Top 10 similar words or synonyms for makuleteco

punkteco    0.856418

superokulo    0.852854

oranĝeca    0.850243

subpugo    0.849314

okulstrio    0.834384

skvameco    0.830015

blueca    0.829464

brilflava    0.828096

helbruneca    0.828071

brilnigra    0.824464

Top 30 analogous words or synonyms for makuleteco

Article Example
Cyrtonyx Ambaŭ estas specioj tre markataj per strioj kaj makuleteco kun rimarkindaj blankanigraj kapomarkoj.
Cindrotinamo Junuloj de Cindrotinamo kapablas moviĝi post eloviĝo, eĉ preskaŭ kuri tuj post eloviĝo. Ili estas malhelbrunaj kun ruĝeca makuleteco.
Nordreĝa albatroso La Nordreĝa albatroso estas tipe ĉirkaŭ 115 cm, pezas 6.2 al 8.2 kg kaj havas enverguron de 270 al 305 cm. La junulo havas blankajn kapon, kolon, supran dorson, pugon kaj subajn partojn. Estas malhela makuleteco ĉe la krono kaj pugo. Ties malsupra dorso estas blanka kun pli nigra makuleteco ol ĉe la krono, kaj ĝi havas malhelajn nigra-brunajn supraflugilojn kun blanka makuleteco ĉe kovriloj. Ties vosto estas blanka kun nigrabruna pinto, kiel ties subflugiloj. Estas nigra bendo malantaŭ la antaŭa bordo de ties flugiloj inter la karpa kuniĝo kaj la pinto. Dum la aĝopaŝo, ties kapo, dorso, pugo, vosto, kaj skapulara regiono blankiĝas. Ĉiuj aĝoj havas rozkolorecan bekon kun nigra tranĉobordo ĉe la supra makzelo, kun karnokoloraj kruroj. La Nordreĝa albatroso povas esti distingata el la Suda en maro pro siaj supraflugiloj, kies plumaro estas tute malhela kompare kun la grandaj areoj de blanko ĉe la Suda. Ambaŭ specioj diferenciĝas ankaŭ laŭ kutimaro.
Blankavanga pintvostanaso Kiel ĉe multaj sudaj anasoj, ambaŭ seksoj estas similaj. Ĝi estas ĉefe bruna kun blankaj vangoj (kio nomigas la specion) kaj ruĝbaza (pli longe en suba makzelo) brilgriza beko (junuloj ne havas tian ruĝecon). La dorso havas tre grandajn nigrajn makulojn (plumoj kun nigra centro kaj malhelbrunaj bordoj) kaj estas ankaŭ nigreca makuleteco en brusto kaj ventro. En vosto videblas blankeca al kremokolora areo.
Ruĝnuka buteo Supraj partoj estas malhelbrunaj, sed pli helbruna al ruĝecbruna en krono, subvangoj kaj nuko, kio nomigas la specion. La beko estas griza, dum vaksaĵoj, irisoj kaj kruroj estas flavecaj. La subaj partoj estas blankaj kun malhelbruna makuleteco en ventro kaj flankoj. Dumfluge videblas en subflugiloj super blanka fono malhela bordo kaj interna strio.
Kapuĉanaso La resto de la vizaĝo estas sablokolora kaj en kolo komencas makuleteco kiu fariĝas makuloj en brusto kaj strieco en flankoj kaj ventro, nome malhelbrunaj markoj kun sablokoloraj bordoj. La plej suba ventro kaj mallonga vosto montras tre fajnan striecon, dum la flugilplumoj estas malhelbrunaj.
Lajsana anaso La Lajsana anaso estas krekogranda kaj malhebruna, kun elstara blanka kaj granda okulringo. La beko estas mallonga kaj spatelforma, malhelverda kun varia nigra makuleteco ĉe maskloj, kaj oranĝeteca kun varia nigra makuleteco ĉe inoj. La Lajsana anaso kutime havas ringon de graso ĉirkaŭ sia kolo. Kelkaj maskloj montras svagan irizecon en la kapo kaj kolo kaj havas iom suprenkurbajn centrajn vostoplumojn. La flugilo havas brilan purpurverdecan speguleton ĉe ambaŭ seksoj. Leŭkismo aŭ etenda blanka plumaro estas komuna en la kapo kaj kolo de la plej maljunaj birdoj. La kruroj kaj piedoj estas oranĝaj, kutime pli brile ĉe la masklo. La jara antaŭbaza plumaro estas kompleta, kaj la anasoj perdas ĉiujn siajn flugoplumojn kaj iĝas nekapablaj flugi ĝis kiam aperas novaj plumoj. Naturaj anasoj povas vivi ĝis la aĝo de 12 jaroj, dum kaptivaj birdoj vivis ĝis la aĝo de 18.
Sudreĝa albatroso La Sudreĝa albatroso havas longon de 112 al 123 cm kaj pezo de 8.5 kg. Maskloj estas ĉirkaŭ 2 al 3 kg pli pezaj ol inoj. Averaĝa enverguro estis registrita el 2.9 al 3.28, kun supra limo de ĉirkaŭ 3.51 m. La Vagalbatroso povas superi tiun specion en maksimuma grando kaj averaĝe estas iome pli granda, sed ambaŭ specioj estas sufiĉe proksimaj laŭ grandoj tiele ke ĝi ne povas esti uzata por distingi inter ili. La junulo havas blankajn kapon, kolon, supran dorson, pugon kaj subajn partojn. Estas nigra makuleteco en dorso, kaj ili havas malhelbrunecajn aŭ nigrecajn flugilojn kun blanka makuleteco ĉe kovriloj. Ties vosto estas blanka escepte ĉe nigra pinto samkolora kun la subflugiloj. Junuloj tuj perdas sian nigron en vosto kaj dorso. Blanko aperas ĉe supraflugiloj laŭgrade, dum makuleteco ekas el la antaŭa bordo. Ĉiuj aĝoj havas rozkolorecan bekon kun nigro en tranĉobordo de supra makzelo, kaj la kruroj estas karnokoloraj. Junuloj kun tute malhelaj supraflugiloj povas esti malfacile diferenceblaj el la Nordreĝa albatroso. Estas klaraj sed subtilaj diferencoj kompare kun la Vagalbatroso, ĉar la Sudreĝa havas tute nigrablankan aspekton, sen la oranĝeca kolmakulo ofte trovita ĉe la Vagalbatroso. Plej da Vagalbatrosoj havas malhelajn plumojn en vosto kaj krono kaj la blanko en tiu specio etendas el la mezo de la flugiloj, en pli grandaj makuloj. La bekokoloro estas ankaŭ iom pli pala, same kiel la malhela tranĉobordo kun la meza. La averaĝa vivodaŭro estas 42.3 jaroj.
Barata pavo Pli precize la plenkreska pavino havas ruĝecbrunan kapon kun kresto kiel ĉe la masklo, sed la brunaj pintoj bordas verde. La supra korpo estas bruneca kun pli pala makuleteco. La unuarangaj, duarangaj kaj vosto estas malhelbrunaj. La suba kolo estas metalecverda kaj la brustoplumoj estas malhelbrunaj brile al verda. La resto de la subaj partoj estas blankeca. Lanugaj junuloj estas pale sablokoloraj kun malhelbruna marko en nuko konekte kun la okuloj. Junaj maskloj ŝajnas kiel inoj sed ties flugiloj estas brunaj.
Kaŭkaza neĝokoko Ili estas monogamaj kaj nestumas sur nuda grunda skrapaĵo foje ĉe roko malmulte kovrita kie la ino demetas tipe 5-6 sed eĉ ĝis 8 (kaj malofte eĉ ĝis 15 eble de du inoj) griz-, bluec- aŭ verdecajn ovojn kun iom da bruna makuleteco, kiuj estas kovataj nur de la ino dum ĉirkaŭ 28 tagoj. Probable ankaŭ nur ŝi zorgas la idojn. La reprodukta sezono estas aprile al majo, sed varias laŭ la lokaj kondiĉoj: tiuj de pli altaj lokoj ovodemetas poste.