Top 10 similar words or synonyms for parviflora

cordifolia    0.957328

latifolia    0.956809

tomentosa    0.953329

repens    0.952356

desf    0.951986

lanceolata    0.951135

patens    0.950218

humilis    0.949797

glomerata    0.949252

roxb    0.948550

Top 30 analogous words or synonyms for parviflora

Article Example
Narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj La natura vegetaĵaro de la ekoregiono estas tri-etaĝa arbaro adaptata al musono kaj sek-sezona klimato. La arbaroj tipe havas supran kanopeon je 15–25 metroj, suban kanopeon je 10-15 metroj kaj subarbaraĵon je 3-4 meter. Granda tektono ("Tectona grandis") estas la dominanta kanopeoarbo, akompanata de "Diospyros melanoxylon", "Anogeissus latifolia", "Lagerstroemia parviflora", "Terminalia tomentosa", "Lannea coromandelica", "Hardwickia binata" kaj "Boswellia serrata".
Hindoĉinaj mangrovoj La hindoĉinaj mangrovoj ampleksas diversan nombron de arboj kaj aliaj plantoj kiu varias laŭ la apudeco de la marbordo. La marbordliniaj arboj estas ĉefe blankaj avicenioj ("Avicennia alba") kaj la internlanda zono malantaŭ ili, kie la akvo estas malpli sala, konsistas el stretfolia rizoforo ("Rhizophora apiculata") kaj "Bruguiera parviflora".
Siberia nana pino La siberia nana pino ("Pinus pumila") estas pino hejma en nordorienta Azio, inkluzive de la insuloj de Japanujo. Tiu arbeda pino altas ekde 1–3 m, ĝis escepte ĝis 5 m, sed ĝi povas havi branĉojn laŭlonge de la grundo kiuj estas pli longaj. En la montaroj de norda Japanujo, ĝi kelkfoje hibridiĝas kun la parenca malgrandflora pino ("Pinus parviflora"); tiuj hibridoj ("Pinus x hakkodensis") estas pli grandaj ol "P. pumila", atingante okaze altecon de 8–10 m.
Urtikanta planto La efikoj de la pikantaj haroj de "Urtica" specio, precipe kelkaj subspecioj de "Urtica dioica", estis atribuita al nombro de substancoj, kiaj histamino, acetilkolino, serotonino kaj formiata acido. Histamino estas ero de la pikantaj haroj de alia "Urtica" specio (ekz. "U. urens" kaj "U. parviflora") kaj de "Jatropha urens" kaj "Laportea" specio. En vertebruloj, histamino estas neŭrotransmisiilo. Kiam ĝi estas liberigita nature, rezultas inflamo de la haŭto, kaŭzanta doloron kaj jukadon. Injekto de histamino de pikantaj haroj ŝajne havas la saman efikon.
Nucifrago La plej grava manĝoresurso por ambaŭ specioj estas la semoj (pinikernoj) de diversaj Pinoj ("Pinus" sp.), ĉefe de tiuj de malvarma klimato (malproksima nordo aŭ alta altitudo) specioj de Vejmuta pino ("Pinus" subgenro "Strobus") kun grandaj semoj: "P. albicaulis, P. armandii, P. cembra, P. flexilis, P. koraiensis, P. parviflora, P. peuce, P. pumila, P. sibirica" kaj "P. wallichiana", kaj ankaŭ la pinsempinoj kaj "P. bungeana" de la subgenro "Ducampopinus". En kelkaj regionoj, kie ne estas iu ajn el tiuj pinoj, ankaŭ la semoj de Piceo ("Picea" sp.) kaj Avelujo ("Corylus" sp.) formas gravan parton de la dieto. La bekoj de tiuj birdoj estas specializitaj iloj por elpreni semojn el la pinfruktoj.
Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj La montarbaro havas malferman kanopeon kaj estas karakterizita de "Schefflera abyssinica", "S. mannii", "Prunus africana", kaj "Nuxia congesta". En Monto Kameruno, la montarbaroj etendiĝas ĉe altitudoj inter 1 675 m al 2 200 kaj 2400 m. Ĝi transiras en montaran arbustaron kaj finfine en montaran herbejon, sub-altmontarajn komunumojn kaj rokaĵajn vivejojn je la plej altaj altitudoj. La bone dreniĝintaj deklivoj konsistantaj el poroza lafoelfluoj sur Monto Kameruno subtenas herbejojn de tufaj poacoj kaj ciperaca vegetaĵaro, inkluzive de "Pennisetum monostigma", "Swertia abyssinica", "Myrica humilis", kaj "Agauria salicifolia". Lafo-malfermejoj super 2 000 m ankaŭ subtenas orkidojn kiel "Brownleea parviflora" kaj "Holothrix tridentata" same kiel aliajn herbojn. Sub-altmontara herbejaj komunumoj troviĝas ekde ĉ. 2 000-2 200 m en Monto Kameruno kaj ekde 2 500 m en Bioko. Karakterizaj specioj inkludas "Andropogon amethystinus", "Deschampsia mildbraedii", "Agrostis mannii", "Koeleria cristata", kaj "Bulbostylis erratica".
Ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj La sekaj deciduaj arbaroj tipe estas konsistigitaj el tri etaĝoj, kun supra kanopeo kiu atingas 15–25 m, alta intera tavolo de 10–15 m, kaj subarbaraĵo je ĉirkaŭ 3–5 m. La vegetaĵaro estas karakterizita de fortika ŝoreo, kutime asociigita kun "Anogeissus latifolia", "Terminalia alata", "Lagerstroemia parviflora", "Pterocarpus marsupium", "Aegle marmelos", "Syzygium operculatum", "Symplocus racemosa", kaj "Croton oblongifolius". Lianoj estas komunaj en pli densaj arbaroj. Seka decidua arbedaro kiu kreskas ĝis alteco de ĉirkaŭ 3-6 metroj estas komuna biotopo-tipo en tiu ekoregiono. Tiu arbedaro inkludas bambuon kaj arbedoj kiaj "Holarrhena" kaj "Dodonaea". Je pli altaj altitudoj, estas "ŝola"-arbaroj karakterizitaj de "Phoenix robusta", "Pterospermum acerifolium", kaj "Clematis nutans". La ekoregiono ankaŭ inkludas arbarerojn de humidaj deciduaj arbaroj kaj marĉajn areojn, kun pluraj interesaj plantospecioj ("Syzygium cumini", "Manilkara hexandra", "Ficus" spp., "Mallotus philippinensus") kiuj estas tipaj por humidaj deciduaj arbaroj.
Nuksrompulo La plej grava manĝoresurso por tiu specio estas semoj (pinsemoj) de diversaj Pinoj ("Pinus" sp.), ĉefe tiuj specioj de malvarmaj klimatoj (malproksima norda kaj alta altitudo) de Vejmuta pino ("Pinus" subgenro "Strobus") kun grandaj semoj: "P. armandii, P. cembra, P. koraiensis, P. parviflora, P. peuce, P. pumila, P. sibirica" kaj "P. wallichiana", kaj ankaŭ la du pinsempinoj de la subgenro "Ducampopinus, nome P. bungeana" kaj "P. gerardiana". En kelkaj regionoj kie ne estas iu ajn el tiuj pinoj, la semojn de Piceo ("Picea" sp.) kaj Avelujo ("Corylus" sp.) formas gravan parton de la dieto. La formoj kiuj manĝas avelojn havas pli dikajn bekojn por por rompi ties malmolajn ŝelojn per speciala bordo en la interno de la bekobordo ĉebaze. Se la ŝelo estas tro malmola, la birdo tenas la pinsemon inter siaj piedoj kaj frapas per sia beko kvazaŭ per ĉizilo.