Top 10 similar words or synonyms for nagario

iast    0.820039

nagaria    0.790388

transliterigo    0.782406

transliterumo    0.778101

skribsistemo    0.768738

silabaro    0.765939

transliterumado    0.763755

fula    0.753990

ipa    0.753931

asama    0.752876

Top 30 analogous words or synonyms for nagario

Article Example
Nagario Nagario (sanskrite देवनागरी "devanāgarī" aŭ nur नागरी "nāgarī") estas skribsistemo uzata por multaj lingvoj de Barato kaj Nepalo, i.a. Sanskrito. Ĝi estas ido de la Brāhmī-skribsistemo kiu aperis jam de 500 a.K. Laŭ kelkaj teorioj, la Brāhmī-skribsistemo mem devenas de la Indus-Sarasvati skribsistemo de la 3-a jarmilo a.K., sed tiu aserto ne estas ĝenerale akceptata.
Nagario Nagario havas 34 konsonantojn (व्यन्जन "vyanjan") kaj 12 vokalojn (स्वर "svar"). Silabo (अक्षर "akṣar") estas formata per la kombino de nul, unu, aŭ multaj konsonantoj kaj unu vokalo. Laŭ hindaj gramatikoj, ĉiu vokalo finas silabon; do vorto kiu finiĝas per konsonanto havas unu silabon pli laŭ hinda pensmaniero ol laŭ okcidenta. La vokalo estas markita per aparta aldono super, sub, antaŭ aŭ post la konsonantsigno.
Nagario Nagario estas skribata de maldekstre dekstren. Sanskrite la plejparto de verkoj estas origine skribitaj sen intervortaj spacoj (same kiel ĉiuj antikvaj tekstoj, ankaŭ grekaj kaj latinaj en la okcidento), do la supra horizontala lineo estas nerompita (krom kiam la litero mem enhavas truon en ĝi). En nuntempaj eldonoj de sanskritaj tekstoj, kaj en modernaj lingvoj, oni uzas vortospacojn same kiel en Esperanto. Nagario ne distingas inter majuskloj kaj minuskloj (same kiel origine la skriboj greka kaj latina).
Nagario Se post la konsonantosigno aŭ ligaturo venas alia vokalo ol mallonga a, oni indikas tion tiel ĉi:
Nagario Punkto super vokalo aŭ silabo (sanskrite "anusvāra", palie "niggahīta") nazaligas la vokalon (sed en la praktiko, multaj nuntempe elparolas ĝin kiel la postvokala "ng"-sono de ekzemple la angla "sing"). Ĝi estas plej ofte transliterata per m kun suba aŭ supra punkto, kaj el tiu fakto devenas kelkaj strangaj esperantovortoj kiel "samgo" kaj "samsaro" (preferinde sangho kaj sansaro).