Top 10 similar words or synonyms for flavfrunta

semirufa    0.948413

stribrusta    0.946652

punktoflugila    0.946631

blukrona    0.946354

monacha    0.943482

bluorela    0.943015

flavifrons    0.942986

ruĝecgorĝa    0.942846

concretus    0.942008

poensis    0.941862

Top 30 analogous words or synonyms for flavfrunta

Article Example
Flavfrunta barbulo La Flavfrunta barbulo ("Megalaima flavifrons") estas birdospecio de la familio de Aziaj barbuloj aŭ Megalaimedoj. La barbuloj estas grupo de preskaŭpaserinaj birdoj kun tutmonda tropika distribuado. Ili ricevas tiun familian nomon pro la bridoj aŭ harecplumoj kiuj ĉirkaŭas siajn fortikajn bekojn. Tiu ĉi estas endemisma loĝanto kaj reproduktanto en Sri-Lanko.
Flavfrunta barbulo En la genro de Aziaj barbuloj nome "Megalaima" estas du grupoj de specioj laŭ la kapoplumaro, kvankam ĉiuj havas ĝeneralan verdan plumaron en la korpo kaj vosto. Sed laŭ la kapoplumaro estas specioj kiuj havas grizbrunajn sen koloraj markoj kapojn, kolon kaj bruston, kiel la Brunkapa barbulo, la Stribarbulo, la Verda barbulo kaj la Verdorela barbulo, dum aliaj havas tre rimarkindajn kolorajn markojn en la kapo ĉefe ruĝaj, flavaj aŭ bluaj (bazaj koloroj) kun metalaj briloj, kiuj estas ekzemple la jenaj: Ruĝkrona barbulo, Ruĝgorĝa barbulo, Flavfrunta barbulo, Flavgorĝa barbulo, Nigrobrova barbulo, Bluvanga barbulo, Flavkrona barbulo, Blugorĝa barbulo, Bluorela barbulo, Ruĝfrunta barbulo kaj Sangofrunta barbulo. Tiu ĉi specio, do, apartenas al tiu lasta grupo kun koloraj markoj.
Flavfrunta barbulo Pli precize tiu ĉi specio estas mezgranda barbumo 21 cm longa. Kiel aliaj barbuloj, ĝi estas diketa birdo, kun mallonga kolo, granda kapo kaj mallonga vosto. La plenkreskulo havas ĉefe tre verdajn korpon kaj flugilojn, kun skvameca aspekto en la brusto. Ili havas bluajn vizaĝon kaj gorĝon kaj flavan antaŭan kronon (de kie venas la nomo kaj en la latina scienca nomigo kaj en diversaj lingvoj, krom Esperanto), krom la bridaj harecplumoj ĉirkaŭ la fortika beko, propraj de la tuta genro. La subvosto estas blueca.
Flavfrunta barbulo La Flavfrunta barbulo estas arborema specio de arbaroj, inkludante grandajn ĝardenojn, kiuj manĝas ĉefe frukton kaj nur rare insektojn. Ili nestumas en arbotruo, kie la ino demetas 2-3 ovojn.
Flavfrunta barbulo La voĉo estas longdaŭra "kaŭ-kaŭ-kaŭ-kaŭ".