Top 10 similar words or synonyms for orientiĝinta

diesaj    0.783429

ĝeneralige    0.772470

makule    0.767861

anĉfajfiloj    0.752676

transponado    0.751795

kvintorganumo    0.748135

duonduto    0.733208

duvoĉeco    0.730925

kvartorganumo    0.726980

lichtental    0.726170

Top 30 analogous words or synonyms for orientiĝinta

Article Example
Malpasia ĵazo Esperantigi la anglan nomon "cool jazz" en „malvarmeta ĵazo“ estas klare misgvida: "cool jazz" ne estas malvarma muziko. La termino „cool“ rilatas sur la baza sinteno je la muzikado. Male al bibopo la ludidealo de malpasia ĵazo estas pli enfermiĝema. Ofte oni rigardas ĝin kiel kontraŭmovo al febra bibopo, ĉar malpasia ĵazo estas koncerte orientiĝinta kaj preferas pli malrapidaj tempojn kaj vaste etendiĝajn melodiarkojn.
Allgemeiner Deutscher Musikverein La muzika tendenco, kiun preferis "Allgemeiner Deutscher Musikverein", estis tiu de la Novgermana Skolo, orientiĝinta je Franz Liszt kaj Richard Wagner. Plejparte je la fino de la ĉefaj kunsidoj de la asocio okazis muzikistaj renkontiĝoj, kiu celis plie la eksterajn interesojn de orkestromuzikstoj, muzikinstruistoj ktp..
Hermann Levi Levi laŭiris junaĝe komence karieron kiel komponisto: En Parizo ekestis kiel lia op. 1 pianokonĉerto en a-minoro orientiĝinta al Schumann, kiun unuafoje prezentis Gewandhausorchester Leipzig, krom tio simfonion, violonsonaton, piano- kaj ĉambromuzikojn samkiel diversajn lidojn. Post akra kritiko de Brahms pri siaj verkoj Levi tamen forlasis ĉi tiun parton de sia muzika agado malgraŭ grandaj sukcesoj kaj neniigis ĉiujn manskribaĵojn. Konserviĝis nur la presitaj verkoj, du lidocikloj kaj la solovoĉo de la pianokonĉerto.
Korpa ekzameno Plej komence juĝiĝas pri la stato de konscio (vekiĝinta? orientiĝinta? duondorma aŭ senkonscia?); ĉe senkonsciaj patientoj ekzameniĝas la grado de senkonscio (ĝis la provo kaŭzi doloron per pinĉado). Aparte pala haŭta koloro povas esti indiko pri anemio, iom blueca palo indiko pri pulmaj aŭ koraj malsanoj, flaveca koloro pri iktero. Specifaj haŭtaj fenomenoj indikas pri infektoj aŭ aliaj maldanoj, edemoj aparte de la kruroj pri kora malforto aŭ rena misfunkcio. Artrito aŭ mana tremado ofte videblas unuarigarde.
Malpasia ĵazo Komponado kiel improvizado baziĝas sur intelektula artkompreno. Diference al bibopo kiel soloiste orientiĝinta stilo en malpasia ĵazo la ensembla ludo ludas gravan rolon. Solooj estas enigataj en komplikajn aranĝaĵojn, kiuj eksperimentas per sonoj kaj sonaj nuancoj. La improvizteknikoj de malpasia ĵazo plue laŭas tiujn de bibopo. Muzikistoj kiel Tristano aŭ John Lewis evoluigis krome teknikon de „motiva improvizado“, kiu pensigas pri motiva laboro de eŭropa koncertmuziko, tamen estas „spontane“ inventita laŭ la tradicio de la ĵazimproviado, do ne finplanita laŭ kompozicia senco. Ankaŭ komuna improvizado troviĝas en malpasia ĵazo.
Sigfrid Karg-Elert Post lia morto la nazioj enigis la nomon de Karg-Elert en la unuan eldonon de la fifama "Leksikono de judoj en la muziko" (fakte li ne estis judo). Ja lia filino povis atingi, ke oni en 1936 forigis lian nomon el la leksikono, tamen oni preskaŭ neniam ludis la verkojn de la komponisto. Post la Dua Mondmilito la orgenmovado orientiĝinta je barokaj sonidealoj baris la vojon de revivigo de liaj verkoj. Nur ekde la 1970-aj jaroj iom post iom oni rekonis la gravecon de la muziko de Karg-Elert.
Boyd Raeburn Kun sia nova bando Raeburn havis laboron en la novjorka Hotelo Lincolm; en lia bando ludis i.a. Dodo Marmorosa, Oscar Pettiford, Shelly Manne, Budd Johnson, Serge Chaloff, Johnny Mandel, Roy Eldridge, Trummy Young, Sonny Berman, Al Cohn, Britt Woodman kaj unu fojon eĉ Dizzy Gillespie (januaron de 1945 dum unusemajna gastludo en Apollo en Harlemo) – la bando ludis kiel unua entute ties klasikaĵon A Night in Tunisia. Antaŭ parte disonanta fono kantas Ginny Powell (lia posta edzino), June Christy (kiel Sharon Leslie), Don kaj Johnny Darcy kaj David Allen. Alikaze la bando estis pli orientiĝinta je Count Basie.
Paul Motian Motian alkreskis en Providence, Rod-Insulo. Jam dum sia tempo je la mezgrada lernejo ĝis 1949 li ludis en diversaj lernejaj bandoj. Dum la korea milito li estis soldato de la usona mararmeo. En 1955 li iris al Novjorko. Tie li renkontiĝis kun Bill Evans, je kies unua albumo "New Jazz Conceptions" li kunlaboris kaj kun kiu li komence (1956/57) ludis en la bando de Tony Scott. Li kunlaboris kun muzikistoj kiel Oscar Pettiford (1957), Lennie Tristano (1958/59), en la ensemblo de Zoot Sims kaj Al Cohn (1959), sed ankaŭ kun George Russell kaj Sonny Rollins, antaŭ ol en 1959 formiĝis la triopo de Bill Evans kun Motian ĉe frapinstrumentaro kaj Scott LaFaro ĉe baso, kiu markis revolucion en la piantriopo-ludo, en kiu la ritmosekcio liberiĝis de la nura akompanado de la soloa instrumento, ĝis pli libera, egalrajta, sonkolore orientiĝinta kunmuzikado, kion ekzemple dokumentas la mitiĝintaj sonregistraĵoj de la 25-a de junio 1961 en la novjorka Village Vanguard ("Sunday at the Village Vanguard" kaj "Waltz for Debby" ĉe Riverside). Malpli ol du semajnojn poste LaFaro suferis mortigan akcidenton. Chuck Israels anstataŭis lin, poste en 1964 Gary Peacock.
Wardell Gray Gray alkreskis en Detrojto, kie li ellernis klarnetludon, studis ĉe la Instituto de Teknologio kaj muzikis en lokaj bandoj. Ekde 1943 ĝis 1945 li laboris kiel jam antaŭe Charlie Parker ĉe Earl Hines (sonregistraĵoj el 1945), kie li ludis komence aldosaksofonon kaj klarneton, antaŭ ol li transiris al tenorsaksofono. En 1945 li iris al Los-Anĝeleso, kie li en la ĵazklubejoj ofte ternorsaksofoniste duelis kun Dexter Gordon (famiĝis "The Chase", sonregistrita por Dial). Li muzikis en la bando de Billy Eckstine, Kiam ĉi tiu koncertaris ĉe la pacifika marbordo, kaj kun Benny Carter. En 1947 li muzikis kun Charlie Parker, kiam ĉi tiu vizitis la okcidentan marbordon, kaj en 1948 kun Benny Goodman en Novjorko, kiam ĉi tiu mallongtempe eksperimentis per bibop-orientiĝinta bandego. Krome li surdiskigis kun Tadd Dameron. En 1949 li havis registradkunsidon kun Al Haig, Tommy Potter kaj Roy Haynes ("Twisted", solaĵo "Would you like to swing on a star"). En 1950 kaj 1951 li aktivis en la Count Basie Orchestra (solaĵo "Little Pony") kaj muzikis ankaŭ en ties sepopo. En 1952 kaj 1953 li muzikis ĉe Louie Bellson kaj poste liberprofesie kun propraj ensembloj. En la 1950-aj jaroj tamen ankaŭ evoluis drogomanio. Li mortis je misteraj cirkonstancoj en 1955 je Lasvegaso, kie li estis pro prezentadoj kun Benny Carter en la kazino "Moulin Rouge". Gray iris al la provludoj kun Carter, je la malfermado de la klubejo li tamen forestis senkulpiĝinte. Li estis trovita kun rompita nuko en la dezerto, evidente ĵetita el aŭto. Oficiale li mortis pro droga trodozo, sed la esploro ne efektiviĝis tre diligente, tiel ke ĝis nun restas onidiroj.