Top 10 similar words or synonyms for preterblovado

plektro    0.827135

tongenerado    0.823905

akordotonoj    0.798570

multiplikata    0.794917

kvartoj    0.794834

fremdnoto    0.794415

broso    0.785541

unusono    0.780524

streĉata    0.780104

ekstenso    0.778549

Top 30 analogous words or synonyms for preterblovado

Article Example
Preterblovado Preterblovado estas tekniko de ludi blovinstrumentojn en kiu la ludisto ŝanĝas la forton de la aerkolumno por ŝanĝi la tonalton de la noto. Ĝi ankaŭ povas signifi la ŝanĝon senintencan de tonalto kiun ludistoj mallertaj faras per tro forte blovi. La plej ofta uzo estas ebligi al la muzikisto ludi notojn en la dua, tria, ktp. oktavoj, per eksciti la duan, trian, ktp. harmonojn. Do, ekz., kun nur unu fingrado, ludisto de stanfajfilo povas leĝere blovi kaj soni noton, blovi pli forte kaj soni la noton unu oktavo super per eksciti la duan harmonon, kaj tre forte blovi por eksciti la trian harmonon kaj soni la noton unu oktavo kaj kvinto super. Iuj flutoj, ekz, la fujaro, havas mallarĝan boraĵon, kiu permesas multajn da harmonoj per preterblovado. Do, kun nur tri fingrotruojn, tiaj flutoj povas ludi kompletan gamon diatonan trans du oktavojn. Simile, la mallarĝaj boraĵoj de iuj muzikiloj latunaj, ekz. trumpetoj permesas ludadon de multajn harmonojn, kaj oni povas ludi gamon kompletan trans multajn oktavojn kun nur tri valvoj.
Sahib Shihab Shihab evoluigis aparte je transversa fluto per preterblovado memstaran stilon kaj kontribuis – simile kiel ankaŭ Frank Wess – decide al la venko de la instrumento en ĵazo.
Flaĝolettono Fizike flaĝolettono korespondas al la naturtonoj ĉe blovinstrumentoj, je kiuj oni povas per konvenaj teknikoj (preterblovado) generi kromajn oscilonodojn en la aerkolono.
Klarneto Klarnetoj havas la plej grandan ton-amplekson el ĉiuj ordinaraj blov-muzikiloj, tamen la plej akutaj notoj estas malofte ludataj pro ties malfacileco, ton-agordo kaj malpli alta sonkvalito. Preterblovado eblas en klarneto, tamen ĝi ne estas ofte ekspluatata.
Safuno Xaphoon "(Esperante : Safuno)", estas kromnomata "Bambua saksofono" aŭ "unuobla-anĉa instrumento". Ĝi havas cilindran tubon kun cilindran boraĵon kaj iomete ekflamitan sonon. La Safuno ludeblas plene je kromamta skalo iom preter 2 oktavoj kaj preterblovado ĉe la 12a, kiel klarneto.
Tonetendo Malgraŭ tio, ke ĉiu muzikilo havas ĝian registron kutiman, ludistoj lertaj povas superi la tonamplekson de sia instrumento kiam la etendo iomete superas ĝin. Ludistoj de lignaj blovinstrumentoj povas ludi super la plej alta noto per fingradoj alternaj kaj preterblovado, sed kutime ne povas ludi sub la plej malalta noto. Ludistoj de latunaj blovinstrumentoj ankaŭ povas superi la tonamplekson de tia instrumento per preterblovado. Krome, latunaj blovinstrumentoj havas "piedtonojn" ĉe la fundamenta frekvenco de la muzikilo, ĉar ĉi tiuj piedtonoj estas malforte aŭdeblaj ili ne kutime ludiĝis, sed lertaj muzikistoj povas uzi ilin.
Ĉamkorno La ĉamkorno funkcias simile al bekfluto, efikas tamen kiel ferma fajfiloj. Tio ebligas la realigo de malaltaj bekflutovoĉoj je relative komforta fingrado. Same malaltaj bekfluto (baso, grandbaso, subbaso) male estas ege grandaj kaj nepraktikaj. Anstataŭe preterblovado ne eblas, kiu sekvigas relative malvastan tonamplekson de apenaŭ pli ol oktavo. Ankaŭ ĝia laŭteco malplias.
Blovado Je blovinstrumentoj oni impulsas aerkolonon en cilindra instrumentokorpo per blovado al osciladoj. La blovtekniko kaj la formo de la buŝaĵo povas esence influi la sonkarakteron. Tono ankaŭ estas generebla per preterblovado: per akra ekblovado oni generas je lignaj blovinstrumentoj anstataŭ la bazotono pli altan naturtonon, je latunaj blovinstrumentoj oni atingas tio per pliigita lipstreĉado. Per cirkulspirado tono povas kontinue kaj seninterrompe plusoni.
Naturtonserio Jen la naturtonoj gravas je preterblovado. Sur malfermaj flutoj kaj anĉinstrumentoj kun konusa tubo oni povas preterblovi sur ĉiuj naturtonoj, fakte tamen oni preterblovas ĝis la 4-a naturtono. Esceptoj estas la naturtonflutoj (malfermaj flutoj sen prentruoj aŭ klapoj), sur kiuj nur la naturtonaro estas ludebla. Sur ĉi tiuj instrumentoj oni preterblovas ĝis la 8-a naturtono aŭ eĉ pli alte. Sur fermaj flutoj kaj anĉinstrumentoj kun cilindra tubo oni nur povas preterblovi sur la malpar-nombraj naturtonoj, fakte oni nur preterblovas je la 3-a kaj 5-a naturtono, ĉar preterblovado je la 7-a naturtono ne nur estas malfacila, sed ankaŭ kondukas al intonaciaj problemoj, ĉar ĉi tiu tono klare deiras de la analoge diatone aŭ egalŝtupe agordita tono.
Fendosono Por la generado de sumaj kaj diferencaj tonoj en blovinstrumentojn ĉefe estas decida la osciladmaniero de la aerkolono en la interno de sontubo kaj buŝaĵo. Latunblovistoj kiel Albert Mangelsdorff, Vinko Globokar aŭ Michel Godard (sed ankaŭ flutistoj) produktas plursonojn plejofte per samtempa kantado kaj ludado de malsamaj tonaltoj kaj per la kombinotonoj rezultantaj el tio, lignoblovistoj kiel Theo Jörgensmann uzas por tio kutime apartajn almetoteknikojn kaj ŝanĝojn de la ekblovopremo (preterblovado) samkiel apartajn prenteknikojn. Sonoj generitaj per ĉi tiuj teknikoj dependas altgrade de la akustikaj ecoj de ĉiu instrumento, sed ankaŭ tiuj de ĝia ludanto (ekz. formo kaj mezuro de la gorĝo).