Top 10 similar words or synonyms for koperniko

stenono    0.636718

orbium    0.633697

keplero    0.625464

leoniĉeno    0.608702

vesalio    0.606934

coelestium    0.593488

galilejo    0.593220

komenio    0.590538

gudskov    0.584638

konstanteno    0.581299

Top 30 analogous words or synonyms for koperniko

Article Example
Koperniko coelestium ("Pri la turno de ĉielaj sferoj"), en kiu li tezis la suncentran teorion ("heliocentrisma"): la Tero kaj
Koperniko La familio de la patro povas esti spurita al vilaĝo nun nomata Koperniki en Silezio proksime de Nysa (Neiße). La nomo de la vilaĝo estis diverse literumita Kopernik, Copernik, Copernic, Kopernic, Coprirnik, kaj hodiaŭ Koperniki. En la 14-a jarcento, membroj de la familio komencis moviĝi al diversaj aliaj sileziaj grandurboj, al la pola ĉefurbo, Krakovo (1367), kaj al Toruń (1400). La patro, Mikołaj la Maljuna, verŝajne la filo de Jan, venis de la Krakovo-linio.
Koperniko Nikolao estis nomita laŭ sia patro, kiu aperas en arkivoj por la unua fojo kiel bonhava komercisto kiu komercis pri kupro, vendante ĝin plejparte en Danzig (Gdańsk). Li moviĝis de Krakovo al Toruń ĉirkaŭ 1458. Toruń, troviĝis ĉe la Vistulo, kaj estis en tiu tempo implikita en la Dektrijara Milito, en kiu la Regno de Pollando kaj la Prusa Konfederacio, nome alianco de prusaj grandurboj, subnobelaro kaj pastraro, kontraŭbatalis la Germanan Ordon pri kontrolo de la regiono. En tiu milito, hansaj grandurboj kiel Gdansko (Danzig) kaj Toruń, la hejmurbo de Koperniko, elektis apogi la polan reĝon, Kazimiro la 4-a, kiu promesis respekti la tradician vastan sendependecon de la grandurboj, kiun la teŭtona ordo defiis. La patro de Nikolao estis aktive engaĝita pri la tiama politiko kaj apogis Pollandon kaj la grandurbojn kontraŭ la teŭtona ordeno. En 1454 li mediaciis intertraktade inter kardinalo Zbigniew Oleśnicki de Pollando kaj la prusaj grandurboj por repago de militpruntoj En la Dua Paco de Toruń, la teŭtona ordeno formale cedis ĉiujn postulojn al siaj okcidentaj provincoj, kiuj kiel Reĝa Prusio restis regiono de Pollando dum la venontaj 300 jaroj.
Koperniko Lucas Watzenrode la Pli Juna, la patrinflanka onklo kaj baptopatro de la astronomo, estis edukita ĉe la Universitato de Krakovo (nun Jagelona Universitato) kaj en la universitatoj de Kolonjo kaj Bolonjo. Li estis akra kontraŭulo de la teŭtona ordo, kaj ĝia grandmajstro siatempe nomis lin "la diablo enkorpa".. En 1489 Watzenrode estis elektita Episkopo de Varmio ("Ermeland", "Ermland") kontraŭ la prefero de reĝo Kazimiro la 4-a (Pollando-Litovio), kiu esperis instali sian propran filon en tiu sidloko. Kiel rezulto, Watzenrode kverelis kontraŭ la reĝo ĝis la morto de Kazimiro la 4-a tri jarojn poste. Watzenrode tiam povis formi proksimajn rilatojn kun tri sinsekvaj polaj monarkoj: Johano la 1-a Alberto, Aleksandro, kaj Sigismondo la 1-a. Li estis amiko kaj esenca konsilisto al ĉiu reganto, kaj lia influo tre fortigis la rilatojn inter Varmio kaj Pollando mem. Watzenrode estis konsiderita la plej potenca viro en Varmio, kaj lia riĉeco, ligoj kaj influo permesis al li certigi la edukon kaj karieron de Koperniko kiel kanoniko en katedralo de Frombork.
Koperniko Dum elfosado en la katedralo de Frombork ĉe la Balta Maro, arkeologoj trovis en la jaro 2005 kranion kaj aliaj restaĵoj de homa korpo apud la altaro. La korpo estis tiu de ĉirkaŭ 70-jara viro, kiu mortis en la 16-a jarcento. En 2008 komparo de la DNA de unu el la dentoj kaj de la femuro kun tiu de du haroj trovitaj en libro de la astronomo, konservita ĉe la universitato de Upsala (Svedio), evidentiĝis ke temas tre verŝajne pri la sama persono. Jurmedicina vizaĝrekonstruo laŭ la trovita kranio similegas al la portretoj konataj de Koperniko.