Top 10 similar words or synonyms for mance

workman    0.889077

bucky    0.887734

kaye    0.883830

midler    0.880624

mostly    0.878784

babs    0.878523

cozy    0.874231

yarborough    0.873405

mundell    0.870538

allyson    0.866005

Top 30 analogous words or synonyms for mance

Article Example
Nat Adderley Krom ĉi tiu aktiveco Nat Adderley ĉiam denove surdiskigis kun propraj bandoj same kiel kun studio-bandegoj aŭ muzikistoj kiel Joe Henderson, King Curtis, Jerome Richardson, Junior Mance kaj Wes Montgomery ("Work Song", 1960). Al liaj plej bonaj muzikalbumoj apartenas "Little Big Horn!", farita en 1963 kun Mance kaj Henderson same kiel Jim Hall kaj Kenny Burrell.
Eddie Lockjaw Davis Inter 1960 kaj 1962 li direktis kune kun tenorsaksofonista kolego Johnny Griffin kvinopon kun Junior Mance, Larry Gales kaj Ben Riley, kiu estis populara je ĵazŝatantoj, plurfoje surdiskigis kaj poste travivis plurajn reunuiĝojn; poste li laboris en 1963/64 pretertempe kiel muzikagento. Ekster la kvinopo Davis eksperimentis per latinida ĵazo ("Afro-Jaws"), i.a. kun Clark Terry kaj Ernie Royal.
Jazz Messengers Al la plej gravaj muzikistoj, kiuj tiutempe estis mombroj de "Messengers", apartenas John Gilmore 1964/65, Keith Jarrett kaj Chuck Mangione 1966, Billy Harper kaj Ronnie Mathews 1968, Joanne Brackeen 1969-71, Woody Shaw 1971–73 same kiel denove Bill Hardman kaj Johnny Griffin, same kiel Junior Mance kaj Reggie Workman.
Brad Mehldau Jam en la aĝo de ses jaroj li sekvis lecionojn pri pianludo. Li studis pianludon kaj kompozicion ĉe Konservatorio Berklee kaj ĉe la "New School for Jazz & Contemporary Music". Inter liaj instruistoj estis Kenny Werner, Junior Mance kaj Fred Hersch, kiuj verŝajne havis la plej grandan influon sur Brad Mehldau.
Mickey Roker Ilia elstaran kaj estimatan kunlaboron Mickey Roker klarigis jene: „Ni ludas svingantajn blusajn frazojn ene de la melodio. Ni evitis la pionirojn kaj teniĝis je la ĉeftendenco.“ Bob Cranshaw pri tio esprimiĝis: „Mia gravaĵo estas la sento. Mi estas svingbasisto, kiu tenas la tempon. Estas melodiaj basistoj kaj solobasistoj. Mi ludas la bazotonojn de la akordoj, komprenebligas kaj plene rondigas.“ Ekde tiam, ekzemple ekde la albumo "Junior's Blues" el 1962 de Triopo Junior Mance, kun la funka "Gravy Waltz", Cranshaw kaj Roker kunmuzikis ĝis en iliaj sepdekaj jaroj. „Eble ni (muzike) paŝas iomete pli antaŭen, se ni ne iras tro antaŭen, ĉar ni volas, ke la homoj komprenas kaj ĝuas.“ Sur la albumo "Rough 'n' Tumble" el 1966 de Stanley Turrentine, kiun aranĝis Duke Pearson, ili ekflamas la ritmon surbaze de ĵazosoŭla bonfarto. „Ni simplas kaj igas tion arton.“
Buddy Catlett Catlett studis en Seattle komence saksofonon kaj klarneton, poste li transiris al kontrabaso kiel ĉefinstrumento. Kiel saksofonisto li komencis sian karieron en la bando de Bumps Blackwell, al kiu proksimume 1950 apartenis ankaŭ Quincy Jones, Ernestine Anderson kaj Ray Charles. Komence de la 1950-aj jaroj la baso fariĝis lia ĉefa; tiam li ludis ĉe Horace Henderson en 1956/57, ĉe Johnny Smith en 1958/59, kaj ĉe Cal Tjader en 1959. Kun la Quincy Jones Big Band li koncertvojaĝis en 1959/60 tra Eŭropo ("Freeand Easy"); en la 1960-aj jaroj li muzikis ĉe Curtis Fuller/Freddie Hubbard, Junior Mance, Chico Hamilton, Johnny Griffin kaj Eddie Lockjaw Davis. Ekde 1961 ĝis 1964 li apartenis al la Count Basie Orchestra; en 1964/65 li estis membro de la bandego de Maynard Ferguson. En 1965 li prezentis kun Coleman Hawkins kaj Barry Harris en la novjorka Five Spot. Dum la dua duono de la 1960-aj jaroj li muzikis kun la ĉiustelularo de Louis Armstrong same kiel kun Roy Eldridge, Roland Hanna kaj Tyree Glenn. En la 1970-aj jaroj li laboris kiel liberprofesia muzikisto en Novjorko; en 1978 li reiris al Seattle, kie li ekde tiam laboris kiel basisto kaj saksofonisto kun lokaj bandoj, i.a. kun Michael Bisio.
Mickey Roker Bob Cranshaw renkontis Mikion Roker en 1957. La frapinstrumentisto muzikis kun Ray Bryant en Ĉikago. Kiam iun vesperon kontrabasisto Arthur Harper peterdormis, Bob Cranshaw, ĉiam atenta pri tiaj okazoj, tuj transprenis la postenon. „Ĉiun fojon, kiam mi iris al Ĉikago, mi rigardis la laboron de la muzikistoj. Se iu malfruiĝis, mi estis preta anstataŭi muzikante“, diris Cranshaw. La unuan, kiun Bob Cranshhaw malkovris de Mickey Roker, estis lia humuro. „Li ridigis min.“ En 1961 la du plenumis laboron kun la bando de Gigi Gryce en Ĉikago. Pli malfrue en ĉi tiu jaro, kiam Roker muzikis kun Mary Lou Williams en "Hickory House" je Novjorko, ŝi maldungis sian konrabasiston Larry Bales, kaj Bob Cranshaw tuj venis. Cranshaw ŝategis muziki kun Mickey Roker: „Mickey estas tiel estetika. Li estas sentema, scias pri dinamiko kaj scipovas strukturi pecon.“ La du kune aboris liberprofesie ekde 1957 en Novjorko kaj Ĉikago. „Post kiam ni unuan fojon ni kunvenis, estis amafero“, jen Roker, „muzika paro“, Cranshaw. La du konsistigis en 1963 la bazon por la Triopo Junior Mance kun kantisto Joe Williams je la regultempaj prezentadoj en "Peps" kaj "Showboat" (surdiskiĝis en 1963 je Newport) kaj baldaŭ surdiskigis por diskeldonejo Blue Note Records. Sekvis la studioregistraĵo kun Stanley Turrentine.
Houston Person Houston Person alkreskis en Florence kaj studis ĉe la tiea Ŝtata Altlernejo, poste ĉe la konservatorio en Hartford, Konektikuto. Dum sia militservo en Germanujo li ludis en la bando de la usona aerarmeo i.a. kun Don Ellis, Eddie Harris, Cedar Walton kaj Leo Wright. Kvankam Person ankaŭ faris multajn sonregistraĵojn laŭ la ĝenroj malmolbopo kaj svingo, li ĉefe fariĝis konata pro siaj surdiskigoj laŭ la stilo de soŭlĵazo, je lia albumo "Blue Odyssey" el la jaro 1968 lin akompanis Cedar Walton, Pepper Adams kaj Curtis Fuller. Meze de la 1960-aj jaroj li ludis en la bando de Johnny "Hammond" Smith kaj en la akompanbando de kantistino Etta Jones; la kunlaboro kun ŝi estis daŭronta ĝis en la 19990-aj jaroj. Person verkis dumpase de sia kariero pli ol 75 albumojn je propra nomo por Prestige, Mercury, Savoy, Muse kaj poste por High Note Records. En 1999 li verkis duope kun Ron Carter la albumon "Something in Common" por diskeldonejo "Soul Note". Krome li laboris kiel sondisko-produktisto kaj kunlaboris je surdiskigoj same kiel je koncertvojaĝoj de Lorez Alexandria, Ran Blake, Charles Brown, Charles Earland, Lena Horne, Joey DeFrancesco, Richard Holmes, Junior Mance, Lou Rawls, Horace Silver, Dakota Staton kaj Billy Butler.