Top 10 similar words or synonyms for kosmoglott

dzhalil    0.745553

hinkle    0.731746

masuisakura    0.729790

mascha    0.721784

langenscheidts    0.719039

jonmunoz    0.714818

cyprius    0.713094

bandoneonapart    0.712402

adopted    0.710965

kriva    0.708928

Top 30 analogous words or synonyms for kosmoglott

Article Example
Okcidentalo Edgar de Wahl dum sia vivo ĉiam estis subtenanto de la planlingva ideo. Komence volapukisto, li estis unu el la unuaj esperantistoj. Ne kontenta pri la lingvo, li forte laboris por reformoj. Post la sensukcesa balotado de 1894 li forlasis la esperanto-movadon kaj intencis krei pli taŭgan lingvon. Post kelkjara laborado kaj prifajlado li publikigis en 1922 sian propran projekton "Occidental" en gazeto, kiun li mem eldonis: "Kosmoglott" (Mondlingvo). "Kosmoglott" estis malferma forumo por libera interŝanĝo de la kreantoj de diversaj novaj sistemoj. Ĉiu rajtis publikigi ankaŭ en sia propra planlingvo por elprovi kaj propagandi ĝin.
Louis de Beaufront Beaufront mortis en 1935 preskaŭ forgesita kaj lian forpason eksciis nur partianoj de Okcidentalo, kiuj retro-ricevis al li senditan ekzempleron de "Kosmoglott" kun mencio, ke li mortis kaj ke oni ne scias, al kiu oni transdonu la sendaĵon. Vere, oni ne certas eĉ pri lia morto. Lia tombo, sennome, situas en la vilaĝo Marestmontiers, sude de Amiens.
Cosmoglotta Cosmoglotta estas revuo de la movado por la planlingvo Okcidentalo "(Occidental)." Ĝi estas la oficiala organo de "Interlingue-Union." Ĝi estis fondita de Edgar de Wahl en 1922, sub la nomo "Kosmoglott," por publikigi sian novan lingvoprojekton Okcidentalo. Ĝis 1927 ĝi servis kiel malferma diskutforumo por la reformistoj en la planlingva movado, kiuj povus tie prezenti siajn propajn projektojn en siaj propraj lingvoj.
Edgar von Wahl Li studis kaj debatis multajn proponojn aperintajn dum la fino de 19-a kaj la komenco de 20-a jarcento, sed aliĝis al neniu. Post multjara studado kaj elprovado de propra projekto li publikigis en 1922 la internacian lingvon Okcidentalo kaj la revuon Kosmoglott (poste Cosmoglotta).
Okcidentalo-Academio Okcidentalo estas eŭroklono kreita post longaj studoj de la iama volapukisto kaj esperantisto Edgar von Wahl en 1922. Jam dekomence ĝi altiris plurajn lingve interesatajn idistojn. La unua iaspeca "fundamento" de tiu lingvo aperis vortarforme nur en 1925 (Radicarium directiv in 8 lingue, de E. von Wahl). En 1927 la Okcidentalistoj centrigis la gvidon de sia movado en Austrio (nome en Vieno): tie aperis la centra kaj longe sola periodaĵo Cosmoglotta (pli frue: Kosmoglott), kaj en tiu urbo troviĝis la centra sidejo de la internacia Occidental-Union. Organo de "Occidental-Union" estis la Occidental-Academie, konsistanta el ĉirkau 10 personoj. Ili havis la rajton decidi pri ŝanĝoj, aldonoj kaj novigoj en la lingvo. Tamen, kvazaŭ konsulta komitato, oni kreis alispecan, pli vastan organon, nomatan "Comite Explorativ del Lingue International Aŭiliari" (CELIA), kiu diskutis pri diversaj lingvaj demandoj, proponis solvon au solvojn al la Akademio, kiu cetere estis la sola instanco decidopova. La diskutoj kaj la decidoj regule aperis en Cosmoglotta. La Akademio celis definitive normigi la lingvon Occidental. Kiel bazo estis prenita la vortaro de Joseph Gar "Deutsch-Occidental-Worterbuch" (kiun reviziis von Wahl). En 1933, pro la malserena internacipolitika horizonto, oni decidis centrigi la tutan Occidental-movadon en Svislando, nome en la vilaĝo Chapelle. Tie, grupo svisa eklaboris kun la en Svision enmigrinta Ilmari Federn (1937) pri normigita vortaro (Vocabularium fundamental, grandparte ankorau reviziita de E. von Wahl.). La eksplodo de la dua mondmilito devigis la en Svisio centrigitan Occidental-Union malfondi la ĝistiaman Akademion, kreante portempan Akademion (Academie Interimari de Occidental), kiu konsistis el du bone kunlaborantaj grupoj: unu en Svisio, kaj la alia en Svedio. Tiu normiga laboro daŭris ĝis 1947, kiam aperis, sub la redakto de Ric Berger, Fundamental Vocabularium de Occidental. Tiam la portempa akademio iom post iom endormiĝis pro farita laboro: ankoraŭ la ŝanĝo de la nomo "Occidental" al la nomo hodiaŭa "Interlingue" (1949) okazis sen konsulti la akademion. Nuntempe la ŝajne nepluekzistanta Interlingue-movado verŝajne ne plu tre bezonas akademion.