Top 10 similar words or synonyms for mandlová

adina    0.945328

růžena    0.857143

svobodová    0.847897

župan    0.828111

mladen    0.813059

nastassja    0.812061

vítová    0.804278

fischerová    0.803353

nataša    0.802830

baarová    0.802636

Top 30 analogous words or synonyms for mandlová

Your secret weapon. Online courses as low as $11.99

Article Example
Adina Mandlová Kelkaj filmoj, en kiuj Adina Mandlová rolis: "La vivo estas hundo", "Vivu mortinto", "Bonmoroj super ĉio", "Amikino de sinjoro ministro", "Kristiano", "Virgulineco", "Nokta papilio" kaj aliaj.
Adina Mandlová La vivo de Adina Mandlová ne komencis en malriĉaj rilatoj. Ŝia patro, kiu tre dorlotis ŝin kaj al kiu ŝi estis tre ligita, baldaŭ mortis. La patrino alternigis kunulojn, por ke en la paso de la unua mondmilito ŝi entute vivtenigu la infanojn. Adina pli poste eĉ ne alkutimiĝis al nova duonpatro. La familia medio fariĝis por ŝi tre trista. Estas do nemireble, ke ŝi klopodis kiel eble plej baldaŭ fuĝi el la hejmo. Ŝi alternigis diversajn okupojn. Ŝi venis al konkurso por filmo kun nomo "Knabinjo, ne diru ne!" kaj ĉi tie ŝi unuafoje renkontiĝis kun Hana Vítová. Ambaŭ ricevis rolon en la filmo – Mandlová en rolo de manekenino kaj Vítová kiel servistino. Per tio komenciĝis ilia amikeco, kiu trairis en la paso de kelke da jaroj tra multaj turniĝoj, en kiuj estis rolanta ankaŭ rivaleco. Sed samtempe tiu ĉi subnivela filmo ekstartis stelan vojon de ambaŭ junulinoj.
Adina Mandlová Adina katenis atentemon pro la bela vizaĝo kaj la grandaj okuloj, sed ŝi sciis nenion pri aktoreco. Ŝi devis do plej baldaŭ lerni kaj ŝia instruistino fariĝis alia aktorino Růžena Nasková. Pri ŝia plua kariero poste meritis ĉefe aktoro Hugo Haas, kiu ĝuste taksis, ke estos el ŝi bona aktorino. Krom tio, ke ŝi komencis roli afektitajn sinjorinojn el pli bona socio, ŝi havis ankaŭ talenton por komedioj.
Adina Mandlová Adina MANDLOVÁ (28-a de januaro 1910 – 16-a de junio 1991) estis eminenta ĉeĥa aktorino.
Adina Mandlová Dum la dua mondmilito la gloro de Adina Mandlová kulminis kaj ŝi tute ne zorgis pri tio, kion oni diras pri ŝiaj interrilatoj kun germanoj, pri filmado en germana filmo kaj pluaj skandaloj. Post revolucio en Prago en majo de 1945 ŝi estis arestita, malliberigata kaj dumvive ŝi estis eliminita el vico de ĉeĥaj artistoj pro „la konduto dum la milito nekuniĝanta kun nocio de la nacia kaj civita honoro". Ĉu prave, tio estas tasko por historiistoj. Pli malfrue ŝi elmigris, ŝi vojaĝis tra diversaj ŝtatoj, ŝi verkis memorskribojn, de tempo al tempo ŝi rolis en televido kaj en unu angla filmo. Ŝi revenis nur en la jaro 1991 – la maljuna, malsana kaj netolerema sinjorino, kiu alvojaĝis hejmen morti…
Truda Grosslichtová Truda Grosslichtová (23-an de februaro 1912 en Prago, Aŭstrio-Hungario – 8-an de junio 1995 en Nieuw Vennep, Nederlando) estis ĉeĥa aktorino kaj kantistino, sukcese rolanta eĉ en Francio, Germanio kaj pluaj landoj. En la 30-aj jaroj ŝi estis tre populara kaj ŝi estis vicigata al tiaj filmsteloj kiel Lída Baarová, Adina Mandlová, Nataša Gollová, Věra Ferbasová aŭ Jiřina Štěpničková kaj pluaj.
Ĉeĥa filmo Lída Baarová - Ladislav Boháč - Felix le Breux - R. A. Dvorský - Nataša Gollová - Hugo Haas - Miroslav Horníček - Karel Höger - Rudolf Hrušínský - Zita Kabátová - Adina Mandlová - Stanislav Neumann - Oldřich Nový - Ladislav Pešek - Jan Pivec - František Smolík - Zdeněk Štěpánek - Hana Vítová - Jiří Voskovec - Rolf Wanka - Jan Werich -
Hana Vítová Sekvis tempo de protektorato, dum kiu – paradokse – estiĝis la tuta vico da interesaj kaj arte valoraj filmoj. Tio estis tempo de la plej grandaj sukcesoj ne nur de Hana Vítová, sed ankaŭ de ŝiaj plej grandaj rivalinoj – de Adina Mandlová kaj de Lída Baarová. Vítová ricevis unikan okazon en filmo "Nokta papilio". Ŝiaj pluaj roloj estis filmoj nomitaj "Feliĉan vojaĝon", kun Oldřich Nový ŝi rolis en "Valentino Bonkorulo" kaj en "Sabato". Sub reguligita nomo Hana Witt ŝi aperis en germana filmo "La alia ekpafo".
Hugo Haas Poste li prezentis la plej diversajn popoltipojn en komedioj "Domo en periferio", "La vivo estas hundo", "Strateto en paradizo" aŭ "Kamelo tra kudril-orelo". Li kapablis estis nepraktika intelektualo ("Fenestreto"), hejma tirano ("La lasta viro") kaj ankaŭ ruza almozulo ("La mondo, kie oni almozpetas"). Li estis vera majstro de diversaj maskoj, preskaŭ en ĉiu filmo li aperis en alia aspekto. El kunulinoj la plej proksima estis por li eble Adina Mandlová ("La vivo estas hundo", "Dorlotito", "Vivu mortinto", "Bonmoroj super ĉio"), sed amgeopon li kreis ankaŭ kun Věra Ferbasová ("Anjo gajnis") kaj kelkfoje ankaŭ kun Lída Baarová. En filmo "Dekunua dekalogo" li estis edzo de Jiřina Štěpničková, en filmo "Domo en periferio" li rolis nekuraĝan amindumanton de Hana Vítová... Kiel tragediaktoro li eminentiĝis pro staturo de d-ro Galeno en "La Blanka Malsano" verkita de Karel Čapek.
Oldřich Nový Malkovrinto de Oldřich Nový estis aktoro Hugo Haas, kiu konfidis al li rolon en filmo "Kamelo tra kudril-orelo". Kaj tuj poste Martin Frič konstruis sur lia komedia talento komedion "Advokatino Věra". Nový poste rolas en filmoj, kie li prezentas diversspecajn personojn. Tia ĉi estas ankaŭ implikaĵo de lia plej sukcesa filmo, konversacia komedio "Kristiano" (kun Adina Mandlová kaj Nataša Gollová), kie li kreis du tute kontraŭajn karakterojn – malgranda oficisteto de vojaĝagentejo de tempo al tempo enkorpiĝas en elegantan mondulon. "Kristiano" estis komedio de eŭropa formato kaj Oldřich Nový fariĝis „ĉeĥa Chevaliero“. Samtempe tio estis komenco de sukcesa kunlaborado de geopo Nový – Gollová, kiu poste daŭrigis en tri pluaj filmoj ("Evo faras stultaĵojn", "Aminda homo", "Hotelo Blua stelo"). Nový post tiu ĉi sukcesa serio de inteligentaj komedioj, kiun plenigis filmo "Valentino Bonkorulo", staris en kulmino de ŝatateco de spektantoj. Similajn sukcesojn li festis ankaŭ sur scenejo, kie li pripensite evoluigis ĝenron de moderna muzika teatro.