Top 10 similar words or synonyms for pumpvalvoj

condruses    0.904777

akanemaruta    0.894084

jimstratton    0.892411

kishartyán    0.892250

alexveselkov    0.891146

aduatiques    0.888303

ivobenko    0.888188

novichkova    0.887862

gomyou    0.886761

sajószöged    0.885557

Top 30 analogous words or synonyms for pumpvalvoj

Article Example
Valvo (blovinstrumento) Pluaj pumpvalvoj:
Valvo (blovinstrumento) Pro konstruaj kaŭzoj ĉi tiu solvo taŭgas aparte por instrumentoj kun pumpvalvoj.
Valvo (blovinstrumento) Nuntempe kutimaj estas precipe jenaj du konstrumanieroj: pumpvalvoj (ankaŭ nomataj Périnet-valvoj) kaj turnovalvoj (ankaŭ nomataj cilidrovalvoj).
Valvo (blovinstrumento) Je la malsupren-premado de valvo la aerfluo estas kondukata mallongdaŭre tra la valvo-plilongigo "kaj" la valvokonekto. Per tio ekestas ne klare difinita tubolongeco, pro kio la ludenda tono estas ege variema laŭ alteco. La tono do ne sonas klara, sed naza, subpremita, pala kaj dampite mallaŭta. Al komencantoj foje okazas, ke ili ŝaltas la valvon senintence nur duone aŭ tro malrapide aŭ ke la valvo pro manka oleado kroĉiĝas, kaj ĵus tiam aperas nedezirata „prem“-efekto, kiu en klasika muziko estas misa. Ĉefe je trumpetoj kun pumpvalvoj oni uzas ĉi tiun efekton intence, ĉar ĝi estas klare dezirata, en ĵazo, salso, popularmuziko aŭ en klasika Nova Muziko (post 1950): La "premaĵo" per duonpremita valvo kaj la frazigomanieroj ligitaj kun tio per tro malrapide ŝaltitaj valvoj (ekz. je ĵaztrumpetisto Chet Baker). Tiu ĉi ludmaniero ebligas ankaŭ al valvoinstrumentoj glitsono-efekton. Tiu ĉi ludmaniero estas malpli ebla je trumpetoj kun turnovalvoj: Konstruad-kaŭze la turnovalvoj situas je akustika loko, kie ĉefe troviĝas svingamplitudo (maksimuma premo) de la svinga aerkolono, kio malfaciligas la la blovisto la influadon per lipoj kaj buŝkavo. Je kutimaj Perinet-trumpetoj la valvo ofte troviĝas en la akustika duono de la tubo, kie relative ofte troviĝas svingonodoj (minimuma premo). Krome ekzistas diferenco pri la premvojo de la valvo: Je trumpetoj kun pumpvalvoj ĝi estas proks. 17 mm, je turnovalvoj proks. 8 mm. La kontrolo de la valvopozicio estas pli bona je pli longa premvojo.
Valvo (blovinstrumento) Plua interpreta ludotekniko, ĉefe aŭdebla je pumpvalvoj, estas „tremsono“. Ekzistas multegaj specialprenadoj, uzataj pro intonaciaj kialoj aŭ principe ne aŭ nur por veraj triloj esceptakaze kiel t.n. helpprenadoj. Al la specialprenadoj apartenas ekz. g (0 aŭ 1+3), b♭ (1 aŭ 1+2+3), c (0 aŭ 2+3), c♯ (1+2, 3 aŭ 1+2+3), d (1 aŭ 1+3), e♭ (2 aŭ 2+3) ktp. La alternativ- aŭ specialprenadoj plimultiĝas, kaŭzate de la pli kaj pli malvaste situantaj suprotonoj, ju pli altaj estas la elektataj tonoj. Tremsonon oni generas per tio, ke oni alterne anstataŭas normprenadon en plejeble rapida maniero per specialprenado sur la sama tonalto, per kio ekestas sonkolora trilo sur la sama tonalto. Ankaŭ ĉi tiu ludmaniero jam delonge establiĝis en ĵazo kaj en stiloj al ĝi proksimaj, kaj foje ankaŭ nuntempaj klasikaj komponistoj klare postulas ĝin.