojn kaj facile estas mortigataj.
Kalifornia kondoro Al tio aldonendas ankaŭ la malrapida reproduktado (po nur unu ido ĉiuj du jaroj). Tiele la Kalifornia kondoro eĉ malaperis de la sovaĝa vivo inter jaroj 80aj kaj 90aj de la 20a jarcento (pli malpli inter 1987 -nur ĉirkaŭ 17 ekzempleroj vivaj- kaj 1992). Poste oni reproduktigis ilin en bestoĝardenoj kaj reenalportis ilin al la sovaĝa vivo (dum 1991 en Kalofornio, en 1996 inter Arizonio kaj Utaho, poste en parko Granda Kanjono). Tamen tiuj idoj naskitaj nesovaĝe ne facile pretervivas, ĉar ili ne timas homojn kaj facile estas mortigataj aŭ memfrapas kontraŭ kablojn.
Kokcinelo Komence de la 20-a jarcento oni kolektis en Kalifornio la kokcinelojn "(Hippodamia)" dum travintrado en montaro kaj alportis ilin en ĝardenojn por lukti kontraŭ la afidoj. Ekzistis ankaŭ firmao, kiu en laboratoriaj kondiĉoj reproduktigis la kokcinelojn kaj, vendis ilin po kilogramoj (en kilogramo estas proksimume 9 miloj da individuoj). Oni ankaŭ importis kokcinelojn, ekzemple la specion "Rodolia eardinalis" oni importis en la jaro 1889 el Australio en Kalifornion por ekstermi tie la ŝildlaŭson "Icerya purchasi" sur citronarboj. Poste, helpe de tiu kokcinelo, la ŝildlaŭso estis ekstermita ankaŭ en aliaj 1okoj kie ĉi-lasta malutilis al eitronarboj. Ankaŭ kontraŭ la ŝildlaŭsoj sur kokosarboj kaj bananarboj estis uzataj kokcineloj. En oranĝerioj oni sukcesplene uzis la kokcinelojn "Cryptolemus montresouri" kaj "Exochomus flavipes" por lukti kontraŭ ŝildlaŭsoj. Kontraŭ ŝpinakaroj oni povis lukti helpe de kokcinelo "Stethorus punctillum".
Bubastiso Bubastis estis lokita en la sudorienta parto de Nildelto, sur la orienta bordo de la Pelusa riverbranĉo. Administrado de la urbo estis bazita sur la plantado de cerealoj, ĉar Bubastiso estis lokita en la ĉefa zono de produktado de grenoj en la Mediteranea regiono — Suba Egiptio. Eĉ antaŭ la apero de la urbo, proksime 5-a jarmilo a.K., la egiptaj triboj havis terkultivadajn komunumojn, kie ili kreskis hordeon, tritikon, fagopiron, linon. Tie ankaŭ estis disvastigita brutproduktado - ili reproduktigis brutojn, ŝafojn, hejmajn kaprojn kaj suedojn. Konstruo en Bubastiso estis kondukita ĉefe kun uzado de importitaj materialoj (en templlaboro estis ofte uzata ruĝa granito), kiu estis kunportita sur Nilo el Supra aŭ Alta Egiptio al Nubio. Disvolviĝon de komerco helpis trovo de grava transtera vojo el Egiptio al la orienta Sinajo (importo de kupro, turkiso), al Palestino (importo de ligno, porfiro), ktp. Ankaŭ la kanalo de Faraonoj, antaŭaĵo de Sueza Kanalo, disvastigis maran komercvojon al sudo.
Havaja ansero La Nene estas la plej rara ansero en la mondo. Oni supozas, ke ĝi estis iam komuna, kun ĉirkaŭ 25,000 Havajaj anseroj vivantaj en Havajo kiam la kapitano James Cook alvenis en 1778. Tamen, ĉasado kaj enmetitaj predantoj, kiaj la Malgranda herpesto, porkoj, kaj katoj, malpliigis la populacion al nur 30 birdoj ĉirkaŭ 1952. Tamen, tiu specio bone reproduktiĝas en kaptiveco, kaj estis sukcese reenmetita; en 2004, oni ĉirkaŭkalkulis ke estis 800 birdoj en naturo, kaj 1000 en akvobirdaj kolektoj kaj bestoĝardenoj. Tamen, estas iom da zorgo pro interna reproduktado pro la malgranda dekomenca populacio. La naturrezervejo WWT Slimbridge, en Anglio, ludis gravan rolon en la sukcesa reproduktado de la Havaja ansero en kaptiveco. Sub direktorado de la konservisto Peter Scott, oni reproduktigis ĝin el riska bordo al formorto dum la 1950-aj jaroj al pli posta reenmeto en naturon en Havajo. Estas ankoraŭ Havajaj anseroj ĉe Slimbridge nuntempe. Ili povas nune troviĝi en kaptiveco en ĉiu ejo de WWT. Sukcesaj reenmetoj okazis ankaŭ ĉe ranĉoj de Haleakala kaj Piiholo en Maui.