Top 10 similar words or synonyms for nigreca

blankeca    0.941270

helgriza    0.934356

malhelbruna    0.934193

helbruna    0.926019

ruĝecbruna    0.921905

bruneca    0.918278

grizeca    0.911739

malhelgriza    0.910342

sablokolora    0.909338

orelareo    0.895549

Top 30 analogous words or synonyms for nigreca

Article Example
Nigreca mevo Ili estas ĉiomanĝantaj kiel plej granda parto de la mevoj de la genro "Larus", ĝenerale manĝas restaĵojn aŭ rabas el aliaj nestoj, sed ankaŭ predas fiŝojn, etajn krustulojn kaj idojn de igvanoj.
Nigreca mevo La Nigreca mevo aŭ Lafa mevo ("Larus fuliginosus") estas granda amerika mevo tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj. Temas pri unu el la plej raraj mevoj en la mondo pro ties tutmonda loĝantaro kiu vivas entute en la insuloj Galapagoj de Ekvadoro kaj oni supozas, ke estas ĉirkau 400 paroj aŭ 1,000 birdoj. Do estas minacata endemismo.
Nigreca turdo la Nigreca turdo ("Turdus nigrescens") estas granda birdospecio membro de la familio de Turdedoj en Ameriko. Ĝi estas endemia de la altaj teroj de Kosta-Riko kaj okcidenta Panamo.
Nigreca turdo Temas pri abunda birdo de malfermaj areoj kaj bordoj de arbaroj de kverkoj kutime super 2200 m de altitudo. Ili konstruas tre herbokovritan tasforman neston en arbo 2–8 m supergrunde, kie la ino demetas 2 senmarkajn verdabluajn ovojn inter marto kaj majo.
Nigreca turdo La Nigreca turdo kondutas kiel aliaj turdoj kiaj la Migra turdo. Ili manĝas surgrunde, sole aŭ laŭ paroj, piedirante per saltetoj kaj ekiroj kun oftaj haltoj. Ili traturnas folirubon serĉe de insektoj kaj araneoj, kaj manĝas ankaŭ etajn fruktojn, ĉefe de Ericaceae kaj "Solanum".
Nigreca turdo La reprodukta kanto estas gorgola kriega "ĉagvik ĉagvik siiĉrrzit siiĉrrzit siiĉrrzit siiĉrrzit ceeur ceeur ceeur tseeur", kaj la alvoko estas ĉirpa "grrrrkk".
Nigreca turdo La Nigreca turdo similas aliajn speciojn de la genro "Turdus" laŭ ĝenerala aspekto kaj kutimoj. Ĝi estas 24-25.5 cm longa, kaj pezas 96 g mezaveraĝe. La plenkreska masklo estas brunecnigra kun nigraj flugiloj kaj vosto, kaj nigreca areo inter la oranĝa beko kaj la okulo. La gamboj kaj nuda okulringo estas oranĝaj kaj la iriso estas palgriza. La ino estas simila, sed pli bruna kaj iom pli pala, kaj havas flavoranĝajn nudajn partojn. Junuloj similas al plenkreska ino, sed havas senkolorajn aŭ oranĝajn striojn en kapo kaj supraj partoj kaj malhelan punktojn en la subaj partoj. Do ĝenerale temas pri nigreca turdo, kio pravigas ĝian nomon en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie "nigrescens" signifas same “nigreca”.
Nigreca turdo Du ŝajne similaj parencoj kunhavas la teritorion de tiu specio. La Montoturdo estas uniforme bruna kun malhelaj nudaj partoj, kaj la Argilkolora turdo estas multe pli pala kaj flavbeka.
Nigreca mevo Estas krome ankaŭ rara mevo laŭ plumaro, ĉar mankas kolora kontrasto inter helaj subaj partoj kaj grizaj supraj partoj de aliaj mevoj. Male plenkreskulo (post la tria jaro) havas nigrajn aŭ malhelgrizajn kapon, flugilojn (kun vere nigraj flugilpintoj), bekon (kontraste kun malhelruĝa buŝinterno) kaj krurojn kun malhelgrizaj brusto kaj ventro kaj nur helgriza aŭ preskaŭ blanka malantaŭa ventro. Ili havas ankaŭ blankajn okulajn eksterajn duonringojn ĉirkaŭ ruĝa mallarĝa okulringo. Nematuruloj estas ĝenerale malhelbrunaj.
Nigreca mevo La Nigreca mevo estas solecaj reproduktantoj sen specifa sezono (la tutan jaron). La ino demetas du olivkolorajn kaj bone kamuflitajn ovojn kovotajn dum malpli ol unu monato. Junuloj ekflugas post du monatoj kaj estas zorgataj de gepatroj mallonge. Ili defendas agreseme la reproduktan teritorion.