Top 10 similar words or synonyms for jimmie

milt    0.907874

mundell    0.899413

dorham    0.892174

louie    0.892132

tiny    0.891497

shelly    0.886427

manne    0.886336

cobb    0.886087

ory    0.884904

elmer    0.884100

Top 30 analogous words or synonyms for jimmie

Article Example
Jimmie Higgins „Longa, klasbatala romano, kies komenco iom tedas pro tro seka politikaĵo, sed kies ĉiu ĉapitro pli kaj pli absorbas. . . Temas pri la poioma kontraŭvola evoluo de malpatriota usona laboristo al fervora frontsoldato, kiu tamen ene ĉiam retenas siajn idealojn. Ĝi donas instruan bildon pri la tiamaj konfliktoj en Usono inter militistoj kaj pacifistoj.“ (The British E-ist, sept. 1934.)
Jimmie Lunceford Lunceford vizitis en Denvero la lernejon, studis ĉe Wilberforce Whiteman (patro de Paul Whiteman) kaj poste ĉe la Fisk University (Master of Arts-Abschluss 1926) kaj ĉe la City College en Novjorko muzikon. Inter 1924 kaj 1926 li muzikis kun Elmer Snowden kaj Wilbur Sweatman. En la jaro 1927, kiam li instruis sporton ĉe la mezgrada lernejo en Memphis, Tenesio, li fondis lernantobandon nome "Chickasaw Syncopators", el kiu rezultiĝis la posta Orkestro Jimmie Lunceford. La orkestro unuafoje surdiskigis en la jaro 1927 kaj koncertvojaĝis plurajn jarojn. Unuajn sukcesojn ĝi havis komence de la 1930-aj jaroj en Bufalo kaj prezentis poste en la regiono de Novjorko; unuaj sonregistraĵoj ekestis dum ĉi tiu tempo por eldonejo Victor, kiuj tamen malbone vendiĝis. Unuajn sukcesojn en la furoraĵo-ranglistoj li havis en 1934/35 per la titoloj „Mood Indigo“ und „Black and Tan Fantasy“ de Ellington, surdiskigitaj por Decca. La komponaĵo de Lunceford „Rhythm Is Our Business“, lia unua unuaranga furoraĵo, fariĝis de tiam unu el la rekonmelodioj de la orkestro.
Jimmie Lunceford En 1934 la "Jimmie Lunceford Orchestra" anstataŭis, post kiam ĝi jam en 1933 prezentis tie, la bandon de Cab Calloway kiel dombando de la fama Cotton Club, kiu liberigis al Lunceford la vojon. Lia aranĝisto estis ekde 1934 trumpetisto Sy Oliver; en aŭtuno la orkestro surdiskigis por eldonejo Decca; ĉi tiuj diskoj famigis ĝin en Usono. Ĝia svingonumero „Lunceford two beat“ en modera tempo poste fariĝis modela por aliaj bandoj kiel tiu de Tommy Dorsey. Al la bando apartenis i. a. tenorsaksofonisto Joe Thomas, Trummy Young (ekde 1937), aldosaksofonisto Willie Smith, frapinstrumentisto Jimmy Crawford kaj Eddie Durham (trombono kaj elektra gitaro). Pluraj bandanoj ankaŭ kantis, krom ĉefkantisto (kaj saksofonisto) Dan Grissom. Al la granda populareco de la bando ankaŭ kontribuis ĝia administranto Harold Oxley; ĉiun gravan koncertvojaĝon li anoncis per poŝtkartoj al la danco-varbistoj.
Jimmie Lunceford En 1937 Lunceford vaste koncertvojaĝis tra Eŭropo. En 1940 Sy Oliver forlasis la bandon, por labori por Tommy Dorsey (kiu ofertis al li 5000 dolaroj ĉiujare pli); lin anstataŭis Gerald Wilson. Lunceford malpli ol aliaj svingobandoj koncentriĝis pri radioprezentadoj, sed vojaĝis mezume 40.000 mejlojn pojare, kio por multaj bandanoj estis ekstreme streĉa. Ĉar li krome ne aparte bone salajris, multaj pluaj membroj forlasis la bandon; Lunceford tamen ricevis en 1940 jam salajron de 500 $ por unu ununokta prezentado. Jimmie Lunceford mortis en 1947 neatendite pro kormalfunkcio dum subskribo-dato en Seaside, Oregono. Kelkan tempon Joe Thomas kaj pianisto Eddie Wilcox (aranĝisto de la bando) povis sensukcese daŭrigi la bandon.
Jimmie Higgins Jimmie Higgins estas anglalingva romano de Upton Sinclair, tradukita de Karl Fröding kaj eldonita de SAT en 1931. Ĝi ampleksas 372 paĝojn.