Top 10 similar words or synonyms for jeff

terry    0.944144

randy    0.922625

gary    0.918285

doug    0.915303

larry    0.911608

pat    0.907717

jamie    0.903333

buck    0.902010

chris    0.900797

cox    0.899412

Top 30 analogous words or synonyms for jeff

Article Example
Jeff Hawkins Jeff HAWKINS (naskiĝis ĉe Huntington, Novjorko, Usono), fondis je Palm Computing (polma komputado) (kie li inventis je la Palm Pilot) kaj Handspring (kie li inventis je la Treo). Poste li plentempe laboris pri neŭroscienco kaj fondis la instituton Redwood Neuroscience Institute kaj publikigis la libron "On Intelligence" (pri intelekto) priskribante sian teorion, memorantaŭvidan kadron, pri la cerbo. En 2003 oni elektis lin membro de la National Academy of Engineering (usona akademio pri inĝenierarto) "pro la kreo de la tekkomputada paradigmo kaj la kreo de la unua komerce sukcesa tekkomputilo."
Jeff Hawkins En 2004 Hawkins publikigis je "On Intelligence" (pri intelekto) (kun scienca verkisto Sandra Blakeslee de la novjorka ĵurnalo "New York Times"). En ĝi ili klarigas lian "memorantaŭvidan kadron" pri kiel funkcias la cerbo. Lia unuiga teorio pri la cerbo argumentas ke la ŝlosilo al la cerbo kaj intelekto estas la kapablo antaŭvidi pri la mondo vidante formojn. (Ĉi tiu ideo rilatas al la teorio de Franz Brentano pri intenco, antaŭ pli ol cent jaroj, sen justa agnosko al li). Hawkins argumentas ke provoj krei artefaritan intelekton simple programante komputilon fari kion faras la cerbo estas difektaj, kaj ke por fari inteligentan komputilon, oni bezonas simple instrui ĝin trovi kaj uzi formojn, ne provi specifajn taskojn. Li kredas ke per tiu metodo oni povas konstrui inteligentajn maŝinojn, por helpi onin fari ĉiajn utilajn taskojn kiujn aktualaj komputiloj ne kapablas. Plue li argumentas ke tia memorantaŭvida sistemo, kiel realigata de la cerba kortekso estas la bazo de homa intelekto.
Jeff Buckley Buckley estis dediĉa admiranto de la muziko de brita rokgrupo Cocteau Twins kaj havis mallongan amrilaton kun ties kantistino Elizabeth Fraser.
Jeff Buckley La patro de Jeff Buckley estis la muzikisto Tim BUCKLEY, kiu eldonis serion da folkaj kaj ĝazaj albumoj en la malfruaj 1960-aj kaj fruaj 1970-aj jaroj antaŭ sia propra frua morto en 1975. Jeff Buckley renkontis sian patron nur unu fojon, sed li restis la tutan vivon pensema pri la ligo inter si kaj sia patro.
Jeff Goldblum Jeff Lynn GOLDBLUM (n. 22-an de oktobro 1952 en Whitaker, Pensilvanio) estas usona aktoro.
Jeff Hawkins Hawkins kreskis en inventema familio en Long Island. Ili evoluigis flosantan aerkusenan platformon, kiu uziĝis por apudakvaj koncertoj. Li frekventis la Universitaton de Cornell, kie li ricevis bakalaŭrecon en elektra inĝenierarto en 1979. Li laboris ĉe Intel, kaj ek de 1982 ĉe GRid Systems, kie li esploris rapidan aplikaĵan evoluigon. Lia intereso pri formorekonado por parolado kaj por enigi tekston en komputilojn instigis lin registri sin por biofizika kurso ĉe la Universitato de Kaliformio, en Berkely, Usono, en 1986. Dum li estis tie li patentis formoklasifikilon por manskribaĵo. Oni malakceptis lian proponon studi tiajn aferojn, ŝajne ĉar neniu tiea profesoro laboris en tiu kampo. Tiu malhelpo instigis lin reiri al GRiD, kie kiel vicprezidanto de esplorado, li evoluigis ilian plumbazitan komputadon en kiu en 1989 generiĝis la GRidPad, unu el la unuaj "tablet computers" (tekkomputiletoj).
Jeff Hawkins Hawkins volis evoluigi pli malgrandan tekkomputilon, sed la ĉefoj de GRiD malemis riski tion. Tandy Corporation akiris la firmaon GRiD en 1988, kaj ili volonte subtenis lin per nova entrepreno, Palm Computing (polma komputado) kiun ili fondis en 1992. Ilia unua produkto estis la "Zoomer" (zumilo), kunlaboraĵo de aplikaĵoj de Palm, mastruma sistemo GeoWorks, maŝinaro de Casio, kaj enmerkatigo de Tandy. La tekkomputilo Apple Newton ekvendiĝis preskaŭ samtempe, en 1993, sed ambaŭ produktoj malsukcesis, parte pro malefika signorekona programaro. Hawkins reagis per Grafitti, kiu estis pli simpla kaj efika signorekona programaro kiu ruliĝis ĉe kaj la "Zoomer" kaj la "Newton". Ili ankaŭ evoluigis sinkronan programaron "Hotsync" por tekkomputiloj de Hewlett Packard.
Jeff Hawkins Hawkins serĉis partnerojn por konstrui simplan novspecan tekkomputilon, kaj finfine fabrikistoj de modemoj U.S. Robotics subtenis per financo kaj sperto pri fabrikado por enmerkatigi je la "Palm Pilot" (polma piloto) en 1996. En 1998 Hawkins lasis la kompanion ĉar la novaj posedantoj 3Com malhelpis liajn planojn. Kun li iris kunfondintoj Donna Dubinsky kaj Ed Colligan por fondi firmaon Handspring, kiu enmerkatigis je la "Handspring Visor" en 2003.
Jeff Hawkins En 2002, post du jardekoj da nesukcese provante interesi neŭrosciencajn institutojn, Hawkins fondis la instituton Redwood Neuroscience Institute in Menlo Park, Kalifornio. Pro la formado de Numenta, ili movis la instituton al la Universitato de Kalifornio, ĉe Berkeley en 2005, kaj renomis ĝin "Redwood Center for Theoretical Neuroscience" (Centro en Redwood por teoria neŭroscienco).
Jeff Buckley La naiveco de Buckley pri la muzika industrio kondukis lin al neeltenebla situacio. Post la eldono de sia unua albumo, li pasigis pli ol du jarojn en koncertoj ĉirkaŭ la mondo. Ŝajnis laciga sed efika maniero por resti sendependa de la muzikeldonejo.