Top 10 similar words or synonyms for estonoj

litovoj    0.833331

latvoj    0.808844

uzbekoj    0.786792

ukrainoj    0.774882

finnoj    0.770438

osetoj    0.763951

taĝikoj    0.762680

inguŝoj    0.760035

ĉeĉenoj    0.759149

albanoj    0.758480

Top 30 analogous words or synonyms for estonoj

Article Example
Estonoj La unua skriba dokumento pri la estonoj estas de la romia historiisto Tacito (Publius Cornelius Tacitus). Li en la jaro 98 en sia verkaĵo "Germania" raportis de etno nomata "Aestii". Tio estis la nomo, kiun la ĝermanoj donis al la loĝantoj de la teritorio nordoriente de la rivero Vistulo. Tacito priskribis la "tribojn de la "aestii", kiuj havas la kutimojn kaj vestaron de la sueboj", sed "kies lingvo" tute malsamas kaj iom "pli proksimas al la britaj keltaj lingvoj" (precipe la bretona, kornvala kaj kimra). La antikva rusa termino por la estonoj estis "ĉudi". La ĝis la 19-a jarcento uzata estona termino "maarahvas" tamen ne estas - kiel oni longe supozis - el la tempo antaŭ la konkeriĝo de la estonoj, sed estas estonlingvigo de la germana vorto "Landvolk" (laŭvorte "kampara popolo"), kiu en la mezepoko simple havis la signifon "lokuloj".
Estonoj En la 13-a jarcento la estonoj en la suda Livonio konkeriĝis pere de kavaliroj de la germanlingva Glavofrata Ordeno respektive la Germana Ordeno, submetiĝis al regado de la nobelaro de la germanaj baltoj kaj perforte estis kristanigitaj. Ekestis du tute malsamaj sociaj tavoloj: la loka, estona kampara loĝantaro kaj tavolo de alvenintaj germanaj regantoj. Ankaŭ post disfalo de la kavaliraj ordenoj, privilegio de la litova grandduko kaj pola reĝo Sigismondo Aŭgusto de 1561 garantiis al la reganta socia tavolo rajton je plua oficiala uzo de la germana lingvo, de germana jura sistemo kaj de protestantisma kredo. La germana lingvo ĝis la 20-a jarcento restis la precipa trafiklingvo de la altaj sociaj tavoloj. Ĉiu estono kiu volis atingi pli altan socian pozicion, estis devigita plejparte adaptiĝi al tio. Ekzemple la universitato de Dorpat (Tartu) de sia fondigĥo en 1802 ĝis la jaro 1880 estis germanlingva kaj ankaŭ laŭ la profesoraro kaj la esploraj projektoj estis germana universitato.
Estonoj La estonoj () estas nordeŭropa etno de memstara tipo kun anaro de pli-malpli miliono da homoj. Ili kiel aŭtoĥtona popolo konsistigas la ŝtatan popolon de Estonio. Malgraŭ ke la ŝtata teritorio de Estonio konsideratas parto de la interŝtata regiono Baltio, la estonoj - kune kun la sameoj kaj finnoj - apartenas al la etnaro de nordeŭropa tipo ene de la finn-ugraj etnoj.
Estonoj Nur meze de la 19-a jarcento ekestis sento de solidareco kaj komuneco inter la estonoj kaj gvidis al vekiĝo de estona nacia konscio. Al tiu evoluo multaj estonemaj germanaj baltoj esence kontribuis - ekzemplo estu "Garlieb Helwig Merkel". La nacia movado protestis kaj kontraŭ la privilegiigo de la germanaj baltoj kaj kontraŭ la politiko de ruslingvigo de la Rusia Imperio, kiu pli kaj pli fortiĝis en la dua duono de la 19-a jarcento kaj ĝenis kaj germanojn kaj estonojn. Inter tiuj du protestoj ekestis rapide kreskanta nacia konscio, sed nur post la Unua Mondmilito kaj en la perturboj post la Oktobra Revolucio de 1917, en 1918 sukcesis la kreo de suverena estona ŝtato.
Estonoj Pri la prahistoria epoko de la estonoj ne estas multaj scioj, kiel ĉe ĉiuj etnoj sen fruaj skribaj dokumentoj. Laŭ genetikaj esploroj, biologia parenceco kun la volgaj finnoj (ekzemple la marioj) aŭ la permjakoj (komioj kaj udmurtoj) aspektas malverŝajna. La etnoj de la marbordoj de la Arkta Oceano, de la nenecoj oriente ĝis la sameoj okcidente, havas similan kulturon, kiun tamen forte kuninfluas la klimataj cirkonstancoj.