Top 10 similar words or synonyms for movigata

provizata    0.783652

tirata    0.759476

malvarmigita    0.750468

vergeto    0.749076

plenigata    0.745525

argano    0.744690

malsekigita    0.744363

lutado    0.741679

pantografo    0.741573

streĉataj    0.740599

Top 30 analogous words or synonyms for movigata

Article Example
Nautilus (Fulton) Tiu ŝipo estis movigata per velo en surfaco kaj per helico mane tunigata per kranko en subakviĝo. Ĝi povis treni flosantan bombon por dronigi malamikajn ŝipojn.
Staré Hamry En 1638 ĉi tie lasis grafo Oppersdorf konstrui unu feran premilegon, movigata per akvo, kio estis propre la unua ferfabriko sur frýdeka sinjorujo, en kiun oni liveris ercon, kiun oni ekspluatis en proksima Malenovice.
Fortotransdonŝafto Kiam alkonstruaĵo aparato estu movigata ĉe staranta veturilo la reglado estas simple per la gaspedalo aux mangasŝaltilo kiu reglas la turnofrekvenco de la motoro kaj per tio regli la ŝafta turnofrekvenco (ŝnurvinĉo, irigaciaj pumpiloj).
Ratingen Sed ĝuste en tiu intertempe preskaŭ sensignifiĝinta urbeto oni vidas hodiaŭ la komencon de la Kontinenteŭropa industriigo: La entreprenisto Johann Gottfried Brügelmann el Elberfeld konstruis en 1783 ĉe la Anger mekanikan kotono-ŝpinejon, kiu estas la unua fabriko sur la Eŭropa kontinento. Pro ĝia teknikhistoria signifo la eksa tekstilfabriko Cromford hodiaŭ estas plu movigata de la Rejnlanda industrimuzeo kiel tekstilmuzeo.
Ebrahim Hemmatnia Ebrahim Hemmatnia (naskita la ) estas persa - nederlanda aventuristo kaj la unua persono en la mondo, kiu transbiciklis oceanon. Li transbiciklis la Atlantikan oceanon en 68 tagoj per amfibia biciklo (ankaŭ nomata boatobiciklo), home - movigata veturilo kapabla al veturado kaj sur tero kaj sur akvo. Li transiris plurajn grandajn urbojn kiel Dakaro, Natal, João Pessoa, Recife, Aracaju, Savanto, Vitória, Rio de Janeiro kaj Sao Paulo. Ebrahim tenas la Guinness World Records por plej longa vojaĝo per amfibia biciklo.
Ĉambra astronomia horloĝo de Jan Mašek La astronomia horloĝo enhavas klasikan horloĝan ciferplaton, kalendaron, astronomian parton kaj planedan parton. Sume ĝi havas 51 funkciojn. Tranĉita baroka kesto kun ora cizelado estas alta 225 cm. La maŝino estas movigata per okkilograma pezilo. Tiu ĉi pezilo memtiriĝas helpe de elektra kurento. Interne de la maŝino troviĝas 2500 konsisteroj. Interne krom aliaj troviĝas svisaj ludmaŝinoj kun ok operaj melodioj. Precizan funkciadon tenas sekunda kompensa pendolo.
Akvoartaĵoj La manierismaj akvartaĵoj Hellbrunn inkludas la lirladon de fluanta rojo por ricevi meditivan senton. La akvartaĵoj ekestas per akvopovo multspecajn birdajn voĉojn. La akvo ekigas sonojn de orgenaj fajfiloj kun melodioj. La akvopovo dancigas pilkojn kaj kronojn kaj movigas figurojn en ornamaj stavoj kaj en grotoj, kiuj ofte rakontas epizodojn de antikvaj mitologioj („akvoaŭtomatoj“). La per akvo movigata mekanika teatro de la akvartaĵoj en Heilbrunn havas 200 figurojn. La grimaca vizaĝo (nomata „Germaul“) ruligas la okulojn kaj montras la langon.
Telegrafistoj de Titanic Radiostacio de "Titanic" estis la plej moderna kaj la plej efika escepte de stacio en "Olympic" - kia estis kiam en kia ajn komerca ŝipo instalita. Dumtage ties atingebleco estis ekde 250 ĝis 400 mejloj kaj nokte ĝis 2000 mejloj. "Titanic" ricevis voksignon MGY. Radiotelegrafian kajuton kreis tri ĉambroj: en la unua estis instalita akceptilo, operacia tablo kaj kontrola ekipaĵo, en la dua elsendigilo kaj la tria servis kiel loĝoĉambro de la telegrafistoj. Elektran energion donis al la stacio generatoro movigata per vapormaŝino, okaze de savo ili povis uzi la generatoron por nafto, lokigita sur boatferdeko aŭ baterion de akumulatoroj. Por priservi la radiostacion zorgis du viroj: pli aĝa operatoro Jack Phillips kaj pli juna operatoro Harold Bride.
Asmatoj Michael C. Rockefeller, la dudektrijara filo de guberniestro de Novjorko de Nelson Rockefeller, alvojaĝis sur Nov-Gvineon en la jaro 1961 kiel membro de ekspedicio de Peabody. Li fotografis kaj filmis sonojn por dokumenta filmo "Dead Birds". Por mallonga tempo li vizitis ankaŭ Agats-on. Alvojaĝinte hejmen li revenis, por ke li akiru eksponaĵojn por Muzeo de primitiva arto. Lia kompaniulo estis René Wassing, nederlanda eksperto de arto. Ili dungis ĉiĉeronojn Simonon kaj Leon, ili havigis por si katamaranon kun motoro kaj ili eknavigaciis. La 18-an de novembro okazis malfeliĉo. Kiam direkto de fluo en enfluejo de rivero Betsj ŝanĝis, la nesufiĉe movigata ŝipaĉo kunigita el du ĉizitaj kanuoj kunligitaj unu al la alia, ennavigaciinte en rapidan flusan fluon, renversiĝis. Simon kaj Leo naĝis al la borbo por helpo, la kolektantoj tranoktis sur la renversita navigaciilo. Matene Rockefeller kunligis per zono komune rezervujon kun kanistro kaj li ekiris al marbordo malproksima kelke da mejloj. Tio estis lastfoje, kiam iu vidis lin. Wassing estis savita, ĉar Simon kaj Leo sukcesis veni al la marbordo kaj trovi helpon. Michael ne estis trovita. Guberniestro Rockefeller kaj Mary Strawbridge, fratino-dunaskito de Michael, alflugis ĝis Agats, por ke ili gvidu klopodojn de serĉistoj. Kvazaŭ ombro alveturis kun ili 75 raportistoj, tiriĝantaj en iliaj spuroj. Ĵurnaloj havis sensacion, ili skribis nur pri tio, ke Michael estis manĝita de kanibaloj. Estis trovita nenia spuro, la patro kaj la fratino turmentiĝintaj revenis en Usonon. Kontraŭ Michael staris ĉefe maro. "Eĉ kiam vi estas de la bordo 30 futoj malproksime, vi ne havas kontraŭ forta fluo ŝancon," diris Wassing al la raportistoj. Krokodiloj kaj ŝarkoj estas plua minaco. Protektantoj de teorio, ke Rockefeller estis mortigita (kaj manĝita) de asmatoj, proponas pruvojn. Antaŭ mistera malapero polica teamo, esploranta incidenton inter la ĉasistoj de kranioj, mortigis vilaĝestron kaj du virinojn apud rivero Ewta , sude de Betsj. Por asmatoj estas nature venĝi la morton kaj ĉiu blankulo estas konvena viktimo. Otsjanep estas loko, kie Rockefeller povis veni al bordo. Nederlandanoj mortigis al ĉi tiea vilaĝestro Ajam la patron. Kiam ĉi tie Rockefeller aĉetis gravuraĵojn, li alkondukis kiel siaj ĉiĉeronoj virojn el Omadesep, eĉ ne antaŭsentinte, ke ili estas ĉefaj malamikoj. La blanka viro laca pro la longa naĝado, nuda kaj nearmita, estas ideala viktimo. Onidire oni trovis okulvitron, ŝorton kaj kranion de blanka viro. Krom Michael kaj unu misiisto neniu alia en la regiono portis okulvitron... Ĉu ĵurnaltitoletoj pravis?