Top 10 similar words or synonyms for konwicki

miciński    0.934724

świetlicki    0.931410

olczak    0.923297

závodská    0.923176

szczepan    0.917942

kurpiński    0.917422

terlecki    0.917369

hauková    0.917036

ziz    0.913509

niemcewicz    0.913378

Top 30 analogous words or synonyms for konwicki

Article Example
Pola literaturo La pola socrealismo ne estas multe interpretata tamen en tiu fenomeno ankaŭ partoprenis posteaj grandaj poetoj. Ĉefa socrealisto estis Władysław Broniewski, tamen la prokomunistan, konforman al cenzuro kaj ideologio komunista verkaron skribis Tadeusz Konwicki (postea granda opoziciulo kaj aŭtoro de "Mała Apokalipsa"- "Malgranda Apokalipso", la ĉefa verko de opozicio kontraŭkomunista) kaj nobel-premiita Wisława Szymborska.
Pola literaturo Plej gravaj verkistoj estas Andrzej Stasiuk, Adam Zagajewski, Tadeusz Konwicki, Janusz Głowacki, Gustaw Herling-Grudziński, Olga Tokarczuk, Stanisław Lem, Wisława Szymborska, Tadeusz Różewicz, Czesław Miłosz, Julia Hartwig, Jarosław Marek Rymkiewicz, Wojciech Kuczok, Rafał Ziemkiewicz, Dorota Masłowska, Jerzy Pilch, Manuela Gretkowska, Marcin Świetlicki, Andrzej Sosnowski, Piotr Sommer, Ryszard Kapuściński, Katarzyna Grochola, Paweł Huelle, Michał Witkowski, Johano Paŭlo la 2-a, Eustachy Rylski, Wiesław Myśliwski, Jacek Dehmel kaj Eugeniusz Tkaczyszyn-Dycki.
Pollando En la 20-a jarcento estis tri poloj, kiuj gajnis la Nobel-premion pri literaturo: Henryk Sienkiewicz, Władysław Reymont, Czesław Miłosz kaj Wisława Szymborska. Aliaj tre gravaj verkistoj estas Witkacy, Bruno Schulz kaj Witold Gombrowicz, kiujn oni alkalkulas al avangardistoj; sciencfikcia verkisto Stanisław Lem, kiu en siaj verkoj antaŭvidis tre multajn sciencajn malkovrojn, kiuj poste evidektiĝis faktaj: biotekniko, interreto, virtuala realeco; raportisto Ryszard Kapuściński, kies bildigoj de aliaj kulturoj kaj nacioj estas tre sestimataj tutmonde kaj tradukataj al aliaj lingvoj. Aliaj gravaj verkistoj estas: Zbigniew Herbert, Sławomir Mrożek, Jarosław Iwaszkiewicz, Leopold Tyrmand, Stefan Chwin, Jerzy Prokopiuk, Robert Stiller, Andrzej Waligórski, Maria Pawlikowska-Jasnorzewska, Julian Tuwim, Ferdynand Goetel, Piotr Kuncewicz, Paweł Jasienica, Stanisław Jerzy Lec, Tadeusz Boy-Żeleński, Tadeusz Różewicz, Józef Mackiewicz, Andrzej Bobkowski, Zofia Nałkowska, Krzysztof Kamil Baczyński, Stanisław Barańczak, Adam Zagajewski, Tadeusz Konwicki, Stefan Wiechecki, Marcin Świetlicki, Andrzej Stasiuk, Eustachy Rylski kaj Jerzy Sosnowski.
Pola literaturo Plej grandaj opoziciuloj en literaturo estis Czesław Miłosz, Stanisław Barańczak, Adam Zagajewski, Miron Białoszewski, Tadeusz Konwicki kaj Zbigniew Herbert. Plej junaj- Barańczak kaj Zagajewski estas kunkreintoj de la nova pola poezio. Barańczak (1946-) estas grava tradukisto de la lingvo angla kaj poeto ĉerpanta de la Baroko kaj Postmodernismo (kaj kuniganta ĝin). Li estas opiniata kiel plej granda vivanta pola poeto kune kun Zagajewski, Rymkiewicz, Szymborska kaj Różewicz. Plej gravaj liaj verkoj estis "Tryptyk z betonu, zmęczenia i śniegu" ("Triptiko de la betono, langvoro kaj neĝo"), "Bo tylko ten świat bólu..." ("Ĉar nur tiu mondo de sufero...") kaj "Pegaz zdębiał" ("Pegazo miregis"). Li kreis ankaŭ la poemon pri la "leĝo milita en Pollando en 1981 jaro".
Historia romano En Pollando la historia romano estis tre popola genro. La unua pola romano estis "Mikołaja Doświadczyńskiego przypadki" (1776) de Ignacy Krasicki, kreita dum Klasikismo. Dum la Romantismo uzis ĝin Adam Mickiewicz kaj Cyprian Kamil Norwid. Plej grava romano de la pola romantismo estis tamen "Maria" de Antoni Malczewski kaj romanoj de Józef Ignacy Kraszewski (ekzemple "Stara Baśń"-Malnova fabelo), kiu strebis krei "prozan nacian eposon". Poste, en pozitivismo rimarkindaj estas Aleksander Glowacki ("Faraono", en 1897), Eliza Orzeszkowa (Marta, Niemeno kaj la Nobelpremiita Henryk Sienkiewicz, kiu verkis trilogion pri la 17-a jarcento formita de "Je sango kaj fajro" (1884) "La diluvo" (1886) y "Sinjoro Wolodyjowski" (1888). Li daŭrigis la serion per "La teŭtonaj ĉevaliroj" (1900), kun agado okazinta en la 15-a jarcento kaj per la antaŭa kaj konsiderita lian majstroverkon "Quo vadis?" (Kien vi iras, 1896) kie oni priskribas la eĥojn de la kristanismo en la pagana Romio. Post tiuj pozitivistoj tre grava estis tamen Stefan Żeromski nomata la "konscio de la nacio". Liaj plej gravaj romanoj estas socialisma "Ludzie bezdomni" (Senhejmaj homoj), perversa kaj psikologia "Dzieje grzechu" (La agoj de la ŝuldo) kaj patriotema "Przedwiośnie" (Antaŭprintempo). Żeromski estis kanditato al la Nobelpremio. Tiun premion ricevis tamen Władysław Reymont, la aŭtoro de la "proza eposo" pri pola popolo "Chłopi" (Kamparanoj). Ĝi estas duonreala historio pri la ĉiam magie vivanta inter legendaj simboloj popolo. Aŭtoro kreis la novan detaligon de la prozo. Plej gravaj revolucioj de la pola romano fariĝis tamen en la 20 jaroj inter bataloj (1918–1939), kiam kreis Bruno Schulz, Witold Gombrowicz kaj Zofia Nałkowska ("Granica" - La limo). Plej grava romano de tiu tempo estas Ferdydurke de Gombrowicz, kie aŭtoro uzis sian propran ekzistadismon pli frue ol franca ekzistadismo de Sartre aŭ Camus. "Ferdydurke" estis eldonita en jaro 1939, kiam ĝi ne povis bone propagiĝi. La laŭdantan recenzon de tiu romano verkis Schulz, aŭtoro de gravaj rakontoj "Sklepy cynamonowe" (Cinamaj vendejoj) kaj "Sanatorium pod klepsydrą" (Sanatorio sub la klepsidro). La prozo de Gomboricz estis poste tre laŭdata en Francio kaj Usono (ekzemple de Albert Camus) kaj opiniata kiel tute nova tipo de romano. Multaj romanistoj kiel Milan Kundera inspiriĝis per "Ferdydurke" kaj posteaj romanoj de Gombrowicz. Poste plej gravaj aŭtoroj de romanoj estis Jerzy Andrzejewski (postmodernisma "Bramy raju"- La pordoj de paradizo), Jarosław Iwaszkiewicz (ekzistadiisma "Panny z Wilka"), Czesław Miłosz, Maria Dąbrowska, Zbigniew Herbert, Tadeusz Konwicki kaj Ryszard Kapuściński. Vidu ankaŭ: Pola literaturo.