Top 10 similar words or synonyms for punŝoto

profildono    0.841122

eksprespoŝto    0.813292

tenila    0.809254

turnigo    0.808561

tuŝoprobado    0.805952

artikulaciata    0.804649

malvolvado    0.802725

uip    0.800928

deformigo    0.799027

piedfrapado    0.795231

Top 30 analogous words or synonyms for punŝoto

Article Example
Penalo (futbalo) En futbalo penalo (aŭ "punŝoto") estas speciala formo de rekta libera ŝoto farota de la penalpunkto al la golejo, kiu estas defendata sole de la opona golulo.
Pelé Dum lia vivo li faris 1281 golojn dum oficialaj ludoj. En la 19-a de novembro de 1969, je 23h11 en la Stadiono Maracanã en Rio de Janeiro, li faris sian 1000-an golon dum la matĉo CR Vasco da Gama 1 - 2 Santos FC. 65157 homoj spektis la matĉon de la turniro Roberto Gomes Pedrosa, tiama nacia turniro de Brazilo. La golo estis frukto de punŝoto kaj la viktimo estis la golisto Andrada.
Juventus FC Somere de 1980 la Federacio decidis, post multaj jaroj, repermesi la aĉeton de fremdaj ludistoj kaj ĝuste de Arsenal alvenis la irlanda Liam Brady kaj Juventus reprenis sian lokon kape de la klasifiko. Estis malfacile lukto kontraŭ Roma kaj Napoli sed ankaŭ tiujare Juventus restis unua je la fino. La ĉampionado 1981-82 komencis tuj per ses venkoj sed poste Fiorentina superis Juventus kaj finis ĉekape la unuan rondbatalon. Spurto inter du decidis ankaŭ tiun ĉampionadon kaj ankaŭ tiufoje Juventus gajnis je unu poento dankal punŝoto de Liam Brady kiam mankis nur 15 minutoj al la fino de la lasta matĉo.
Juventus FC Por multaj ludistoj estis la lasta matĉo kun blankanigra trikoto: Tardelli, Rossi, Boniek kaj postan jaron okazis totala renovaĵo. Alvenis la avanuloj Aldo Serena kaj Michael Laudrup, la halfoj Massimo Mauro kaj Lionello Manfredonia. La komenco de la piedpilka jaro estis entuziasma. Juventus gajnis unuajn ok matĉojn kaj finis la unuan rondbatalon unua kun avantaĝo je 6 poentoj de Napoli kaj 8 de Roma. Intertempe Juventus ludis en Tokjo por la Interkontinenta Pokalo kontraŭ Argentinos Juniors. Je la komenco de dua duontempo Ereros markis por la argentinoj kaj post ok minutoj Platini egalstatigis per punŝoto, tuj post denove Platini markis per belega golo sed la arbitro nuligis la golon por ofsajdo de Brio, ankoraŭ la argentinoj markis sed je 8 minutoj de la fino Laudrup egalstatigis ankoraŭ. La rezulto ne ŝanĝis poste, ĝis la fino de la ekstertempoj. Granda performanco, dum la decidaj punŝotoj, de la golulo Tacconi, kiu paratis du punŝotojn al la kontraŭuloj, gajnigis unuafoje la pokalon al Juventus.
Juventus FC Hirzer restis en Torino nur du jarojn sed dum 1928 alvenis de Casale Monferrato la arierulo Caligaris kiu jam ludis kun Rosetta kaj Combi en la nacia teamo; poste, dum 1929, de Argentino alvenis la avanulo Raimundo Orsi kaj fine dum 1930 alvenis de Alessandria la mezulo Giovanni Ferrari. Tiel Juventus komencis ĉampionadon 1930-31 kun grandega teamo. De 1929 la ĉampionadon oni ludis per unika nacia serio de 18 teamoj kaj je la mezo de la ĉampionado 1930-31 Juventus estis jam gajninta 14 el 17 matĉoj kaj facile Juventus restis unua ĝis la fino gajninte la trian ĉampionadon de sia historio. Dum 1931-32 la plej granda rivalo estis Bologna kiu restis longe en unua loko. Sed je la 26a ludtago Juventus surpasis Bologna, tuj antaŭ rekta matĉo kiu okazis en Torino. Juventus venkis Bologna 3-2 per decida golo markita de Vecchina je dek minutoj de la fino kaj kvara Venŝildo estis konkerota. Posta ĉampionado (1932-33) estis tute senlukta: Juventus gajnis la ĉampionadon du ludtagojn pli frue ol la fino, la plej bona golmarkisto estis avanulo de Juventus Felice Placido Borel kun 29 goloj. Pli batalita estis male ĉampionado 1933-34 kiam Juventus luktis longe kontraŭ Ambrosiana Inter. Je 7 ludtagoj de la fino okazis en Torino direkta matĉo kiam Ambrosiana havis unu poenton da avantaĝo. La matĉon oni ludis sub la pluvo kaj la rezulto estis egalstato 0-0 ankaŭ pro eraro de Orsi kiu maltrafis la eblecon marki per punŝoto. Sed post tiu matĉo impresa sinsekvo de 6 venkoj ebligis superon de rivalo kaj atingon de plia Venkŝildo. Denove Borel estis plej bona golmarkisto ĉifoje per 31 goloj. Dum 1933 Juventus translokiĝis denove, ĉifoje al nova "Stadio Benito Mussolini" konstruita por la Tutmonda Universitataj Ludoj kaj renomita post la dua mondmilito Urba Stadiono. Dum ĉampionado 1934-35 okazis denove longa batalo kun Ambrosiana Inter kaj la du teamoj alvenis al la lasta ludtago egalstate en la unua loko de klasifiko. Juventus ludis en Florenco kaj Ambrosiana en Romo kontraŭ Lazio. Dum Ambrosiana kolapsis pro malgajno 4-2, Juventus venkis Fiorentina 1-0 per golo de Giovanni Ferrari kaj konkeris kvinan sinsekvan ĉampionadon. Ĝi estis ankaŭ la lasta matĉo kun Juventus de Giovanni Ferrari kiu dum la somero de 1935 lasis Juventus por iri kurioze ĝuste al Ambrosiana Inter kie la ludisto gajnos ankoraŭ multe, tiom ke li estas ankoraŭ nun la rekordulo de gajnitaj italaj ĉampionadoj. Ankaŭ Raimundo Orsi forlasis tiam por reiri al Argentino.