Top 10 similar words or synonyms for nudkola

leucopogon    0.916412

erythrogenys    0.915679

pileata    0.913917

semirufa    0.911128

funereus    0.909276

hyperythrus    0.907785

atricollis    0.907664

lugens    0.906758

mindorensis    0.906016

tamaŭlipa    0.905584

Top 30 analogous words or synonyms for nudkola

Article Example
Nudkola tigrardeo Okazas ceremonia pariĝado konsistanta en memmontrado de unu partnero antaŭ la alia kun vertikaliĝo, rektigado de plumoj de kolo kaj korpo, ŝvelado de la gorĝa sako kaj raŭkado. La reprodukta sezono varias laŭ la regiono. Temas pri solema reproduktulo, nekutime troviĝanta en ardekolonioj. La nesto estas granda ebeneca platformo el bastonetoj en arbo je 6 al 15 m super akvo kaj al 4 m supergrunde en kelkaj lokoj; la ino demetas 2-3 verdec-nuancajn blankajn ovojn 57 x 44 mm. La idoj havs grizblankan lanugon. La krono estas de fadenplumoj purblankaj. La junuloj riskas atakon de predantoj de la genro Buteogallus. En kelkaj lokoj okazas dua ovodemetado se estas kondiĉoj favoraj.
Nudkola tigrardeo Tiu granda specio troviĝas en pli malfermaj habitatoj ol la aliaj ardeoj de la genro "Tigrisoma", kiaj river- kaj lago-bordoj, ĉefe de mangrovoj, saletaj aŭ salecaj, ĝis 440 m super marnivelo en montoj de Meksiko; tiuj montaj ekzempleroj estis iam konsiderataj subspecio, sed nun reenmetitaj en la nomiga subspecio, unika, ĉar temas pri monotipa specio.
Nudkola tigrardeo Ĝi estas 70 al 80 cm longa kaj pezas ĉ 1200 g (1046-1274 gr). Ĝi estas la plej granda el sia genro. La gorĝo estas senpluma kaj verdecflava al oranĝeca depende de la plumaro (oranĝa por reproduktado). Plenkreskulo havas nigran kronon kaj helgrizajn kapoflankojn, dum la kolflankoj kaj la supraj partoj estas fajne striecaj nigrece kaj blankeca (kun sablokolora al malhelbruna ĝenerala ŝajno). Estas vertikala brustocentra strio kun centra malhelbruna bendo kun blankaj bordoj kiuj siavice havas pli fajnan nigran bordon kiu atingas la okulon; la restaj subaj partoj estas cinamobrunaj. La beko estas longa, fortika laj nigreca, kun suba parto flaveca, same kiel bridoj, irisoj kaj tre markata superokula strio fajnnigre limigita. La kruroj estas malhelgrizaj. Ambaŭ seksoj estas similaj.
Nudkola tigrardeo La flugo estas fortika, kaj la alvoko estas akra "haŭk-haŭk-haŭk". Maskloj ankaŭ elsendas resonan alvokon "hrrroŭa!", ĉefe krepuske. Dum elsendado de la alvoko, la beko malfermegas kaj oni povas vidi ondojn laŭlonge de la tuta gorĝo el meza torako al la vosto.
Nudkola tigrardeo Ties populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 10.000 ekzempleroj (2002).
Nudkola tigrardeo La Nudkola tigrardeo, Centramerika tigrardeo, aŭ Meksika tigrardeo laŭ la latina scienca nomo "Tigrisoma mexicanum", estas vadbirdo de la familio de ardeoj nome Ardeedoj.
Nudkola tigrardeo Temas pri specio troviĝanta el Meksiko al nordokcidenta Kolombio, kun unue registrita vidaĵo el Usono en Kantono Hidalgo (Teksaso). Ĉefe loĝas en marbordoj kaj ĉefe en Jukatano.
Nudkola tigrardeo Junuloj estas sablokoloraj svage striecaj je nigra, pli makule kaj vermostrie ĉe flugiloj; la gorĝo, mezaj subaj partoj kaj ventro estas blankecaj.
Nudkola tigrardeo Ĝi atendas ofte senmova taŭgajn predojn kiaj fiŝoj, ranoj, aliaj amfibioj aŭ kraboj (kaj eĉ muŝoj) kiuj iĝu atingeblaj al ties longa beko. Ili manĝoĉasas solece aŭ en malgrandaj grupoj en kelkaj lokoj kaj krepuske aŭ nokte.
Plumo Kelkaj birdoj povas havi nudajn, senplumajn partojn surkorpe ĉe ne la kutimaj supre skribitaj lokoj, kio havas genan kialon. Plej konata ekzemplo estas la nudkola koko.