Top 10 similar words or synonyms for fulgoj

fotokopiilo    0.816629

premjunto    0.814932

disbranĉigo    0.812028

tuŝoprobado    0.806161

kurbigo    0.802487

gtp    0.801281

koloidan    0.799870

estigata    0.798404

bazidioj    0.794266

lignoĉipsoj    0.793631

Top 30 analogous words or synonyms for fulgoj

Article Example
Grafito Intereson pri diversaj specoj de koncentraĵoj, rafinaĵoj, lubrikaĵoj, pastoj, lakoj kaj suspensiaĵoj montras diversgrade preskaŭ ĉiu branĉo de industrio. La plej gravaj estas nigra keramiko (tigloj, metalurgiaj iloj), fandejoj, stalfabrikoj, elektroteĥniko (elektrodoj, baterioj, brosoj), fabrikado de varmrezistaj materialoj, ĥemio, glasfabrikoj, lubrikado de maŝinoj, kontaktolineoj, relkomutiloj, ferindustrio, krajonfabrikado (ekzemple ĉina inko estas koloida solvaĵo de grafito kaj fulgoj), nuklea energetiko (moderigiloj), raketa tekniko. Novaj produktoj baze de karbono – fibroj, fibroŝtofoj, fluorgrafito, elasta grafito servas por kalfatri movigantajn kaj aliajn maŝinpartojn anstataŭ la malsaniga asbesto. La esplorado kaj provado de novaj fabrikaĵoj ĉiam daŭras (fulerenoj C60 kaj aliaj, optiko, elektroniko, medicino).
Grafito Grafito estas memstara mineralo kreata per pura karbono simile kiel la dua kaj tre diferenca formo de la karbono en la naturo – diamanto. La trian alotropon kreas fermitaj globformaj strukturoj kun 20 kaj pli multe da atomoj - fulereno (Kroto, Curl, Smalley 1985). Kristalografie sesangula grafito havas la atomojn ordigatajn en tavoloj, moveblaj unu trans la alia. Ĝi do lasas spuron sur papero kaj estas bonega lubrikaĵo, farbaĵo, elektro- kaj varmkondukanto, varme kaj ĥemie rezista materialo. La kubforma diamanto male havas ĉiun atomon firme ligitan kun kvar pluaj atomoj en regula strukturo. Fulereno C60 ankaŭ havas la kubforman sistemon. (Jehlička – Frank 2006). Grafito estas trovebla en multaj lokoj sur la terglobo. Grandaj grafitminejoj ekzistas en Usono (Texas kaj New York), Meksiko, Hindujo kaj Sovetio; gravaj estis ankaŭ la trovejoj en suda Bohemio (Český Krumlov, Netolice). La grafito estas samtempe parto de fulgoj, estiĝantaj per forbruligo de fosiliaj energiportantoj. Ĉiokaze la grafito ĉeestas en tiom malgrandaj eretoj, ke la fulgoj montras ecojn de amorfa karbono. La grafito aperas en la naturo tre ofte kiel parto de diversaj precipe metamorfintaj petroj. Ĝia enhavo en ili estas normale ne granda, do estiĝo de grafita kuŝejo estas natura escepto simile kiel metalerca kuŝejo. Por akiri altgrade puran grafiton oni devas rafini grafitercon plej ofte per flotado.
Danioj Atentemo de ĉiuj koncentriĝos al batalonto, kiu havas aprajn dentegojn el la naza septo levitaj. La septo estas truigita per dorno kaj ili trapuŝas tra ĝi senĉese pli kaj pli fortajn branĉetojn, ĝis kiam la aperturo estas sufiĉe granda por la apra dentego. La harojn li havas ŝmiritaj per porka graso, el nigraruĝa diademo eliras ornamitaj plumoj, sur la verto estas hirtigita pluma ornamaĵo. Lia korpo brilas pro graso kolorigita per fulgoj, sur la kolo pendas "walimo" el ŝelo kaj konkoj de cipreoj, kiuj ŝirmas antaŭ malbonaj spiritoj. Ĉar konketoj el cipreoj servas kiel monunuo, la kolĉeno estas samtempe ankaŭ "monujo". La muskolojn de la brakoj emfazigas "teken", braceleto el hunda hararo kaj polipodio. Sur la peniso li havas surigita botelkukurbon kaj sur ties finaĵo voston de kuskuso. La nudaj piedoj surpaŝas sur ligneton, la manoj estas tirantaj branĉon de ratano, kiu rapide glitas sur seka ligneto kun entranĉo. Post mallonga klopoda frotado komencas fumiĝi de la ligneto, plenmano da seka herbo kaptas fajrerojn. Sorĉa spirado sorĉigas unuajn malkuraĝajn flametojn, ni estas atestantoj de naskiĝo de fajro. Vojo al ties estiĝo estas malnova milojn da jaroj, ni sufiĉis forgesi ĝin. La fajro estas naskiĝanta sen civilizaj senbezonaĵoj, alumetoj ne estas bezonaj, la elemento estas sendita el ĉielo. La malsataj flamoj prilekas la porkon bruligante la haregojn. Al vorto venas bambua tranĉilo, kiu tranĉas la haŭton de la nigra porko. Ili komencas tranĉi ambaŭflanke de la buŝego, la tranĉo daŭrigas ĉirkaŭ la ventro kaj inter la kruroj ĝis la anuso. Ŝtonhakilo lerte porciumas la porkon...
Danioj La kotekoj estas unusolaj "vestoj" de la nudaj viroj. Tio estas ĉizitaj botelkukurboj de lagenario. Latina "lagenaria" malkaŝas botelon, la plej disvastigitan ujon. Oni en tuta mondo portas en ĝi akvon, sangon kaj grason, la ujo el la botelkukurbo estas nemalhavebla. Formas ĝin ŝtono, kiun oni pendigas sur kreskantan botelkukurbon. Mallarĝa aŭ larĝa, dependas de tio, kian ŝtonon oni kien pendigos. El la maturiĝinta frukto ili elprenos pulpon kaj la botelkukurbo ligneskiĝas, la koteko por peniso estas preparita. La ekara vorto "koteko" estas pli konata ol dania esprimo "horim". La beleco estas nur demando de eleganco. La ĉi tieaj beluloj estas multe pli ornamemaj ol la virinoj, ili komplike aldonas sur la korpojn ornamaĵojn. La kapojn de batalantoj ornamas peltoj, konkoj, bestaj dentegoj kaj birda plumaro. Kolĉeno "walimo" el konkoj "nassa" havas bazon el ŝelaj fibroj, kiujn ili rulĉifigas sur la femuroj ĝis la tempo, kiam kreiĝos ŝnureto por teksado de strio. Danioj tro ofte ne lavas sin, por ke ili ne kolerigu malbonajn spiritojn en la akvo. Ili timas travadejojn en riveroj. La ornamaĵoj estas iliaj unusolaj "vestoj". Ili ne ŝirmas antaŭ malvarmo, tavolo de porka graso kaj fulgoj estas sur la korpo kontraŭ ĝi. Spirito povas eniri en homon tra la anuso, tial pendas tie ŝnureto aŭ folio. La botelkukurboj surigitaj sur la peniso estas sube alligitaj ĉirkaŭ testikoj. Rektigitaj tenas ilin ŝnureto el orkideoj tirita ĉirkaŭ la talio. Ĝi diferenciĝas per longeco, formo kaj ornamaĵoj laŭ diversaj etnoj. Kelkaj kotekoj iĝas praktikaj tabakujoj, aliaj estas pentritaj kiel kristnaska ovo. La viroj demetas la kotekojn sole pisonte kaj koitonte. Kial ingoj por penisoj? Respondo de indiĝenoj estadas senruze malarmiganta: "Danioj portas tiel la kotekojn de pratempoj!"
Asmatoj La plej grava ritualo estas inico de estontaj viroj. Post la tutnokta tamburado viroj matene en la ĝangalo faligos trunkon eĉ kun la radikoj, foriginte la branĉojn ili kolorigos ĝin, ornamante ĝin per floroj. "Ok eyok" kun la radikoj celanta al la ĉielo ili portas al la vilaĝo. Laŭta kriado kaj trumpetado avertas la virinojn, por ke ili kaŝu sin el vidkampo. "Ok eyok" enmetiĝos en la teron antaŭ "jeu" kaj ili konstruos "enak tsjim", ĥato el ostoj. Antaŭe ĝi estis el ostoj de balenoj, la hodiaŭa estas el ligno. Al pli malalta flanko ili alkonstruos verandon kaj gravurita kapo de krokodilo pendas super ĝi. La junuloj nigrumitaj per fulgoj eniras en la sanktigita ĥato, kie ili restos tri monatojn. Ili povas forlasi la ĥaton sole nokte. Kiam ili estas irontaj eksteren, ili trumpetas je korno, kiu atentigos la virinojn, por ke ili kaŝu sin. La tribaj maljunuloj instruas la junajn adeptojn al la kutimoj kaj la ritoj de la tribo, intertempe ili gravuras ŝipon de spiritoj "waramon". La senfunda kanuo havas interne staturojn, kiuj prezentas la spiritojn de riveroj. Meze estas testudo, simbolo de fekundeco, sur la pruo kapo de bucero aŭ kuskuso. Ili ornamos "Waramon"-on per plumoj de kazuaro, ĉirkaŭvolvos per saguaj folioj, kunligos en pakumon per ratano kaj lasas en la "jeu", dum ĉiuj iras en la ĝangalon por saguo kaj vermoj. Kiam ili estas revenintaj, la virinoj forigos la ratanon kaj la viroj elportos la ŝipon eksteren. La ŝamano grimpos sur la tegmenton de la ĥato "enak tsjim", kie ili tenas super si la junulojn je la maleoloj. Antaŭ ol la estonta batalonto estas enĵetita en homamason, la viroj celas je ili per sagoj. Poste la junuloj dum bruego de la tamburoj transpaŝas la ŝipon de spiritoj, sur kiun ili ellasas sian spermon por signo de sia vireco. La spermo prezentas riveron de la vivo, ĉar la riveroj estas spermo de la mondo, fonto de la vivo. Poste la viroj tranĉas per klingo (antaŭe per konko) la pugojn de la junuloj, aliaj markas la bruston. La estontaj viroj devas pruvi, ke ili estas kapablaj elteni doloron kiel veraj batalantoj. Ĉiu ricevos baton per banana stipo, por ke li kresku kiel arbo. Bato en la generilojn devas plifortigi la penison.