Top 10 similar words or synonyms for kuronoj

bolgaroj    0.732514

zemgaloj    0.725179

praprusoj    0.718360

kipĉakoj    0.710744

skandinavoj    0.695336

kartveloj    0.689597

taĝikoj    0.689132

estonoj    0.683565

hopioj    0.683427

setlistoj    0.681817

Top 30 analogous words or synonyms for kuronoj

Article Example
Kuronoj La kuronoj siaepoke estis konataj fortaj batalistoj, talendaj velistoj kaj piratoj. Inter la 7-a kaj 12-a jarcentoj la kuronoj batalis kontraŭ la ripete atakantaj vikingoj. Ĉapitro 46 de la "Sagao de Egil" priskribas vikingan ekspedicion el Kuronio. La svedaj reĝoj "Ivar Vidfamne" kaj "Harald Hildetand" estis la unuaj, kies armeoj sukcesis venki la kuronojn kaj do la lando dumtempe iĝis sveda - tamen la kuronoj tuj post la morto de "Hildetand" denove atingis sendependecon. Pli postaj atakoj de la mezepokaj reĝlandoj Danio kaj Svedio en Kuronio restis sensukcesaj. Aliflanke la kuronoj mem partoprenis en la atako al la tiam plej grava sveda urbo Sigtuna dum la jaro 1187.
Kuronoj Inter la 11-a kaj 13-a jarcentoj la kuronoj iĝis la "vikingoj inter la baltoj". Kvankam tre riĉaj, ili ekiris kaj kuraĝe provis prirabi la najbarajn regionojn. Ekzemple la reĝlando Danio devis ĉiusezone protekti siajn marbordojn de la kuronoj, kaj en danlingva kristana preĝo de la epoko estas la deziro "ho potenca dio, protektu nin de la kuronoj". Kronikoj el la 13-a jarcento raportas, ke la kuronoj plurfoje detruis kaj prirabis la marbordajn regionojn de Danio kaj Svedio, kunprenis monon kaj juvelojn, sed ankaŭ preĝejajn sonorilojn kaj aliajn pezajn valoraĵojn. Eĉ la islanda sagao "Egil" raportas detalojn el la vivo de kurona nobelo. La germana kronikisto "Adam von Bremen" konsilis al ĉiuj kristanoj eviti la marbordon de Kuronio. Kuronaj iloj tipaj por la regionoj de Klaipėda kaj Kretinga ankaŭ trovatis en Skandinavio.
Kuronoj La kampara loĝantaro ĝenerale estis plurlingva, sed nur tre malmultaj loĝantoj regis la norman germanan lingvon, kiu laŭ la regantoj de Orienta Prusio estis la lingvo de la eklezio, de la lernejoj kaj de la administro. Tiel la kristana eklezio adaptiĝis oferti diservojn jen en la germana, jen en la litova lingvo. La litova lingvo estis kompromiso, ĉar temis pri la lingvo kiun pli-malpli ĉiuj komprenis kaj kiun la pastroj povis lerni, ĉar ekzistis signife pli da skribaj dokumentoj en tiu ol en la aliaj baltaj lingvoj. Tamen multaj kristanaj paroĥoj restis sen pastro. Germanaj instruistoj kun konoj de la litova aŭ nov-kurona lingvoj ricevis aparte altajn salajrojn, por plenumi almenaŭ la instruistajn postenojn. La disvastiĝo de la germana lingvo en la teritorio formale klare apartenanta al Germanio do estis tre malgranda. La lingvo de la regantoj nur disvastiĝis fine de la 19-a jarcento, kiam la kampara loĝantaro pli interesiĝis pri klerigo, ekaprezis la vastan germanlingvan literaturon kaj gazetaron, kaj krome ekdisvastiĝis la turismo kun ĉiam pli da germanaj gastoj en la regiono.
Kuronoj Ekde proksimume la jaro 2500 antaŭ Kristo la regiono ĉirkaŭ la delto de la rivero Nemunas kaj la pli norda bordo de la Balta Maro estis loĝita fare de kuronoj, kiuj apartenas al la hindeŭropaj baltoj. La periodon de la 2-a ĝis la 5-a jarcento post Kristo oni nomas la "oran epokon de la baltoj", ĉar laŭ la arkeologiaj trovoj la lokuloj vivis senĝene de militaj atakoj, de foriroj aŭ almigro de popoloj, kaj kulturaj kutimoj kiel ekzemple la entombigaj ritoj dum tiuj jarcentoj restis senŝanĝaj. Dum la meza ferepoko, inter la 5-a kaj la 9-a jarcentoj, ŝanĝiĝis la vivkondiĉoj de la baltaj triboj: de oriento kaj sudo premis ekspansiemaj slavoj, kaj de la Balta Maro svedoj kaj vikingoj penis konkeri la landon. La praprusaj kaj kuronaj triboj dum tiu tempo estis gvidaj en la defendado de la balta vivoteritorio. Ekde la 5-a jarcento la kuronoj konstruis montetajn fortikaĵojn, ofte ĉe terlangoj, kie kunfluis du riveroj, kiuj estis fortikigitaj per remparoj kun palisaroj el arbotrunkoj kaj argilo. La unua skriba dokumento pri la kuronoj estas el la 9-a jarcento.
Kuronoj Dum la 12-a jarcento tamen okazis iom-post-ioma ŝanĝo, ĉar kiam la konkeremaj germanlingvaj armeanoj de la Ordeno de germanaj kavaliroj kaj la Livonia ordeno enmarŝis Kuronion, la sudo de la teritorio estis preskaŭ senhoma. Plejparto de la kuronoj estis formigrintaj al la nordo, pro fortegaj pluvoj dum pluraj jaroj en la sudo, kiuj ŝanĝis la regionan klimaton kaj malfaciligis kaj la kultivadon de plantoj kaj la bestobredadon. Nur sur la Kurona Duoninsulo estis restintaj iuj kuronaj familiaroj. La sudo de la kurona teritorio iĝis tereno de la Ordeno de germanaj kavaliroj, la nordo de la Livonia ordeno. Sed ankoraŭ dum la 16-a jarcento latvaj kuronaj fiŝkaptistoj venis fiŝkapti en la kurona laguno apartenanta al la germanlingva Orienta Prusio, kaj pagis fiŝkaptan imposton al la germanoj. Kun la lokaj kuronoj, kiuj daŭre loĝis ĉirkaŭ la laguno, ili senprobleme povis komuniki.
Kuronoj Ekde proksimume la jaro 1400 unuaj kuronoj remigris el la nordo, la latva regiono "Kurzeme", al la teritorio ĉirkaŭ la kurona laguno, aparte dum la jaroj 1409, 1439, 1445 kaj 1481. Kuronaj loĝlokoj (re)fondiĝis ĉirkaŭ la tiam germanaj urboj Memel, Ragnit, Windenburg, Rossitten, Tilsit kaj Insterburg. Eĉ en la pleja sudo de la germanlingva Orienta Prusio troveblas kuronaj loknomoj.
Kuronoj La kuronoj (en la kurona lingvo Kursi, kaj ) estis balta popolo, kiuj origine vivis en la okcidento de Latvio, la hodiaŭa Kuronio, (, , ) kaj en la nordokcidento de Litovio. Norde vivis livonoj, oriente kaj sudoriente zemgaloj kaj ĵemajtoj, kaj sude la skalvoj.
Kuronoj La plej sudaj kuronaj pejzaĝoj "Lamotina" (ĉirkaŭ la urbo Šilutė), "Pilsaten" (ĉirkaŭ la urbo Klaipėda), "Megove" (ĉirkaŭ la urbo Palanga), "Duvzare" (ĝis la limo al Latvio) sowie "Ceclis" (en la hodiaŭa Ĵemajtio) situas en Litovio. La nomo "kuronoj" signifas "rapidaj sur la maro".
Kuronoj La kuronoj kultivis la baltan prakristanan religion ĝis la 16-a kaj 17-a jarcento (vidu la artikolon pri litova mitologio). Sur la malnova tombejo de Nida ankoraŭ ekzistas tomboj kun prakristanaj simboloj, kies lignaj tombotabuloj ĝenerale havis la formon de rano, simbolo de la tera diino kaj de ŝiaj vivodonaj fortoj. Apude estis bildigataj birdetoj, sed ankaŭ floroj, serpentoj, arboj kaj ĉielosignoj. Kiam post la perforta kristanigo la nekristanaj simboloj estis malplermesitaj, oni ruze aldonis al la nekristanaj tombotabuloj kromajn krucojn kaj plejparte atingis ne devi detrui ilin.
Kuronoj Por la kurona loĝantaro de Orienta Prusio dum la jaro 1541 en Sarkau kaj Rossitten, (la paroĥo "Kunzen", al kiu ankaŭ apartenis la loko Nida sur la Kurona Duoninsulo) konstruiĝis kapeloj. Dum 1609 la pastro de la paroĥo "Kunzen" skribas, ke "plejparto de la kuronoj kaj litovoj ne scipovas kristane preĝi". Post episkopa vizito de la jaro 1670 estas notate, ke abunde ekzistas auĝuristoj kaj alispecaj konservantoj de la prakristanaj tradicioj. La kritikataj lokuloj defendis sin ke ili ne regis la germanan lingvon kaj tial ne komprenis la kristanajn predikojn, kaj sekve la luterana eklezio provis parte traduki la diservon per instruistoj al almenaŭ la litova lingvo. Pro tio, ke neniuj administraj aŭ ekleziaj oficialuloj parolis la kuronan lingvon, la lokuloj aparte tenis siajn nekristanajn kutimojn kaj kredojn, kiuj donis al ili sekurecon kaj kulturan identecon. Multaj germanlingvaj loĝantoj de Orienta Prusio superstiĉe timis la kuronajn loĝantojn, kaj suspektis ke ili povus esti en rilato al magio aŭ sorĉado.