Top 10 similar words or synonyms for johnny

billy    0.908233

tommy    0.905615

sonny    0.897747

depp    0.891857

joe    0.890697

bob    0.883344

jackie    0.880614

dave    0.879819

betty    0.879037

pat    0.877578

Top 30 analogous words or synonyms for johnny

Article Example
Johnny Hallyday Johnny HALLYDAY (franca elparolo: [], veranome Jean-Philippe Smet prononco [], naskiĝinta la 15-an de junio 1943 en Parizo) estas franca kantisto kaj aktoro.
Johnny Weissmüller Li gajnis kvin orajn medalojn en naĝado en la Someraj Olimpikoj de 1924 kaj 1928. Poste li rolis en filmo pri "Tarzan", kiel ĉefrolulo.
Johnny Hodges John Cornelius „Johnny“ Hodges (* 25-an de julio 1906 en Cambridge, Masaĉuseco; † 11-an de majo 1970 en Novjorko) estis unu el la plej gravaj aldosaksofonistoj de klasika ĵazo, ĉefe de l‘ svingo. Hodges membriĝis en 1928 en la orkestro de Duke Ellington kaj restis en ĝi krom mallonga interrompo en la 1950-aj jaroj ĝis sia morto.
Johnny Hodges Post kiam li dum sia tempo ĉe Ellington foje ankaŭ surdiskigis (ekz. liajn komponaĵojn „Jeep's Blues“, „The Jeep is Jumpin’“ aŭ „Hodge Podge“ (1938) samkiel „Things Ain't What They Used to Be“ 1941), je kio kunlaboris Ellington resp. ties muzikistoj, li forlasis en 1951 la orkestron de Ellington, por labori kun propraj ensembloj, i.a. kun Al Sears, kiu estis la soloisto je la titolo „Castle Rock“, per kiu Hodges marton 1951 sukcese lanĉis etan furoraĵon. En 1955 li revenis al Ellington kaj kunmuzikis ankaŭ je la mita koncerto de Ellington en Newport en 1956, je kiu li ludis du el liaj plej famaj pecoj, „I Got It Bad (and That Ain't Good)“ kaj „Jeep's Blues“. Aparta karakterizaĵo de Johnny Hodges estis, ke la saksofonisto ankaŭ dum sia plej sentemaj solooj neniel ŝanĝis sian mienon kaj per tio ofte aspektis plene indiferenta. Dum prezentado en la londona Royal Albert Hall Hodges laŭ anekdoto vetis kun kunmuzikisto, ke ludante sian soloon li povas nombri la fenestrojn en la halo. Hodges ludis sian soloon kaj flustris, laŭaspekte nekortuŝite de la postsekva aplaŭdo, al sia kunbandano la ĝustan nombron.
Johnny Depp Por Johnny Depp urĝis ekstiri sian vivon kaj fari siajn elektojn propravole. Efektive, Depp inaŭguris la 90-ajn jarojn per filmoj, kiuj imponis per sia specialeco kaj sia furioza emo pri malbanaleco. Direktita de John Waters en Cry Baby, li dissplitis sian reputacion de senofenda virbelulo kaj tutkore enŝoviĝis en la androgineman kaj punkfetiŝisman rolulon en tiu petola rakonto kiu ĝoje frakasas la ŝablonojn de kutima adoleska fikcio. Ĉar la maturiĝanta Johnny ne ĉiam kondutis kiel vera anĝelo. Liaj amikoj kutimas emfazi liajn multnombrajn originojn (ĉeroka, irlanda, germana kaj eĉ navaha, kies rezulto estas de temp' al tempo varmsangaj eksplodoj sed ĝi ankaŭ "«ebligas uzi multajn mallongigojn en vivo, tre utilas»". Ĉiaokaze, Depp interalie provis memmortigi infane (li cetere konservas spurojn de tranĉoj sur sia brako) kaj publike anoncis sian emon por drogoj junaĝe. Pli freŝdate, li fatrasigis sian luksan hotelan ĉambron pro kolera atako inda de rokstelulo, kaj antaŭ nelonge minacis reporterojn, kiuj intencis foti liajn infanojn, "«mordi iliajn nazojn kaj ilin engluti»", ĉar laŭ li "«mi kaj mia koramikino estas responsaj plenkreskuloj, sed aŭdaci afiŝi revue bildojn de senmalicaj infanoj estas naŭze!»"