Top 10 similar words or synonyms for kriehuber

helfert    0.834989

litografio    0.775693

geibel    0.775352

draeseke    0.770144

uhland    0.763902

weigl    0.752433

rieder    0.751170

mörike    0.748404

vinzenz    0.741749

kempf    0.738925

Top 30 analogous words or synonyms for kriehuber

Article Example
Josef Kriehuber En la ago de 13 jaroj Kriehuber jam estis akceptata por la fako desegno de la akademio de vidaj artoj en Vieno. En 1818 li akompanis la polan princon Sanguszko kiel desegnoinstruisto al Polujo. En 1821 li revenis al Vieno. Por havigi al si monon por la studo ĉe la akademio kaj por vivtenado, li fariĝis unu el la plej laboremaj litografiistoj de eldonejo Trentsensky. En 1826 aperis liaj unuaj portretoj laŭ la nova prestekniko litografio. Dum la sekvaj jardekoj Kriehuber fariĝis la plej demandata kaj pagata portretisto de Vieno dum la bidermajro. Lia sukceso rezultis ja el tio, ke li lerte portretis virojn pli gravaj kaj virinojn pli belaj ol ili vere estis.
Josef Kriehuber Lia verkaro, bildigo de la viena socio tiuepoka, ampleksas proksimume 3000 portretajn litografiojn, krom tio kelkajn centojn da akvareloj. Ekzistas preskaŭ neniu gravulo tiutempa, kiun Kriehuber ne portretis. Li ekzemple portretis jenajn personojn: Francisko la 1-a, Klemens von Metternich, Franz Grillparzer, Johann Nestroy, Friedrich Hebbel, Franz Schubert, Robert Schumann, Giacomo Meyerbeer, Carl Czerny, Franz Liszt, Sigismund Thalberg, Ole Bull, Niccolò Paganini, Fritz Reuter kaj Ferdinando Maksimiliano de Austrujo.
Josef Kriehuber Gravaj kolektoj de liaj verkoj troviĝas en Muzeo Albertina kaj en la portetokolekto de la Aŭstra Nacia Biblioteko je Vieno. Ekde 1889 en Vieno-Margareten la strateto "Kriehubergasse".
Josef Kriehuber Josef Kriehuber (naskiĝis la 15-an de decembro 1800 en Vieno; mortis la 30-an de majo 1876 samurbe) estis aŭstra litografiisto kaj pentristo.
Josef Kriehuber Per ekesto de la fotarto la stelo de Kriehuber malleviĝis. En 1860 li ankoraŭ ricevis kiel unua artisto en Aŭstrujo la Ordenon Francisko Jozefo. Liajn lastajn vivojarojn superombris manko da mendoj kaj mizero. Li mortis la 30-an de majo 1876 kaj estis entombigita en sia hejmurbo.