Top 10 similar words or synonyms for malhelaj

helaj    0.932866

malhelbrunaj    0.891280

ruĝecaj    0.884138

palaj    0.877244

grizaj    0.876381

brunaj    0.863938

blankecaj    0.856261

flavecaj    0.855571

nigrecaj    0.853375

helbrunaj    0.845711

Top 30 analogous words or synonyms for malhelaj

Article Example
Malhelaj albatrosoj La Malhelaj albatrosoj estas malgrandaj albatrosoj el la genro Phoebetria. Estas nur du specioj nome la Malhelbruna albatroso, "Phoebetria fusca", kaj la Heldorsa albatroso, "Phoebetria palpebrata". Tiuj fulgaj albatrosoj estis dumlonge konsiderataj distingaj el la resto de aliaj albatrosoj, kaj retenis sian genran statuson tra multaj revizioj de la familio dum la lastaj 150 jaroj. Ili estis tradicie konsiderata iom primitivaj nome praalbatrosoj, kunhavantaj iomajn morfologiajn karakterojn kun la aliaj petrelaj familioj. Tamen, la molekula laboro ekzaminante mitokondrian DNA montris, ke la taksono estas rilata al la talasarkoj, kaj ke ambaŭ taksonoj estas distingaj el la grandaj albatrosoj kaj el la nordpacifikaj albatrosoj.
Malhelaj albatrosoj Ambaŭ specioj havas distingajn nigrecajn plumarojn ĉe la kapo, flugiloj kaj ventroj. La Malhelbruna albatroso havas ankaŭ malhelajn dorson, dum la Heldorsa albatroso havas cindrogrizajn dorson kaj pugon. Ambaŭ specioj povas ankaŭ esti apartigitaj pro la mallarĝa flava linio de la beko de la Malhelbruna. Spite la diferencoj inter ambaŭ specioj ili povas esti malfacile distingeblaj mare, ĉefe sen bona lumo. Ambaŭ specioj havas blankan nekompletan okulringon, malhelajn bekojn kaj grizajn piedojn. Ili estas inter la plej malgrandaj albatrosoj, kun enverguroj de 200 cm kaj estas ankaŭ tre mallarĝaj. La Heldorsa nome 2.5 al 3.7 kg kaj foje ĝis 4.6 kg, estas pli granda ol la Malhelbruna, 2.4 al 2.7 kg. Unike inter albatrosoj ili havas longajn rigidajn kojnformajn vostojn, kies celo ne estas klara sed ŝajnas rilata al ties kapablo plonĝi por manĝo.
Malhelaj albatrosoj Ambaŭ specioj, kiel ĉe plej marbirdoj, estas koloniaj, kvankam ili estas malpli koloniaj ol la aliaj specioj de albatrosoj. Fakte ĉe kelkaj reproduktejaj insuloj (kia Tristan da Cunha) ili povas nestumi en tre malgrandaj grupoj aŭ aretoj de 2 al 5 nestoj, kaj la Heldorsa eĉ povas nestumi sola. Tio parte rilatas al influo fare de homoj, kaj parte pro ties tendenco nestumi sur klifoj, male al pli ebena grundo preferata de aliaj albatrosoj. Ambaŭ specioj konstruas konusformajn nestojn sur kiuj la ino demetas ununuran ovon. Tiu estos kovata dum 70 tagoj, de ambaŭ gepatroj, el kiuj la masklo plenumas la unuan vicon post la ovodemeto (kio daŭras 11 tagojn) kaj poste ambaŭ gepatroj kovas laŭ vicoj de 7 tagoj. Post la eloviĝo la ido estos ankoraŭ kovata dum 20 tagoj ĝis ĝi kapablas termoreguliĝi per si mem, post kio ambaŭ gepatroj entreprenas la taskon nutri ĝin, averaĝe alportante manĝon al la ido ĉiun trian tagon. La ido estos nutrata dum ĉirkaŭ 160 tagoj, ĝis ĝi kapablas por elnestiĝo. Ne estas patra zorgo post elnestiĝo. Ili kapablas kompleti reproduktan ciklon en iom malpli da unu jaro, sed ne reproduktiĝas dum sinsekvaj jaroj, kaj anstataŭe ili faras liberan jaron kaj revenas reproduktiĝi ĉiun duan jaron. Ĉirkaŭ 22% el la Malhelbrunaj albatrosoj survivas ĝis plenkreskaĝo (ne estas kalkuloj por la Heldorsaj). Ambaŭ specioj revenas al la reprodukta kolonio post 7–10 jaroj post elnestiĝo, kaj komencas reproduktiĝi post kelkaj jaroj pliaj.
Malhelaj albatrosoj La malhelaj albatrosoj nestumas sur insuloj de Suda Atlantiko (Tristan da Cunha kaj Insulo Gough) kaj insuloj de Suda Hinda Oceano (Krozetoj al Kergelenoj). Mare ili manĝas el Sudameriko al Aŭstralio, kun kelkaj registroj de birdoj atingintaj ĝis Novzelando. La Heldorsa albatroso havas pli ampleksan distribuadon, kaj nestumas en Suda Georgio en la Atlantiko, multaj el la samaj insuloj de Hinda Oceano, Makvora Insulo kaj ĉeantarktaj insuloj de Novzelando. Mare ĝi manĝas pli for sude ol la Malhelbruna ĝis Antarkto, kaj ĉirkaŭ la Suda Oceano tiom for norde kion ĝis Ĉilio, Tasmanio kaj Sudafriko. Mare ili ofte manĝas pli da fiŝoj anstataŭ kalmarojn ol la aliaj albatrosaj specioj, kaj la Malhelbruna manĝas ankaŭ kadavraĵojn kaj ĉefe de aliaj marbirdoj. Ili estas ankaŭ la plej profundaj ploĝantoj el la albatrosoj, ofte plonĝante ĝis 5 m kaj almenaŭ unufoje registrita tiom profunde kiom ĝis 12 m.
Malhelaj albatrosoj Ambaŭ specioj frontas similajn minacojn, nome enmetitaj specioj kiuj atakas idojn kaj ovojn, kaj viktimiĝado en multhokadaj fiŝkaptejoj. Tiuj minacoj, kombine kun iome da historia kolektado de kaj birdoj kaj idoj, kondukis al ĉirkaŭkalkulo de 75% da populacimalpliiĝo ĉe la Malhelbruna albatroso dum la lastaj 90 jaroj (ĝis ĉirkau 40,000 birdoj), kio kondukis al la listigo de la specio kiel endanĝerita specio fare de IUCN. La Heldorsa albatroso ne estis tiom suferinta, kaj estas konsiderata preskaŭ minacata.