Top 10 similar words or synonyms for gaela

skotgaela    0.771513

manksa    0.755028

joruba    0.747402

tamila    0.743766

jida    0.726184

kimra    0.722334

norena    0.718810

maoria    0.718555

svahila    0.717386

navatla    0.716105

Top 30 analogous words or synonyms for gaela

Article Example
Gaela lingvaro La gaela lingvaro estas unu el la du ĉefaj filioj de la kelta lingvaro. Nuntempe oni parolas tri malsamajn sed parencajn gaelajn lingvojn tra la insuloj Britio, Irlando kaj Manksinsulo, nome:
Gaela alfabeto Ekde la 4-a jarcento p.K., oni skribis la irlandan (gaelan) kaj piktan lingvojn per skribsistemo nomita "ogam" aŭ "ogham". Oghamaj epigrafoj troviĝas sur monumentoj kaj slaboj en Irlando, Skotlando kaj Kimrio. (Vidu la artikoloj Alfabeto kaj Ogham. La irlandanoj donis arbonomojn al la dudek literoj de la oghama alfabeto, kaj vortaroj de la moderna gaela lingvo inkludas tiujn nomojn, kvankam ili ne plu estas uzataj de la hodiaŭaj gaelparolantoj, kiuj kutime literumas uzante la tute netaŭgajn anglajn liternomojn. Kiam ogham ne plu estis uzata, latina alfabeto
Gaela alfabeto simila al la mezepokaj manuskriptaj literoj estis adoptita de irlandaj monaĥoj. Ekde tiam, tiu irlanda alfabeto estis konstante uzata ĝis la dudeka jarcento, kaj iĝis oficiala post la fondiĝo de la Irlanda Libera Ŝtato (nun la Respubliko de Irlando). Por eviti la malkonvenon de du malsamaj litertiparoj, estis decidita uzi la normalajn romanajn literojn por ambaŭ oficialaj lingvoj, nome, la irlanda kaj la angla. Bedaŭrinde, junaj irlandanoj ne plu facile kapablas legi librojn presitaj en la malnova alfabeto kaj eldonitaj ĝis la dua mezo de la 20a jarcento.
Gaela manpilkludo Gaela manpilkludo aŭ irlanda manpilkludo (irlande "Liathróid Láimhe", angle "gaelic handball" aŭ "irish handball"), alternative ankaŭ nomebla gaela peloto, estas pilkosporta disciplino simila al la angla sporto "fives", al la sporto usona manpilkludo aŭ al la eŭska sporto peloto, se ludata sen specifa rakedo: en ĉiuj disciplinoj sportisto permane frapas pilkon kontraŭ muro kaj esperas ke la kontraŭa ludisto ne sukcesos sammaniere refrapi ĝin. Principe la ludo similas al skvaŝo aŭ rakedopilkado, nur ke la sportistoj ne rajtas uzi rakedon, sed frapas la pilkon per la polmo. La disciplino dokumente menciiĝis unuafoje en la 15-a jarcento kaj konsideriĝas tradicia irlanda sporto. En la Respubliko Irlando ĝin subtenas la asocio "Gaelic Athletic Association", kiu ankaŭ subtenas la vivtenon de aliaj tradiciaj sportaj disciplinoj de la gaela lingvokumunumo, kaj ekster la irlanda insulo ĝi precipe praktikatas tie, kie ekzistas fortaj komunumoj de tradiciemaj irlandanoj, aparte en Usono kaj Aŭstralio.
Gaela manpilkludo Al la teama sporto tradicie nomata manpilkado ne ekzistas simileco, krom ke iusence gravas kaj sportista mano kaj pilko: en tradicia manpilkado permesatas kapti, teni kaj denove ekĵeti pilkon, kaj celatas ke unu teamo kunage transportu la pilkon en la golon de la kontraŭa teamo, sen ke ĝi entute rajtus tuŝi flankan muron, dum en gaela kaj usona manpilkoludo, la angla sporto "fives" aŭ en peloto (se sen rakedo) ĝi estas tuj refrapata per la polmo, sen kapti kaj teni ĝin enmane.