Top 10 similar words or synonyms for mahabharato

ramajano    0.786165

rigvedo    0.744723

iliado    0.715221

tucidido    0.710741

mahabarato    0.708472

enuma    0.703511

eposo    0.702415

herodoto    0.700091

homero    0.694570

suido    0.693516

Top 30 analogous words or synonyms for mahabharato

Article Example
Mahabharato La Mahabarato mem (1.1. 61) diferencigas kernan parton de la verko kiu konsistas el 24 000 versoj, Baraton, kiel sekundara materialo, dum la "Aŝvalaĝana Grhĝasutra" (3.4. 4) faras similan distingon. Almenaŭ tri redaktadoj de la teksto estas ofte agnoskitaj: Jaĝo (Venko) kun 8 800 versoj atribuitaj al Vjaso, Barato kun 24 000 versoj kiel deklamaĵoj de Vaisampaĝano, kaj finfine la "Mahabarato" kiel deklamaĵo de Ugrasrava Sauti kun pli ol 100 000 versoj. Tamen, kelkaj akademiuloj kiel ekzemple John Brockington, argumentas ke Jaĝo kaj Barato temas pri la sama teksto, kaj atribuas teorion pri Jaĝo el 8 800 versoj al mislego de verso en Adiparvan (1.1. 81).
Mahabharato Laŭ tio, kio aperas en Mbh. 1.1. 50, ekzistis tri versioj de la epopeo, ekiĝante kun la versioj "Manu" (1.1. 27), "Astika" (1.3, subĉapitro 5) kaj "Vasu" (1.57), respektive. Tiuj versioj respondas al la aldono de unu kaj poste aliaj «fiksitaj dialogkadroj». La versio "Vasu" forlasas la fiksitajn dialogkadrojn kaj komenciĝas per la klarigo de la naskiĝo de Vjaso. La "Astika" versio aldonas la "sarpasatran" kaj "aŝvamedan" materialon el Brahmana literaturo, lanĉas la nomon "Mahabarato", kaj identigas Vjason kiel la verkinto de la libro. La redaktistoj de tiuj aldonoj estis verŝajne la akademiuloj Panĉaratroj kiuj laŭ Oberlies (1998), regis super la teksto ĝis la fina redaktado. Mencio de Hunaoj en la ĉapitro Biŝmo tamen ŝajnas indiki ke ĝi estis redaktita ĉirkaŭ la 4-a jarcento.
Mahabharato La ĉapitro "Adi" inkluzivas la serpentoferon de Janamejaĝo, klarigante la instigon, detaligante kial ĉiuj ekzistantaj serpentoj estis destinitaj por la ekstermado, kaj kial malgraŭ tio, daŭre vivas la serpentoj. Tiu "sarpasatra" materialo ofte estis konsiderata sendependa rakonto aldonita al "Mahabarato" fare de «tema altiro» (Minkowski 1991), kaj oni kredas ke ĝi precipe havas proksiman rilaton al la Veda literaturo. La Panĉavimŝa Brahmana (ĉe 25.15.3) listigas la oficiantajn pastrojn de "sarpasatra" kune kun la nomoj Drtaraŝtro kaj Janamejaĝo, du ĉefroluloj de la "sarpasatra" de la "Mahabarato", same kiel Takŝako, la nomo de la serpento.
Mahabharato La plej frue konataj referencoj pri la "Mahabarato" kaj ĝia kerno "Barato" aperas en Aŝtadĝaĝo (sutro 6.2. 38) de la gramatikisto Panini (4-a jarcento a.K), kaj en Aŝvalaĝana Grhĝasutrao (3.4. 4). Tio povas sugesti ke la kerno konsistanta el 24 000 versoj, konata kiel Barato, same kiel frua versio de la plilongigita "Mahabarato", estis verkita en la 4-a jarcento a.K.
Mahabharato Pluraj rakontoj ene de la "Mahabarato" prenis apartajn identecojn en la klasika sanskrita literaturo. Ekzemple, Abhijñānashākuntala de la fama sanskritlingva poeto Kalidaso (400 p.K.), kiu verŝajne jam ekzitis en la epoko de la Gupta dinastio, estas bazita sur rakonto kiu estas la antaŭaĵo al la "Mahabarato". Urubhanga, sanskrita teatraĵo de Bhasa verŝajne ekzistas antaŭ Kalidasa, bazita sur la mortigo de Durĝodano per la disfendado de liaj femuroj fare de Bimo.
Mahabharato La historieco de la Milito de Kurukŝetro estas neklara. Multaj historiistoj situigas la daton de tiu ĉi milito aperanta en la epopeo, en la ferepoka Hindujo, ĉirkaŭ la 10-a jarcento a.K. La scenejo de la epopeo havas historian precedencon en la ferepoka veda Hindujo, kie la Kurua regno estis la centro de politika potenco dum ĉirkaŭ la jaro 1200 ĝis 800 a.K. Dinastiaj konfliktoj de tiu periodo eble estis la inspirfonto por la Jaĝo, la fundamento sur kiu la "Mahabarato" estis konstruita, kun eventuala batalo kiu kun la paso de la tempo iĝis grava historia okazintaĵo.
Mahabharato Janamejaĝo prapatro Ŝantano, reĝo de Hastinapuro, havis mallongdaŭran geedzecon kun la diino Ganga kaj ili havas filon, Devavrato (poste nomata Biŝmo), kiu iĝis la ebla heredanto. Multajn jarojn poste, kiam la reĝo Ŝantano iris ĉasi, li vidis la knabinon Satjavati, filino de la estro de la fiŝkaptistoj, kaj al ties patro li petis ŝian manon. Ŝia patro rifuzis konsenti pri la geedziĝo inter lia filino kaj Ŝantano, sed akceptis poste nur kondiĉe ke li surtronigu estontan filon de Satjavati post lia morto. Por meti finon al la dilemo de ŝia patro, Devavrato akceptis cedi la tronon. Ĉar la fiŝkaptisto ne certis pri la infanoj de la princo honorante la promeson, Devavrato faris dumvivan celibaton por garantii la promeson de la patro.
Mahabharato Post la morto de ilia patrino (Madri) kaj patro (Panduo), la pandavoj revenis kun sia patrino Kunti al la palaco de Hastinapuro. Judiŝtiro estis nomumita heredanta princo fare de Dritaraŝtro, sub konsiderinda premo de lia regno. Dritaraŝtro volis ke lia filo mem, Durĝodano, estu la reĝo kaj lasis sian ambicion preni la vojon de la justeco.
Mahabharato Dum la pandavoj kaŝadis, ili lernis el "svajamvaro" kiu okazis por la mano de la princino Draŭpadi. La pandavoj partoprenis en la masko-konkurado kiel brahmanoj. La tasko konsistis el forĵeti pezan ŝtalkurbon kaj pafi celon en la plafono, kiu estis la okulo de artefarita fiŝo, dum ĝi rigardis sian membildigon en oleo. La plejmulto el la princoj malsukcesis, multaj estis nekapablaj levi la arkon. Tamen, Arĝuno sukcesis. La pandavoj revenis hejmen kaj sciigis al la patrino ke Arĝuno venkis en konkurado kaj volis montri al ŝi la premion. Sen rigardo, Kunti postulis al ili kundividi kion ajn Arĝuno ricevis. Tiel, Draŭpadi fine iĝis edzino de la kvin fratoj.
Mahabharato La nepo de Arĝuno, Parikŝito, regis post ili kaj mortis pro mordo de serpento. Lia kolerega filo, Janamejaĝo, decidis elfari serpentoferon por detrui la serpentojn. Dum tiu oferado la rakonto de liaj prapatroj estas sciigita al li.