Top 10 similar words or synonyms for nigradorsa

blankventra    0.943730

rufa    0.943109

bicolor    0.941844

nigrakapa    0.941509

blankabrova    0.941505

blankagorĝa    0.937977

nigrabrusta    0.937885

cinereus    0.936747

capensis    0.936470

nigragorĝa    0.935760

Top 30 analogous words or synonyms for nigradorsa

Article Example
Nigradorsa botaŭro La Nigradorsa botaŭro estis foje konsiderata kiel subspecio de la Malgranda botaŭro ("Ixobrychus minutus"), aŭ de la Novzelanda botaŭro ("Ixobrychus novaezelandiae"). Tamen, molekula pruvaro montris, ke ĝi estas pli proksime rilata al la Ĉina botaŭro ("Ixobrychus sinensis") ol al la formoj de Afriko kaj de Palearkto de la Malgranda botaŭro kaj estas nune agnoskata kiel plena specio.
Nigradorsa botaŭro Tiu specio estas el 25 al 36 cm longa, havas totalan pezon de 60-120 g, averaĝe 84 g. Tiu estas tre malgranda botaŭro kaj unu el plej malgrandaj ardeoj en la mondo. Maskla plenkreskulo havas tre nigrajn suprajn partojn, inklude nigran kronon, dum la subaj partoj, same kiel la kolo, brusto kaj la kapoflankoj estas tre helbrunaj. Estas grandaj sablokoloraj makuloj ĉe ŝultroj, videblaj dumfluge. La ino estas pli senkolora, bruna kaj strieca en dorso kaj krono; nematuruloj estas similaj. La irisoj estas flavaj, ankaŭ la beko estas flava kun nigra supra bordo, kaj la piedoj kaj kruroj estas verdecflavaj.
Nigradorsa botaŭro Nigradorsaj botaŭroj estas solemaj, sekretemaj kaj rare vidataj, ĉefe aktivaj krepuske aŭ nokte. Ili estas kaŝemuloj de kareksejoj, kie piediras laŭ kaŭra sinteno kun kapo etenda antaŭen, kaj trapasas malfermajn areetojn rapide, gvatante siajn predojn ĉe la akvobordo. Kaze de ĝenado ili adoptas la kriptan sintenon tipan de multaj botaŭroj, stare kviete kun kapo kaj beko etende vertikale supren. Kutime malpreta ekflugi, kaze de ĝeno ĝi remetas kapon kaj pendas krurojn por pastuŝi malalte superakve kaj super la humideja vegetaĵaro.
Nigradorsa koturno La Nigradorsa koturno (Odontophorus melanonotus) estas specio de birdoj de la familio de Odontoforedoj aŭ Amerikaj koturnoj kaj de ties tipa genro de Odontoforoj, kiuj estas perdrikecaj specioj fortikabekaj kaj kun rimarkindaj nigrablankaj gorĝaj aŭ vizaĝaj markoj. Ĝi povus estis samspecifa kun tri aliaj specioj, nome "O. speciosus", Ruĝfrunta koturno, "O. erythrops" kaj Bruna arbarkoturno "Odontophorus hyperythrus". Eble ĝi estas plej rilata al "O. speciosus". Tiu specio estas monotipa (sen subspecioj).
Nigradorsa koturno Ĝi troviĝas en sudokcidenta Kolombio kaj nordokcidenta Ekvadoro. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Nigradorsa akcipitro Tiu rabobirdo estas tuj rekonebla danke al sia nigrabruna plumaro kaj konturo karaktere formata de mezgrandaj flugiloj, vosto relative mallonga kaj kruroj longaj. Ĉe plenkreskulo, la kapo kaj supraj partoj varias el brilnigra al ardeznigra. Tiu karaktero aperas kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo. La nuko estas ĉirkaŭata de granda ruĝecbruna kolumo, kies koloro pluas al la subaj partoj, escepte ĉe plej suba ventro kie foje estas fajna blanka strieco. La nigra gorĝo estas ofte markata de blanko. La irisoj, la vaksaĵo kaj la kruroj estas flavoranĝecaj. La beko estas nigra kaj la suba vosto kaj subaj flugilplumoj estas blankecaj. Ambaŭ seksoj estas identaj. Ili estas 32 al 43 cm longaj kun enverguro de 65–80 cm kaj pezoi de 235-256 g ĉe maskloj kaj ĉirkaŭ 294 gr ĉe inoj.
Nigradorsa iktero La Nigradorsa iktero troviĝas komune en paroj, ĉefe dum la reprodukta sezono. For de la reprodukta sezono ili estas ofte vidataj kun multaj kompanoj, kutime en malgrandaj aroj, aŭ pli grandaj aroj dum migrado (Jaramillo kaj Burke, 1999; Howell kaj Webb, 1995). Ties ĝenerala kutimaro similas al tiu de la proksime rilata Baltimora iktero (Omland, K.E. persona observado).
Nigradorsa fruktokolombo Tiu aŭstralazia specio loĝas ĉe musonaj pluvarbaroj.
Nigradorsa akcipitro Kvankam estas 5 specioj de akcipitroj en Nov-Gvineo, tiu ĉi estas tute nekonfuzebla kun iu ajn el la aliaj.
Nigradorsa akcipitro La Nigradorsa akcipitro vivas solece aŭ pare. Ŝajne ili ne faras la ceremoniajn flugojn de aliaj akcipitredoj sed ili ŝvebas ofte alte super la kanopeo. La ĉefaj ĉasejoj estas arbaraj, sed foje ili persekutas siajn predojn al malfermejoj, Ili kutime ĉasas per gvatado kaj surprizo, sed ili emas ankaŭ persekuti fluge la predojn inter la branĉaro. Ili eats oportunemaj kaj foje rabas malgrandajn birdojn el retoj metitaj de ornitologoj.