Top 10 similar words or synonyms for gemisto

pletono    0.904279

svetonio    0.796469

bagatti    0.780925

laonikos    0.778669

chalkokondyles    0.771712

anicio    0.769358

laskaris    0.768573

ermolao    0.765086

johanno    0.757135

aleandro    0.756983

Top 30 analogous words or synonyms for gemisto

Article Example
Gemisto Pletono En 1438 Pletono foriris kune kun Johano la 8-a Paleologo por viziti Italion okaze de la Koncilio de Florenco : ĉiokaze Pletono ofte lekciis por disvastigi la platonajn filozofiaĵojn kaj Novplatonismon, akre kritikante la monoteismojn kristanan kaj islaman kaj bondezirante la revenon de la antikva greka religio tendence universalema, subtenante ke nur ĝi estus kapabla fondi la universalan pacon kaj estingi la pridiskutojn kiuj afliktadis la Abrahamajn monoteismojn. Laŭ li, la greka (platona) nocio pri Dio koincidas kun tiu kristana, sed plue liberigas de ĉiuj kontrastoj.
Gemisto Pletono Post multaj jarcentoj, Pletono estis la unua kiu kuraĝis, en la ortodoksa medio precipe, publike deklari: “Ni estas ‘Ellenes’ (grekoj) prodevene kiel atestas nia lingvo kaj nia kulturo (greke: παιδεία)... “, kontraste kun sia samtempulo patriarko de Konstantinopolo, Gennadio Skolario kiu en letero al la turka sultano asertos: “... se mi estus demandita, spite de mia scio pri la antikva greka lingvo, mi respondus ke mi ne estas ‘Ellenas’ (greko), sed kristano”.
Gemisto Pletono Pletono, reveninte al Mistro kaj ricevinte la nomumon al senatano de la urbo, mortis la 26-an de junio de 1452, preskaŭ centjaraĝa; liaj ostoj ripozas en la Malatesta Templo de Rimini, transpotitaj ĉi-tien el la Grekio iniciate de Sigismondo Malatesta kiu sin taksadis lia disĉiplo kaj kiu parte gvidis, en aŭgusto de 1464, roton da militistoj por forpreni la mortrestaĵojn de la filozofo el la peloponeza urbo ĵus konkerita de turkoj.
Gemisto Pletono Post la finiĝo de la studoj Pletono decidis iri Mistron, urbo despota, kie loĝis ankaŭ la homo konsiderita la plej saĝa de la Bizanca Imperio, nome la eksa bizanca imperiestro Johano la 6-a Kantakuzeno (1341-1354). En Mistro li iniciatis filozofian skolon kaj multe lekciis pri Platono: li diradis al la loĝantoj de Mistro ke necesas senpolvigi la antikvajn grekajn tekstojn kaj redoni al ili la ĝustan dignecon. Li estis ŝatata kaj konsiderata ĉe la loĝantoj de Mistro, sed neniu, neniam, praktikadis kion li instruis. En Mistro li konatiĝis kaj amikiĝis kun Ciriaco Pizzecolli, la tieldirita “patro de la arkeologio”; kune ili vizitis la ruinaĵojn de la antikva Sparto, proponante savi la atestaĵojn de la pasinto por ne tranĉi la radikojn kiuj ligas la nunon al la klasika kulturo .
Gemisto Pletono El la disvastiĝo de la ideoj de Gemisto Pletono naskiĝos la Platonaj italaj Akademioj, en Florenco kaj Romo precipe, sed ankaŭ eble en Rimini, Ferrara kaj Napolo}. Ekzemple: Marsilio Ficino, en la enkonduko al sia tradukita verko de Platono, memorigas kiel Kosimo de Mediĉo aŭskultis la lekciojn de Pletono pri la “misteroj platonaj”. Sekve Kosimo konfidis al Ficino la taskon organizi la Platonan Akademion ĝuste en Florenco.