Top 10 similar words or synonyms for kerako

ljaojan    0.820613

lingolsheim    0.819642

sayntal    0.811027

schlachten    0.807844

fronsac    0.807331

alsódobsza    0.807249

mamora    0.806504

dennispalm    0.806497

eischoll    0.806380

kunágota    0.804790

Top 30 analogous words or synonyms for kerako

Article Example
Jerusalema reĝlando Stabila konsistero de la palestina loĝantaro estis ĉiam vilaĝanoj. Oni taksas, ke en tiama tempo vivis en vilaĝoj proksimume kvaronmiliono plejparte de indiĝenaj loĝantoj. La vilaĝanoj estis plejparte islamanoj, sed en la ĉirkaŭaĵo de Betleĥemo, Ramlo, Gazo, Kerako kaj orienta Galileo superis kristanoj. La ĉirkaŭaĵo de la nove fondataj estis loĝigata de la kristanoj, kiuj havis apartajn privilegiojn kaj devojn: ili havis permesite noti sin kiel urbanoj kaj ili donis parton de rikolto kaj parton de militakiraĵo, kiun ili akiris je la islamanoj - el kio rezultas, ke krom la kamparanoj ili estis ankaŭ soldatoj.
Transjordanio En antikvaj tempoj tiu ĉi teritorio nomiĝis Edomo kaj Moabo. En tempoj antaŭ la unua krucmilito la regionon de Transjordanio priregis fatima kaliflando kun centrejo en Egiptio, sed la egipta ĉeesto ĉi tie estis prefere simbola, se ia estis. Kiam krucistoj konkeris Palestinon kaj fondis Jerusaleman reĝlandon, nelonge post tio reĝo Baldueno la 1-a Jerusalema, kie li konstruis burgon Krak de Montréal, Krak de Moab en Kerako kaj establis vasalan Senjorlandon de Transjordanio. La krucistoj ankaŭ priregis regionon ĉirkaŭ Petra, kie ili establis ĉefepiskoplandon subigita al latina patriarklando en Jerusalemo.
Jerusalema reĝlando Guy de Lusignan montriĝis kiel malbona kaj nedecidema reganto. La proksima aliancano de la reĝo Renaŭdo de Châtillon denove ekatakis kontraŭ saracena karavano kaj li forhaŭlis la militkaptitajn komercistojn kaj la varon ĝis Kerako. Saladino prenis tiun ĉi agadon kiel pretekston al milito kaj li komenciĝis prepariĝi al batalo. La nobeloj estis indignitaj pro la agado de Renaŭdo kaj Raimondo la 3-a de Tripolo kaj antioĥa princo Bohemundo la 3-a rifuzis havi kun la nova milito kontraŭ Saladino ion ajn komunan. Sed Guy de Lusignan komencis en la ĉirkaŭaĵo de Nazareto amasigi la plenan soldataron. La tripola grafo Raimondo fine alliĝis al la soldataro ankaŭ. Sed en la sekvanta batalo apud hattinaj anguloj la 4-an de julio 1187 Saladino venkis super la jerusalema soldataro kaj militkaptis la reĝon kaj la ceterajn gvidantojn. Raimondo la 3-a, Baliano de Ibelino, Reginaldo de Sidono, patriarko Heraklio, la titola grafo de Edessa Joscelino la 3-a kaj proksimume tri miloj da pluaj kristanoj sukcesis liberiĝi. Renaud de Châtillon estis ekzekutita fare de Saladino kaj Guy de Lusignan kun la ceteraj estis kun honoroj forkondukitaj en militkaptitecon. Poste Saladino jam konkeris unu krucistan teritorion post la alia kaj la 2-an de oktobro falis Jerusalemo mem, sole kelke da urboj kaj burgoj restis en la krucistaj manoj kiel haveno Tiro, kiun defendis onklo de Baldueno la 5-a Konrado de Montferrat, kiu venis el Konstantinopolo, urbo Antioĥio, Tripolo kaj burgoj Beufort, Chastel Blanc, Marqab, Tortosa a Krak des Chevaliers.
Jerusalema reĝlando Pro senĉesaj rabemaj incadoj de Renaŭdo de Châtillon kontraŭ komercaj karavanoj de araboj Saladino ekatakis kontraŭ Jerusalema reĝlando. En la frunton de la jerusalemaj soldataroj stariĝis Guy, bofrato de la reĝo, sed kiu montris nur sian hezitemon en batalo kaj liaj kontraŭuloj, frunte kun Raimondo la 3-a, devigis la reĝon revoki Guy-on el funkcio de komandanto. En la frunton spite al sia lepro stariĝis reĝo Baldueno persone kaj ŝakigis Guy-on de la sekvanteco por la trono per tio, ke li lasis kroni sian kvinjaran nevon kiel kronprincon. La vicreĝo fariĝis Raimondo la 3-a, kiu ankaŭ fariĝis la regento de reĝlando dum la tempo de neplenkreskeco de la juna Baldueno la 5-a kaj la komandanto de armeo. Raimondo la 3-a pruvis sian forton, kiam li forpelis Saladinon de sieĝo de Kerako, fortikaĵo de Renaŭdo de Châtillon, kie tiutempe okazis nupto de Homfroi, lia duonpatra filo, kaj de Isabela, malpli aĝa fratino de la reĝo, kaj kie ankaŭ ĉeestis granda nombro de signifaj nuptogastoj el vicoj de baronoj.