Top 10 similar words or synonyms for parko

naturrezervejo    0.757457

rezervejo    0.738684

naturparko    0.646627

naturrifuĝejo    0.634153

naĝejo    0.628215

ĝardeno    0.625296

protektejo    0.621520

marmonumento    0.599701

parkon    0.591191

park    0.585390

Top 30 analogous words or synonyms for parko

Your secret weapon. Online courses as low as $11.99

Article Example
Parko Parko estas sekcio de lando ofte apartigita de ŝtato, por amuzo aŭ distriĝo de civitanoj. Multaj parkoj montriĝas je la natura beleco de la lando, plene de arbaro, rivero, montaro, aŭ aliaj vidindaĵoj. Tamen, parko povas esti simple herba tereno en urbo.
Danuba Parko La Danuba Parko en la 22a distrikto de Vieno estis konstruata inter 1961 kaj 1964 por la Internacia Ĝardena Ekspozicio en 1964. La vaste videbla Danuba Turo staras sur la tereno de la parko.
Parko Retiro Parko Retiro en la hispana Parque del Retiro de Madrid, sed pli famkonata nur kiel "El Retiro", estas 118-hektara parko de Madrido. Ĝi estas unu el la plej konataj kaj simbolaj lokoj de la ĉefurbo de Hispanio.
Parko Thabor La parko Thabor aŭ Thabor, situanta en Rennes proksime de la urbocentro, estas publika parko organizita sur pli ol dek hektaroj, kies aparteco estas la miksado de francastila ĝardeno, anglastila ĝardeno kaj grava botanika ĝardeno. Ĝia nomo referencas al monto superanta la Maron Kineret (fr: lac de Tibériade) en Israelo, monto Tabor.
Parko Thabor La aliro al la parko eblas per ses enirejoj apertaj al la diversaj stratoj jam cititaj. Ĝi estas alirebla per la buso numero 3, halto Thabor ; la plej proksima stacio de metroo estas Sainte-Anne (eo: sankta Anna). La parko estas malfermita dum la tuta jaro.
Parko Thabor En la franca Revolucio, la tuto de la ekleziaj bienoj estis alligitaj al la Ŝtato. En la 10-a de Majo 1793, Rennes fariĝis posedanto de tiuj kampoj sekve de interŝanĝo kun la Ŝtato : la armeo deziris krei armilejon en la urba maljunulejo, la urbo « ricevas » Saint-Melaine por loĝigi siajn maljunulojn. La maljunulejo de Catherinettes kaj la konstruaĵoj de Saint-Melaine same kiel ties legomĝardeno fariĝis la ĝenerala maljunulejo. Publika promenado estis organizita sur la aliaj kampoj de la episkopejo kaj de la benediktanoj ; la korto de la episkopejo estas ĝia ĉefa enirejo.
Parko Thabor Kun la subskribo de la konkordato de 1801, la episkopo reakiris sian palacon, sed ne la ĝardenojn, kiuj restis posedaĵo de la urbo. Kaŭzo de longaj konfliktoj, la nura alirejo al la ĝardeno restis la palaco de la episkopo. La urbo malfermis alirejon per la strato de Fougères, sed la episkopo sin deklaris ĝanata de la vizitantoj, kiuj pasas preter liaj fenestroj. En 1812, alirejo per la strato de Palestino ebligis solvi tiun problemon. De 1811 ĝis 1814, jura batalo komenciĝis inter la episkopejo, kiu deziris reakiri sian antaŭan posedaĵon, kaj la urbo Rennes kiu deziris konservi ĝin. En 1814, la grafo de Ferrières, eksterordinara komisiito sendita en Bretonio de Ludoviko la 18-a, decidis ke la episkopo rajtas reakiri sian antaŭan plezurĝardenon : la publika promenado reduktiĝis pro tio.
Parko Thabor Statuo de Bertrand du Guesclin estis starigita ekde la kreado de la herbobedo en ĝia centro. Realigita de Dominique Molknecht, ĝi ne estis ŝatata de siaj samtempuloj. Ĝi estis translokita en 1938 okcidente de la herbobedo kaj poste detruita de vandaloj en 1946.
Parko Thabor Ĉiu planto estas identigita per tabuleto indikanta ĝian sciencan klasifikon. Kolorkodo ebligas identigi la plantojn laŭ ilia ĉefa propreco : ruĝa por la kuracaj plantoj, blanka por la nutraj plantoj, flava por la industriuzaj plantoj, nigra por la toksaj plantoj kaj fine verda por la aliaj plantoj.
Parko Thabor Inter la rozĝardeno, la botanika ĝardeno kaj la francastila ĝardeno, spaco vasta je estas izolita de la publiko per dratretoj. temas pri eksperimenta loko por la esplorprogramo Ecorurb, kies celo estas kompreni la efikoj de la urbanizado super la biodiverseco. La dratretigita terparcelo devas precipe ebligi kompreni la procezon de reokupo de la vegetaloj sur virga grundo kun aŭ sen aldono de semoj. Por tio, la grundo estis steriligita kaj poste izolita de la resto de la parko.