Top 10 similar words or synonyms for mezoriento

nordafriko    0.818117

magrebo    0.728636

balkanio    0.716284

eŭrazio    0.712580

hindujo    0.698650

levantenio    0.698237

hindio    0.694769

iberio    0.687701

centrazio    0.682376

skandinavio    0.674210

Top 30 analogous words or synonyms for mezoriento

Article Example
Mezoriento Ĝis la Dua Mondmilito, oftis uzi la terminon Mezoriento por la areoj proksimaj al Turkio; kaj Proksima Oriento por la orientamarbordo de Mediteraneo (tradicie Levantenio) kaj Malproksima Oriento al la proksimaĵoj de Ĉinio. En 1946 oni fondis en Vaŝingtono la "Instituton de Mezoriento" kiel kultura centro por aferoj arabaj, turkaj, hebreaj, persaj, afganaj kaj pakistanaj, inter aliaj, kaj tiele akiris internacian disvastigon la terminon "Mezoriento".
Mezoriento Pro ĵusa historio, tiu mondoregiono estis bedaŭrinde tre ofte citita rilate al militoj, okupoj, kontraŭstaroj ktp., kies deveno rilatas almenaŭ el la historio de la 20a jarcento kaj eĉ de antaŭe.
Mezoriento Post la Dua Mondmilito tuj du aferoj komplikis la situacion. Unue la komentitaj diferencoj aksplodis kiam la diversaj landoj, kiel okazis en aliaj mondoregionoj, postulis sendependecon; tio okazis relative enorde kaze de la tradiciaj landoj kun tradiciaj landlimoj, kiaj Egiptio aŭ Irano, sed aliaj artefaritaj ŝtatoj kiaj Irako aŭ Kuvajto plusuferos problemojn. La dua afero estis la kreo de la ŝtato Israelo, kiu de la komenco okazigis fortajn malamikecojn inter la juda loĝantaro kaj ties ŝtato Israelo unuflanke kaj la diversaj arabaj popoloj ĉirkaŭe aliflanke, nome palestinanoj, libananoj, sirianoj, Egipto ktp. La militoj plusekvis unu la alian. Kaj malstabileco kontaĝis al la tuta mondoregiono, ĉefe al Libano, kun malfacila malhomogeneco, aŭ Sirio kaj Irako pro interveno de eksteraj potencoj kiam la lokaj diktatoroj suferigis la respektivajn popolojn. Ĉio komplikiĝis je la komenco de la 21a jarcento ankaŭ pro la diferencoj inter religiaj tendencoj, ĉefe ŝijaistoj kaj sunaistoj, sed ne nur ankaŭ pro la diversaj gradoj de radikalismo en la politikaj kaj ĉefe religiaj konceptoj.
Mezoriento La angla "Middle East" (Mezoriento) respondas al la germana "Naher Osten" kaj la franca "Proche Orient" (laŭvorte "Proksima Oriento"), dum la germana "Mittlerer Osten" (Mezoriento) respondas al tio, kion la angloj antaŭe nomis "Middle East", kaj la Francoj "Moyen Orient" (Mezoriento). La situo de la angla "Middle East" kaj de la franca "Moyen Orient" laŭgrade moviĝis okcidenten ĝis la nuna pozicio. Ekz-e la sveda lingvo sekvis tiun evoluon, dum la germana restis ĉe la antaŭa uzo. La tuta terminkomplekso "Proksima Oriento", "Meza Oriento" kaj "Malproksima Oriento" (aŭ "Fora Oriento" ) klare spegulas eŭropocentran perspektivon.
Mezoriento Pro ĉio ĉi multaj opinias, ke oni prefere evitu la esprimon "Mezoriento", same kiel "Proksima Oriento" kaj "Meza Oriento", preferante neŭtrale geografiajn esprimojn kiel "okcidenta Azio", "centra Azio, "orienta Azio", "nordorienta Afriko" k.s., laŭ la celita signifo.