Top 10 similar words or synonyms for paasio

alegret    0.780387

piñó    0.774727

echavarría    0.770785

queiroz    0.766277

orbón    0.765083

alvares    0.762978

cuadrado    0.762199

domènec    0.759530

baró    0.759481

onésimo    0.758958

Top 30 analogous words or synonyms for paasio

Article Example
Rafael Paasio Rafael PAASIO (naskiĝis la 6-an de junio 1903, mortis la 17-an de marto 1980) estis finna politikisto. Li dufoje estis ĉefministro de Finnlando: unuafoje de la 27-a de majo 1966 ĝis la 22-a de majo 1968 kaj duafoje de la 23-a de februaro ĝis la 4-a de septembro 1972.
Rafael Paasio Rafael Paasio unue estis presisto kaj poste iĝis ĵurnalisto. En 1942 li iĝis ĉefredaktoro de la socialdemokratia taga gazeto "Turun Päivälehti". Ekde la jaro 1948 li estis membro de la nacia parlamento kaj reprezentis la Finnlandan Socialdemokratian Partion, kies prezidanto li estis inter 1963 kaj 1975. Li klopodis havi pli bonajn politikajn ligojn al la gvidantaro de Sovetunio ol liaj antaŭuloj Väinö Tanner kaj Karl-August Fagerholm en la pozicio de socialdemokratia partiestro. En la parlamenta baloto de 1966 lia partio tre sukcesis kaj pliampleksigis siajn parlamentajn seĝojn de 38 al 65. En majo 1966 li kreis registaron koalician inter la partio Finnlanda Centro, la komunistaj Popolaj Demokratoj kaj la socialdemokratia partio. Pro kritiko el sia propra partio tamen li du jarojn poste, en majo 1968, devis demisii favore al Karl-August Fagerholm. Kvar jarojn poste, en februaro 1972, li denove iĝis ĉefminstro, sed jam en julio de tiu jaro demisiis, ĉar li ne volis sole porti la respondecon pri komerca interkonsento inter Finnlando kaj la Eŭropa Ekonomia Komunumo. Posteulo kiel ĉefministro iĝis la ĝisnuna ĝenerala sekretario de la socialdemokratia partio, Kalevi Sorsa, kiu de Rafael Paasio en 1975 ankaŭ transprenis la partian prezidantecon.
Rafael Paasio La filo "Perti Paasio" (n. en 1939) same iĝis membro de la nacia parlamento, de 1987 kaj 1991 ankaŭ estis prezidanto de la socialdemokratia partio kaj de 1989 ĝis 1991 ministro pri eksteraj aferoj en la registaro de Harri Holkeri. La nepino "Heli Paasio" (n. en 1972) en 2003 ankaŭ same iĝis membro de la nacia parlamento, ankaŭ nome de la socialdemokratia partio.
Teuvo Aura Li estis membro de la Liberala Popola Partio de Finnlando kaj de 1968 ĝis 1979 estis ĉefurbestro de Helsinko. Dufoje li komisie gvidis transirajn naciajn registarojn: unuafoje li la 15-an de julio 1970 transdonis la ĉefministran postenon al Ahti Karjalainen, la duan fojon la 23-an de februaro 1972 al Rafael Paasio.
Johannes Virolainen Inter la jaroj 1945 kaj 1983 kaj de 1987 ĝis 1991 li estis membro de la nacia parlamento kaj reprezentis la politikan partion Finnlanda Centro. Inter 1965 kaj 1980 kaj post la tiama ŝtata prezidento Urho Kekkonen estis la dua plej potenca homo ene de la partio. De 1966 ĝis 1968 kaj de 1979 ĝis 1983 li estis prezidanto de la Finnlanda Parlamento, kaj inter la jaroj 1950 kaj 1979 li plenumis diversajn ministrajn oficojn en naciaj registaroj, inter alie estis ministro pri edukado, pri agrikulturo, pri financoj kaj ministro pri eksteraj aferoj. En septembro 1964 li mem iĝis ĉefministro de koalicia registaro el sia partio, Nacia Koalicio, Sveda Popola Partio kaj la Liberala Popola Partio. Post plifortiĝo de la maldekstraj politikistoj en la parlamenta baloto de majo 1966 li demisiis kaj anstataŭiĝis per la socialdemokrato Rafael Paasio. Tamen la koaliciaj plimultoj en la Finnlanda Parlamento dum la sekvaj jaroj ankoraŭ plurfoje ŝanĝiĝis, tiel ke li kiel menciite ĝis 1979 plu plenumis ministrajn postenojn.